Raporto estas dokumento prezentanta rezulton de tema esploro.

Ĝi enhavas simplajn faktojn, kiuj priskribas staton aŭ agon objektive, sen taksado de la aŭtoro. Raporto estas ofte uzita tekstoformo en ĵurnalismo.

Konstruo redakti

Por ke la ĵurnalista raporto atingu la celon informi pri stato aŭ evento, necesas respondi la k-demandojn:

  • Kiu? ekz. Olivero Matejka
  • Kie? ekz. en Hamburgo
  • Kiam? ekz. je la 8-a matene
  • Kio? ekz. aŭtoakcidento
  • Kiel? ekz. perdis kontrolon
  • Kial? ekz. pro glatglacio
  • Kiuj sekvoj? ekz. rompita kruro

Indiko de la fontoj (komence aŭ fine)

Raporto estas verkita kutime en is-formo.

En raporto estu nek temposaltoj, nek tensikreado. Oni verku fakte kaj sinsekve.

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri raporto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  •  
     Ne ĉiu raporto estas vera vorto. 
  •  
     Sendito nur portas; kion oni ordonis, li raportas. 
  •  
     Kion koro portas, vizaĝo raportas. 

Referencoj redakti

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-04-02.