Instituto

speco de establado kreita por la studo aŭ promocio de aparta temo

Instituto estas konstanta organizaĵo kreita por certa celo. Ofte ĝi estas esplora organizaĵo (esplora instituto) kreita al fari esplorojn sur specifaj temoj. Instituto povas ankaŭ esti profesia korpo.

En iuj landaj institutoj povas esti partoj de universitatoj aŭ alia altlernejaj organizaĵoj, aŭ ekzisti kiel grupo de katedroj aŭ kiel aŭtonoma kleriga institucio sen klasika plena universitata statuso kiel universitata instituto.

La vorto venas de la Latina vorto institutum kun signifo facilecorutino; tiel instituere estas de signifo konstrui, krei, altigi, eduki, klerigi.

En iuj landoj, kiel Sud-Koreio kaj Japanio, privataj lernejoj estas iam nomataj kiel institutoj, anstataŭ lernejoj.

En la Unuiĝinta Reĝlando la titolo 'Instituto' estas protektita vorto kaj kompanioj aŭ aliaj organizaĵoj povas nur uzi la vorton se ili estas "organizaĵoj kiu faras esplorojn je la plej alta nivelo aŭ al profesiaj korpoj de la plej alta nivelo".[1] Uzo de la titolo 'Instituto' postulas konsenton de la Sekretario de Ŝtato. Malsukceso havi la konsenton estas krimo. [2]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti