Aŭtoro

aŭtoro aŭ intelekta aŭtoro de lingva verko

Aŭtoro estas la kreinto de verko plej ofte de artverko, homo pro kiu io ekzistas. Oni povas esti aŭtoro de artikolo, de desegnaĵo, de opero, de skulptaĵo. Aŭtoro en la plimulto de la ŝtatoj ĝuas leĝe protektitan rajton - aŭtoran rajton - pri sia verko. Aŭtoro povas ankaŭ ĉu tute ĉu parte rezigni pri siaj aŭtoraj rajtoj, ekzemple donacante ilin al la krea komunaĵo. Citante tekstojn oni nepre nomu la aŭtoro(j)n.

La vorto devenas de la latina auctor, kio signifas kreinto.


Vidu ankaŭ redakti