Disertaĵo

Disertaĵo (aŭ, arĥaike kaj evitinde, disertacio) estas skriba raporto pri studoj kaj esploroj de scienca temo. Ĝi prezentas la rezultojn de la esploroj kaj la konkludojn kaj "tezojn" de la aŭtoro.

La verkado de disertaĵo kutime estas parto de doktoriĝo ĉe universitato aŭ alia esplora instituto. Se studento verkas raporton por scienca grado malpli altnivela (bakalaŭreco, magistreco), oni plej ofte nomas ĝin ne "disertaĵo", sed "scienca verko", "laboraĵo" aŭ simile.

El EdERedakti

EdE-D

Disertacioj (por akiri doktoran gradon) povas esti trispecaj: a, disertacio kun resumo de l' enhavo en E ĉe la fino de la kajero; b, la temo mem estas pri E, ekz. la lingvo kiel objekto de l' studo, ĝia utilo, socia signifo; c, la detaloj de la studobjekto estas ricevitaj per enketo danke al E, per delegitoj de UEA, ktp. En UEA-Jarlibro 1930, p: 40, estas troveblaj aŭtoroj kaj titoloj de 6 tiaj disertacioj.

Vidu ankaŭRedakti