Kruro

parto de besta kaj homa korpo
Tiu paĝo devus temi pri homa kruro. Pri kruro ĝenerale temas paĝo kruro (alia). Eble tiu paĝo devus nomiĝi homa kruro kaj kruro estus paĝo por kruro ĝenerale.
Krurojn havas ankaŭ tablo aŭ seĝo.

Kruro estas komunlingve suba (aŭ malantaŭa) membro de homo aŭ aliaj bestoj (latine: membrum inferius).

Kruro
Flanka aspekto de dekstra kruro
Flanka aspekto de dekstra kruro
Flanka aspekto de dekstra kruro
chiral organism subdivision type • klaso de anatomia ento
latine crus membrum inferius
MeSH Leg
vdr

En anatomia faklingvo (kaj foje ankaŭ komunlingve[1]) ĝi estas nur la suba parto de tiu membro, de la genuo ĝis la piedo (latine: crus).

Kelkaj[2] ankaŭ uzas la ne-oficialan vorton "gambo" por la tuta suba membro de homo, sed multaj[kiu?] konsideras tiun vorton evitinda, ĉar ĝi estas nenecesa anstataŭigo de "kruro". Aliaj[kiu?] opinias la enkondukon necesa ĉar per kruro oni ne scias kion oni celas, ĉu la tutan gambon aŭ nur la suban parton.

La suro estas muskola elstaraĵo ĉe la malantaŭa parto de la kruro kaj sub la genukavo aŭ poplito.

Helpiloj por faciligi paŝadon en la kazo de suraj doloroj aŭ kruro en gipsbandaĝo estas jenaj: promenbastono, lambastono, rulapogilo.

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri kruro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[3]:

  •  
     Atakis teruro, ektremis la kruro. 
  •  
     Iras ĉiu kruro laŭ sia plezuro. 
  •  
     Pro kapo malsaĝa suferas la kruroj. 

Bildaro redakti

Referencoj redakti