Sud-Koreio

lando en Orienta Azio, suda de Nord-Koreio kaj bordanta Flavan Maron kaj Japanan Maron

Korea Respubliko, alinomata ankaŭ Sud-KoreioSud-Koreujo (Hangule: 대한민국; Hanjae: 大韓民國; Daehan Minguk "La Respubliko de Granda Koreio"; ROK=Republic of Korea (en)), estas ŝtato en Orienta Azio nome en la suda parto de korea duoninsulo. La nomo Koreo derivas el la Regno Korjeo, literumita ankaŭ Korjŏ.

Korea Respubliko
대한민국
大韓民國
Daehanminguk

Flago de Sud-Koreio

Blazono de Sud-Koreio

Detaloj Detaloj
Nacia himno: 애국가
La patriota kanto
Nacia devizo: 홍익인간 (弘益人間)
Favoru la tutan homaron
Situo
suverena ŝtato • konstitucia respubliko • lando • OECD-lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Seoul
Oficiala(j) lingvo(j) korea
Uzata(j) lingvo(j) korea lingvo, Jeju, korea signolingvo
Plej ofta(j) religio(j) nenia (46,5%)
kristanismo (29,3%)
budhismo (22,8%)
korea ŝamanismo (0,8%)
Areo 100 032 km²
- % de akvo 0,3 %
Loĝantaro 51966948 (2023) (2017)
Loĝdenso 493 loĝ./km²
Loĝantoj Koreoj
Horzono +9
Interreta domajno kr
Landokodo KR
Telefona kodo 82
Plej alta punkto Hallasan
Plej malalta punkto Japana Maro
Politiko
Politika sistemo Prezidenta respubliko
Ŝtatestro Prezidento Moon Jae-in (문재인 , 文在寅)
Ĉefministro Kim Boo-kyum (김부겸 , 金富謙)
Nacia tago 15-a de aŭgusto
Sendependiĝo disde Japanio 15-a de aŭgusto 1945
Ekonomio
Valuto Sudkoreia ŭono (KRW)
MEP laŭ 2007
– suma $ 1,201 duiliono
– pokapa $ 24.800
Esperanto-movado
Landa E-asocio Korea Esperanto-Asocio
vdr
Transskribo
Hangeŭlo 대한민국
Ĉina skribo 大韓民國
Norma transskribo Daehanminguk
McCune-Reischauer Taehanmin’guk

La lando havas nur unu terlimon, kiu estas 243 km longa kaj dividas Sud-Koreion de norda parto Nord-Koreio. La du koreaj ŝtatoj fondiĝis en 1948, kiam komenciĝis konflikto inter Usono kaj Sovetunio rilate al la Malvarma Milito kiu iĝis mortigega milito en Koreio. La sekva Korea Milito (1950-1953) fiksis la dividon. Sud-Koreio okcidente limas kun Flava Maro kaj trans ĝi kun Ĉinio, sude kun Orientĉina Maro kaj oriente kun Orienta Maro, kiu alinomiĝas Japana Maro en Japanio, kaj trans ĝi kun Japanio.

Preskaŭ duono de la 50 milionoj da loĝantoj de la lando loĝas fakte en la metropola areo ĉirkaŭ ties ĉefurbo, Seulo, kiu estas la dua al kvara plej granda en la mondo depende el la statistika sistemo[1] kun ĉirkaŭ 25 milionoj da loĝantoj.[2]

Sud-Koreio estis loĝata tiom frue kiom ĝis Malsupra Paleolitiko[3][4] kaj ties civilizo ekis per la fondo de Goĝoseon. Post la unuigo de la Tri Antikvaj Regnoj de Koreio en 668, Koreio ĝuis ĉirkaŭ unu jarmilon de relativa trankvleco dum dinastioj kiuj daŭris jarcentoj en kiuj ties komerco, kulturo, literaturo, scienco kaj teknologio floris.[5] En 1910 ĝi estis konkeraldonita de la Japana Imperio, post kies malvenko en 1945, Koreio estis dividita en sovetunia kaj usona zonoj de okupado, el kiuj tiu lasta iĝos la Respubliko Koreio en 1948. Kvankam Unuiĝintaj Nacioj aprobis deklaron ke la Respubliko Koreio estus la sola rajtigita registaro de Koreio,[6] samtempe komunisma reĝimo estis tuj muntita en la nordo de la duoninsulo koreia kiu klopodis invadi la sudon en 1950, kio kondukis al la Korea Milito kiu finis de facto en 1953, kio definitivis la dividan situacion.

Ŝtata nomo redakti

Oficiale la ŝtata nomo estas Korea Respubliko en Esperanto, sed en ĉiutaga vivo la lando ofte estas nomata Sud-Koreio. En la korea lingvo ĝi oficiale nomiĝas Daehan Minguk (대한민국; 大韓民國; esperante "Granda Han-Respubliko"), sed ĉiutage estas nomata Hanguk (한국, 韓國, "Han-Ŝtato") aŭ Namhan (남한, 南韓, "Suda Han") kontraste de Bukhan (북한, 北韓, "Norda Han"). En Nord-Koreio la ŝtata nomo esprimite en ĉinkoreaj silaboj ne estas Han, sed Chosŏn. Pro tio "Sud-Koreio" havas la nomon Nam-Chosŏn (남조선, 南朝鮮, "Sud-Joseon") en la norda parto de duoninsulo.

Historio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Koreio.

La kapitulaco al la Aliancaj nacioj de imperia Japanio sub Hirohito kaj la antaŭa kolapso de Germanio sub Hitler, kun fundamentaj ŝanĝoj en mondpolitiko kaj ideologio, kondukis al divido de Koreio en du okupaciaj zonoj, kio efektive komenciĝis je la 8-a de septembro 1945. Usono regis la sudan parton de la duoninsulo kaj Sovetio regis la teritorion pli nordan ol la 38a latituda linio. Ĉi tiu divido celis esti provizora, kaj la unua intenco estis redoni unuiĝintan Koreion al la popolo kiam Usono, Britio, Sovetio, kaj Ĉinio povos aranĝi propran administradosistemon.

Unuaj esperoj por unuiĝinta, sendependa Koreio rapide foriĝis kiam la politikoj de la Malvarma Milito kaj enlanda opono al la administrada plano kondukis en la jaro 1948 al fondo de du apartaj reĝimoj kun diametre kontraŭaj politikaj, ekonomiaj, kaj sociaj sistemoj. Dum junio 1950 komenciĝis la Korea Milito, forigante ĉian esperon pri paca reunuiĝo en la proksima estonteco.

Ĝis nun neniu pactraktato ekzistas. Nur ĉeso de batalo inter la du koreaj landoj. En novembro 2010 la bombado de Jonpjongo plistreĉigis la interrilatojn.

Geografio redakti

La areo de Sud-Koreio estas 100,032 kvadrataj kilometroj. Nur 290 kvadrataj kilometroj de la tuto estas akvo, ĉar ne ekzistas grandaj lagoj.

Sud-Koreo inkludas la sudan parton de korea duoninsulo kaj malgrandaj insuloj. La parto proksime de okcidenta marbordo kaj sudoriente estas ebena grundo kun multe da montetoj, kio konsistigas nur ĉirkaŭ trionon de la landareo, sed kie loĝas la plejparto de sud-koreaj loĝantoj. La cetera lando, krom malvasta bendo apud la orienta marbordo kaj malvastaj valebenoj, estas montara. La montoj kaj montetoj en Sud-Koreio estas pleje kovritaj de arbaroj, kaj ne estas altegaj, sed krutaj. Estas ideala tereno por montogrimpado.

Grandaj urboj redakti

Estas ok grandurboj kiuj enhavas pli ol unu miliono da loĝantoj. La ceteraj en la listo havas pli ol 100 000 loĝantoj.

La nombroj de loĝantoj estas de 2015.

Politiko redakti

 
Sud-Koreio kun urbonomoj en la Latinliteriga transskribo de la korea lingvo

Sud-Koreio estas prezidenta respubliko, kun regulaj demokratiaj balotadoj. Krom prezidento, estas ankaŭ Vicprezidanto de Sudkoreio.

La Partio de Popola Potenco (koree 국이의퍼, en Hanja :國民의퍼, foje kutimas indiki siajn inicialojn en latinaj literoj : PPP) estas politika partio en Sud-Koreio, kies membroj havas 106 sidlokojn el 300 sidlokoj en la Nacia Asembleo (leĝdonanto) kaj estas unu el la du plej grandaj politikaj partioj en Koreio, kune kun la Demokrata Partio. La partio estis establita en februaro 2020 de la fuzio de kelkaj partioj kun konservativan - liberalan ekonomian platformon, kaj ekde la baloto por la prezidanteco de 2022 ĝia kandidato, Jun Sok-jol funkciis kiel la prezidanto de Sud-Koreio [7][8].

La Demokrata Partio de Koreio (koree 하다민주당, foje kutimas indiki ĝiajn inicialojn: DPK; ankaŭ estas konata kiel la Nova Politika Alianco por Demokratio (NPAD)) estas politika partio en Sud-Koreio, la reganta partio ekde la elekto de ĝia reprezentanto, Mun Ĝe-In, por prezidanto en 2017, kaj la partio kun la absoluta parlamenta plimulto en la Nacia Asembleo ekde la parlamenta baloto en 2020. Al la sudkorea prezidant-baloto en 2022, la partio estis gvidata de Lee Jae-myung kiel ĝia kandidato por sukcedi Mun kiel prezidanto [9].

Administra strukturo redakti

 
Politika mapo de Sud-Koreio

Politike Sud-Koreio estas dividita en:

Vidindaĵoj redakti

Loĝantaro redakti

La loĝantaro de la lando estas ĉirkaŭ 48 milionoj da homoj, en areo de ĉirkaŭ 100.000 km2, kio igas el Sud-Koreio la tria plej dense loĝata granda lando de la mondo.

La lando estas etne tre homogena.

Lingvo kaj skribsistemo redakti

 
Ŝosesignalo en angla kaj korea, en Daegu.

La korea lingvo estas oficiala lingvo kaj norma lingvo en Sud-Koreio. Agnoskitaj lingvoj de minoritatoj ne ekzistas. Kelkaj lingvistoj konsideras la korean lingvon kiel membro de la altaja lingvaro, aliaj konsideras ĝin kiel izolita lingvo. Onidire ĝi estas pli parenca al la japana-rjukjua lingvo. Mondskale cirkaŭ 78 milionoj da homoj parolas la korean. Diferencoj inter regionaj dialektoj malgrandegas, krom la dialekto parolata en la suda insulo Jeju-do. Por multaj nocioj estas pura korea vorto kaj ankaŭ (ĉinkorea) vorto transprenita de ĉina lingvo. Nuntempe multaj vortoj transpreniĝis el la angla lingvo.

La korea skribo Hangulo estas alfabeto kun 24 simplaj literoj kaj 27 literoj asemblitaj de simplaj literoj. Ĉar silaboj estas konstruataj kiel blokoj de multaj literoj, eblas ricevi impreson, ke la korea skribo estas tiel kompleksa kiel ekzemple la ĉina skribo, sed la korea skribo estas kreita tre facile kaj logike. Ĝi estis iniciatita kaj disvastigita de granda reĝo Sejong en la 14-a jarcento. Tamen hangulo longe ne estis oficiala skribsistemo en Koreio, sed kiel antaŭe skribsistemo nomita Hanja, kiu konsistas el ĉinaj literoj uzita en tipa korea maniero. Post la fino de regado de japana imperialismo en 1945 la uzado de hanja-literoj malkreskis. Hanja-literoj iom post iom malaperis en gazetoj kaj libroj kaj hangulo iĝis oficiala skribsistemo. Nuntempe sud-koreaj lernantoj devas lerni 1.800 hanja-literojn en mez- kaj alt-lernejoj kaj pliajn specialajn literojn en universitato. Tamen raras junaj koreoj, kiuj bone uzas ĉinajn ideogramojn.

Ekonomio redakti

 
La sidejo de Samsung en la turo Samsung, en Soĉo-ku, Seulo.

Sud-Koreio estas industriiĝinta lando, kiu multe kreskis ekde la 1970-aj jaroj, kaj kies ekonomio estas inter la plej evoluintaj kaj industriigitaj ekonomioj en Azio, kaj estas la 13-a en la mondo laŭ malneta nacia produkto. Sud-Koreio estas membro de la forumo G-20, same kiel la organizon OECD.

La dividado de Koreio post la Korea milito forlasis la plej grandan parton de la industriigita areo en Nord-Koreio, dum la sudkorea ekonomio estis bazita ĝis la 1960-aj jaroj plejparte sur agrikulturo, malpeza industrio, fiŝkaptado kaj iom da peza industrio. Post longa tempo, kiam Sud-Koreio bezonis internacian (kaj precipe usonan) helpon por kontentigi siajn minimumajn bezonojn, la registaro estrita de Park Chung-hee en la fruaj 1960-aj jaroj komencis vastajn ekonomiajn reformojn kiuj temigis instigado de eksportaĵoj kaj malpezindustriaj plantoj kiuj postulas multe da laboro. La registaro reformis la valuton de la ŝtato kaj plifortigis la financajn instituciojn. En la 1970-aj jaroj, la registaro komencis direkti sian monon kaj ekonomian politikon al la kreado de "peza" industrio kaj kemiaj plantoj. Krome, la registaro subtenis la konstruadon de elektronikaj kaj aŭtofabrikoj. Tiel kreskis en Koreio grandegaj familiaj korporacioj (konata en la korea kiel "chaebol"), kiel Hyundai, Samsung (kaj Samsung C&T), LG, Daewoo, Kia Motors kaj aliaj, kiuj ankoraŭ respondecas pri grava parto de la sudkorea produkto.

Kiel unu el la landoj konataj kiel la kvar "Tigroj de Orienta Azio" (kune kun Honkongo, Singapuro kaj Tajvano), Sud-Koreio montris imponan sinsekvon de kresko kaj integriĝo en la modernan mondan ekonomion en areoj kiel industrio kaj altteknologio. Ĉi tiu kresko alportis Sud-Koreion al la rango kiel la 12-a plej granda ekonomio en la mondo. Tio malgraŭ la akra ekonomia krizo en Azio en 1997 kiu elmontris problemojn disvolva plano de la sudkorea ekonomio.

De la fruaj 1960-aj jaroj ĝis la malfruaj 1980-aj jaroj, la sudkorea ekonomio kreskis kun impona rapideco de 8.7% jare. Ekde la mezo de la dua jardeko de la 21-a jarcento, la MEP pokapa en Sud-Koreio estas ekvivalenta al tiu de la mezgrandaj ekonomioj de la Eŭropa Unio, kaj 20 fojojn tiu de Nord-Koreio.

Ekde 2005, Sud-Koreio estis inter la gvidaj landoj en la produktado de duonkonduktiloj, maldikaj ekranoj kaj saĝaj poŝtelefonoj. Krome, la lando estis la unua en la mondo en konstruado de ŝipoj kaj kvina en konstruado de aŭtoj.

La ekonomia sukceso baziĝis, interalie, sur proksimaj rilatoj inter la registaro kaj la komerca sektoro, kiuj inkludis: limigoj al importo, subvencioj al industrio kaj la kultivado de la laboristaro. La registaro instigis la importadon de krudaĵoj kaj alta teknologio. En la dua jardeko de la 21-a jarcento, Sud-Koreio estas karakterizita de stabila ekonomio kun modera inflacio, malalta senlaboreco kaj relative egala distribuo de mono inter la loĝantoj.

Turismo redakti

Komerco inter la Eŭropa Unio kaj Sud-Koreio atingis en 2008 entutan valoron de proksimume 65 miliardoj da eŭroj. En oktobro 2009 estis subskribita komerca akordo kun la Eŭropa Unio, laŭ kiu estos forigita la plimulto de la komercaj tarifoj inter la du partneroj. La interkonsento antaŭvidas la forigon de 1,6 miliardo da eŭroj de ŝuldoj por eksportantoj al Sud-Koreio. Laŭatendate ĝi ekvalidiĝis en la dua duono de 2010, post kiam ĝi estis ratifita de la Eŭropa Parlamento.[10]

Kulturo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Instituto Reĝo Seĝong.
 
Muzikistino ludanta kajagumon.

Sud-Koreio kunhavas sian tradician kulturon kun Nord-Koreio, sed ambaŭ Koreioj disvolvis diferencajn nuntempajn formojn de kulturo ekde kiam la lando kaj la duoninsulo estis dividita en 1945. Historie, kvankam la kulturo de Koreio estis tre forte influita de tiu de la najbara Ĉinio, ĝi tamen sukcesis disvolvi unikan kulturan identecon, kiu estas diferenca el tiu de ties pli granda najbaro.[11] Ties riĉa kaj vibra kulturo lasis 21 Unesko nemateriajn kulturajn heredaĵojn,[12] nome la kvara plej granda listo en la mondo, kaj 15 mondaj heredaĵoj de Unesko. La Sudkorea Ministerio de Kulturo, Sporto kaj Turismo aktive kuraĝigas la tradiciajn artojn, same kiel la modernajn formojn, pere de financado kaj de edukprogramoj.[13]

La industriigo kaj urbigo de Sud-Koreio alportis multajn ŝanĝojn al la moderna vivmeniero de Koreoj. Ŝanĝado de ekonomio kaj de vivostiloj kondukis al koncentrigo de la loĝantaro en grandurboj, speciale la ĉefurbo Seulo, kii plurgeneraciaj familioj loĝas laŭ apartaj aranĝoj de nukleaj familioj. Esploro en 2014 fare de Euromonitor trovis, ke sudkoreoj plej drinkas alkoholon semajne kompare kun la cetero de la mondo. Sudkoreoj drinkas 13.7 glasetojn da likvoro semajne averaĝe kaj, el la 44 aliaj analizitaj landoj, Rusio, Filipinoj kaj Tajlando sekvis.[14]

Arto redakti

 
Blublanka porcelano kiel persiko-forma akvoguto el la Joseon Dinastio de la 18-a jarcento.

Korea arto estis tre influita de budhismo kaj konfuceismo, kio videblas en multaj tradiciaj pentraĵoj, skulptaĵoj, ceramiko kaj spektaklaj artoj.[15] La koreaj ceramiko kaj porcelano, kiel la blanka porcelano "baekja" kaj la bluverdeca "bunĉong" de la Joseon-Dinastio kaj la jadecverda "celadon" de Korjo estas bone konataj tra la tuta mondo.[16] La korea teceremonio, la muzika rakontado "pansori", la dancoj "talĉum" kaj "buĉeĉum" estas elstaraj koreaj spektaklaj artoj.

Postmilita moderna korea arto ekfloris en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kiam sudkoreaj artistoj ekinteresiĝis pri geometriaj formoj kaj abstraktaj temoj. Ankaŭ establi harmonion inter homo kaj naturo estis favorita temo de tiu tempo. Pro la socia malstabileco, sociaj temoj aperis kiel ĉefaj temoj ĉefe en la 1980-aj jaroj. Arto estis influita de variaj internaciaj eventoj kaj ekzpozicioj en Koreio, kaj tio alportis plian diversecon.[17] La Olimpia Skulptĝardeno de Seulo en 1988, la translokigo en 1993 de la Bienalo Whitney al Seulo,[18] la kreado de la Bienalo de Kŭangĵuo[19] kaj la Korea Paviliono en la Bienalo de Venecio en 1995[20] estis elstaraj okazaĵoj.

Arkitekturo redakti

 
Namdemun.

Pro la tumulta historio de Sud-Koreio, la ciklo konstruado, detruado kaj rekonstruado estis ripetita senfine, rezulte en interesa miksaĵo de arkitekturaj stiloj kaj desegnoj.[21] Korea tradicia arkitekturo estas karakterizata pro sia harmonio kun naturo. Antikvaj arkitektoj adoptis la sistemon de trabapogiloj karakterizita per pajlaj tegmentoj kaj varmaj plankoj nomitaj ondol.[22] La homoj de supraj klasoj konstruigis al si pli grandajn domojn kun elegante kurbaj tegmentoj kun kaheloj aŭ tegoloj kaj sveltaj tegmentorandoj. Tradicia arkitekturo povas esti vidata en palacoj kaj temploj, konservitaj malnovaj domoj nomitaj hanok,[23] kaj en specialaj lokoj kiel la Hahoe Popolvilaĝo de Andon, la Jangdong vilaĝo ĉe Kjonĝu kaj la Korea Popolvilaĝo de Jongin. Tradicia arkitekturo estas videbla ankaŭ en naŭ mondaj heredaĵoj de Unesko en Sud-Koreio.[24]

 
Templo Bulguksa, Monda Heredaĵoj de Unesko.

Okcidenta arkitekturo estis dekomence enkondukita en Koreion fine de la 19-a jarcento. Preĝejoj, oficejoj por eksterlandanoj, lernejoj kaj universitatoj estis konstruitaj en novaj stiloj. Je la aneksigo de Koreio fare de Japanio en 1910 la kolonia reĝimo intervenis en la korea arkitektura heredaĵo, kaj oni trudis la japan-stilan modernan arkitekturon. La kontraŭ-japana sento kaj la Korea Milito, kondukis al la detruado de plej granda parto de la konstruaĵoj konstruitaj dum tiu epoko.[25]

La korea arkitekturo eniris en nova fazo de disvolvigo dum la postmilita rekonstruado, aligante modernajn arkitekturajn tendencojn kaj stilojn. Stimulita de la ekonomia kresko en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, aktiva redsivolvigo rezultis en novaj horizontoj en la arkitektura dezajno. En la sekvo de la Somera Olimpiko 1988 de Seulo, Sud-Koreio atestis ampleksan variadon de stiloj en sia arkitektura pejzaĝo pro, grandparte, la malfermo al la merkato de eksterlandaj arkitektoj.[26] Nuntempaj arkitekturaj klopodoj celis konstante ĉefe ekvilibrigi la tradician filozofion de "harmonio kun naturo" kun la rapidritma urbigo kiun suferis la lando laŭlonge de la ĵusaj jaroj.[27]

Kuirarto redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Korea kuirarto.
 
Bibimbap.

Korea kuirarto, hanguk yori (한국요리; 韓國料理), aŭ hansik (한식; 韓食), evoluis laŭlonge de jarcentoj de sociaj kaj politikaj ŝanĝoj. Ingrediencoj kaj pladoj varias laŭ provincoj. Estas multaj gravaj regionaj pladoj kiuj abundas en diferencaj variaĵoj tra la tuta lando nuntempe. La reĝa korea kortega kuirarto iam alportis unuecon al unikaj regionaj specialaĵoj por la reĝa familio. Fakte manĝaĵoj konsumitaj kaj de la reĝa familio kaj de ordinaraj koreoj estis regulataj de unikaj kulturo kaj etiketo.

La korea kuirarto baziĝas sur rizo, nudeloj, tofuo, vegetaĵoj, fiŝaĵoj kaj viandaĵoj. Tradiciaj koreaj manĝoj famas pro la plurnombreco de surtablaj pladoj, banĉan (반찬), kiu akompanas vaporbakitaj mamlonggrena rizo. Ĉiu manĝo estas akompanata de plurnombra banĉan. Kimĉio (김치), nome fermentita, kutime spicita vegetala diŝo estas ofte servita je ĉiu manĝo kaj estas unu el la plej bone konataj koreaj diŝoj. Korea kuirarto kutime uzas tre fortan spicadon per sezamoleo, doenjang (된장), tipo de fermentita pasto de sojfabo, sojsaŭco, salo, ajlo, zingibro, kaj goĉujang (고추장), varma pipropasto.

Popularaj alkoholaĵoj estas Soju, Makolio kaj Bokbunja ju.

Koreo estas unika inter orientaziaj landoj en sia uzado de metalaj manĝobastonetoj. Metalaj manĝobastonetoj estis malkovritaj en arkeologiaj kuŝejoj de Gogurjeo.[28]

Distro redakti

 
BTS aperis kiel unu el la sukcesaj K-pop grupoj ekde sia starigo de internacia elstareco dum la lasta duono de la 2010-aj jaroj. Tie kun Joe Biden.

Aldone al la enlanda konsumado, Sud-Koreio havas fortan distrindustrion en kiu estas variaj fakoj, kiel televidaj dramoj, filmoj kaj popolmuziko, kiuj atingis internacian popularecon kaj generis gravajn eksportenspezojn por la landa ekonomio. La kultura fenomeno konata kiel Hallyu aŭ "Korea Ondo", venis al multaj landoj tra kontinenta kaj orienta Azio kio faris Sud-Koreion grava povo kiel eksportanto de popolaj kulturo kaj distrado, rivalante kun okcidentaj landoj kiel Usono kaj Britio.[29][30][31][32][33]

Ĝis la 1990-aj jaroj, "trot" kaj tradicia popolmuzikaj baladoj hegemoniis en la sudkorea popolmuziko. La apero de la sudkorea pop grupo "Seo Taiji and Boys" en 1992 markis mejloŝtonan turnopunkton por la sudkorea popolmuziko, konata ankaŭ kiel K-pop.

 
Blackpink estas unu el la plej popularaj K-pop grupoj en la mondo.

Ekde la 1990-aj jaroj, la ĝenro kontinue re-modernigis sin aligante elementojn de popolmuzikajn ĝenrojn kaj tendencojn el la tuta mondo kiel okcidenta pop-muziko, eksperimenta, ĵazo, gospelo, latinamerika, klasika, hiphopo, ritmenbluso, elektronika dancmuziko, regeo, konteo, folk, kaj rock al la pinto de la radikoj de sia unika tradicia korea muziko.[34] Kvankam la sukcesoj de okcident-stila popo, hiphopo, ritmenbluso, roko, folko, elektronika danco iĝis hegemoniaj en la nuntempa sudkorea popolmuzika etoso, trot estas ankoraŭ aprezataj kaj ĝuita de sudkoreoj el aĝaj generacioj.

K-pop idoloj, steluloj kaj grupoj estas bone konataj tra kontinenta Azio kaj trafis internacian famon en la okcidenta mondo enspezante milionojn da dolaroj en eksportenspezoj enirante al novaj nelistigitaj muzikmerkatoj tra Orienta Azio. Multaj K-pop agantoj sekurigis fortan tutmondan sekvantaron uzante retajn platformojn kiel la filmeja retejo Jutubo. K-pop ekestabliĝis kaj certigis sian sukceson en la ekstera mondo trans la limigoj de kontinenta kaj orienta Azio sekvante la neatenditan sukceson de sudkorea kantisto Psy, kiam li iĝis tuja internacia muzika stelulo kiam lia kanto "Gangnam Style" pintis en la pintolistoj de tutmonda muziko en 2012.

Ekde la sukceso de la filmo Ŝiri en 1999, la korea kinindustrio akiris internacian agnoskon. Enlandaj filmoj havas hegemonian proporcion de la merkato, parte pro la ekzistado de kinejaj kvotoj kiuj postulas ke kinejoj surekranigu koreajn filmojn almenaŭ 73 tagojn jare.[35] 2019's Parazitoj, reĝisorita de Bong Joon-ho, iĝis la plej enspeziga filmo en Sud-Koreio kaj la unua neanglalingva filmo kiu iĝis la Plej Bona Filmo en la Usonaj Oskar-premioj tiun jaron inter nombraj aliaj premioj.

Sporto redakti

 
Tekvondo, korea batalarto kaj olimpia sporto.

La batalarto tekvondo originiĝis en Koreio. En la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, modernaj reguloj estis normigitaj, kaj tekvondo iĝis oficiala olimpia sporto en 2000.[36] Aliaj koreaj batalartoj estas taekjeono, hapkido, tangsudo, Kuk Sool Won, kumdo kaj subak.[37]

Futbalo estis tradicie konsiderata kiel la plej populara sporto en Koreio, kaj basbalo kiel la dua.[38] Ĵusa esplorado indikas, ke majoritato, 41% el sudkoreaj sportsekvantoj plue identigas sin kiel futbalsekvantoj, dum basbalo estas rangigita en la dua rango fare de 25% de respondantoj. Tamen, la esplorado ne indikis la etendon laŭ kiu la respondantoj sekvas ambaŭ sportojn.[39] La nacia teamo de futbalo iĝis la unua teamo de la Azia Futbala Konfederacio kiu atingis la duonfinalon de la Futbala Mondpokalo en la Futbala Mondpokalo 2002, kune gastigita de Sud-Koreio kaj Japanio. La korea teamo de futbalo (kiel ĝi estas konata enlande) kvalifikiĝis por ĉiu Mondpokalo ekde Meksiko 1986.

Edukado redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de universitatoj en Sud-Koreio.

Sanservo redakti

En februaro 2020 la lando iĝis unu el plej gravaj centroj de la epidemio de COVID-19 en la mondo. La 24-an de februaro 2020 estis registritaj 763 infektiĝoj, sep homoj mortis. La registaro altigis sanitaran alarmon ĝis ekstrema nivelo — unuafoje post la epidemio de porka gripo antaŭ 11 jaroj.

Esperanto en Sud-Koreio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-movado en Koreio.

La plej granda organizaĵo de esperantistoj en Sud-Koreio estas Korea Esperanto-Asocio (KEA), kiu ĉiumonate eldonas sian oficialan organon La Lanterno Azia. Korea Esperanto-Asocio tutlande havas 9 regionajn filiojn kaj 6 regionajn filietojn. Ĝia junulara sekcio estas Korea Esperanto-Junularo (KEJ), kiu ĉiun duan monaton publikigas la gazeton Verda Voĉo.

 
Ĉefa konstruaĵo de Hankuk-Universitato, en la antaŭa blanka konstruaĵo okazis la solenaĵoj kaj distraj vesperoj de la 102-a Universala Kongreso de Esperanto. La salonoj por prelegoj estis en apuda konstruaĵo.

En 3 sud-koreaj universitatoj (Hankuk-Universitato pri Fremdaj Studoj, Universitato Dankuk kaj Universitato Wonkwang), studentoj povas lerni Esperanton kiel kleran lecionon, kaj ankaŭ ekzistas rondoj de esperantistoj en kelkaj universitatoj kaj altlernejoj. En la ĉefurbo Seulo ankaŭ ekzistas Seula Esperanto-Kulturcentro, kiu instruas Esperanton en ĉiumonataj kursoj. La kulturcentro ankaŭ funkcias kiel librovendejo, kie oni povas aĉeti ĉirkaŭ 600 da libroj verkitaj en Esperanto aŭ tradukitaj en Esperanton.

Ĉiujare okazas Korea Kongreso de Esperanto organizite de KEA, kaj ĉiujare Komuna Seminario (KS) okazas alterne en aziaj tri landoj (Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio). Por disvastigi la lingvon KEA ankaŭ organizas kurskunvenojn en somero kaj vintro. En printempo kaj aŭtuno filioj de KEA en Daegu kaj Kyeongsangbuk-do okazigas Namkang Esperanto-lernejon, kunlabore kun Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj kaj Esperanto-Populariga Asocio.

UEA okazigis sian 102-an Universalan Kongreson en Seulo de la 22-a de julio ĝis la 29-a de julio 2017.

ILEI okazigis sian 50-an Kongreson en Pusano de la 15-a de julio ĝis la 22-a de julio 2017.

En Esperanto redakti

Cho Sung Ho en dupaĝa artikolo priskribas la aferon de posteuloj de dinastio Lý de Vjetnamio kiuj elmigris al Koreio kaj tie iĝis bone traktitaj de la lokanoj kiel militherooj en militoj kontraŭ invadintaj mongoloj. Lastatempe, kaj post jardekoj de unue milito kaj poste sekva malamikeco de ambaŭ flankoj oni iniciatis aktivecojn por rememori pri tiu historia afero kaj pri la posteuloj de la dinastio en nuna Sud-Koreio.[40]

Referencoj redakti

  1. R.L. Forstall, R.P. Greene, kaj J.B. Pick, Which are the largest? Why lists of major urban areas vary so greatly Arkivigite je 2011-06-24 per Archive.today, Tijdschrift voor economische en sociale geografie 100, 277 (2009), Table 4
  2. Current population of the Seoul National Capital Area. Statistics Korea.
  3. http://www.rom.on.ca/news/releases/public.php?mediakey=sg1yebpnv8 Ancient civilizations, Royal Ontario Museum, Canada, 12a de Decembro, 2005, alirita la 25an de Aprilo, 2010.
  4. Wayback 20080302014245 http://www.opm.go.kr/warp/webapp/content/view?meta_id=english&id=35 Arkivigite je 2008-03-02 per la retarkivo Wayback Machine Prehistoric Korea, Office of the Prime Minister.
  5. http://www.gwangjunewsgic.com/online/behind-the-myth-the-many-invasions-of-korea/
  6. (mankas referenco)
  7. "'의석 113석' 미래통합당 출범…오늘 의원총회서 상견례", 18 February 2020. Arkivigite je 2020-02-18 per la retarkivo Wayback Machine
  8. "문재인, 득표율 41.08% …역대 최다 표차 당선", 10 May 2017.
  9. SEO JI-EUN (28 August 2022) Lee Jae-myung takes control of DP. Korea JoongAng Daily.
  10. Grava komerca interkonsento inter Sudkoreio kaj EU[rompita ligilo] esperante
  11. Fairbank, John K.. (1978) East Asia: Tradition & Transformation. Boston: Houghton Mifflin. ISBN 978-0-395-25812-5.
  12. UNESCO - Republic of Korea. Arkivita el la originalo je 20a de Majo 2021. Alirita 14a de Oktobro 2021. Arkivigite je 2021-05-20 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-05-20. Alirita 2023-04-21.
  13. Associated Organisations. MCT. Arkivita el la originalo je 24a de Decembro 2005. Alirita 11a de Aprilo 2006. Vidu ankaŭ Mission and Goal. Korea Cultural Administration. Arkivita el la originalo je 30a de Aprilo 2006. Alirita 11a de Aprilo 2006. Arkivigite je 2006-04-30 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-04-30. Alirita 2023-04-21.
  14. Roberto A. Ferdman. "South Koreans drink twice as much liquor as Russians and more than four times as much as Americans", 2a de Februaro 2014.
  15. Korean painting Arkivigite je 2019-12-19 per la retarkivo Wayback Machine, Asia Art
  16. Korean Pottery and Celadon, Asian Relocation Management Korea
  17. Contemporary Korean Art in 1990s Arkivigite je 2023-03-01 per la retarkivo Wayback Machine, apexart, 1999
  18. Bienalo Whitney en Seulo denove, Seoul News, 26a de Marto 2010. ALirita la 13an de Julio 2010.
  19. Gwangju Biennale. Gwangju Biennale. Arkivita el la originalo je 10a de Julio 2010. Alirita 29a de Oktobro 2010. Arkivigite je 2010-07-10 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-07-10. Alirita 2023-04-22.
  20. Korean Pavilion Arkivigite je 2016-05-16 per la retarkivo Portuguese Web Archive, La Biennale di Venezia.
  21. Korean architecture, Asian Info Organization
  22. Chung Ah-young (31a de Marto 2010). "Exhibit Focuses on Traditional Architecture" Arkivigite je 2023-03-15 per la retarkivo Wayback Machine, The Korea Times; Photos of traditional Korean shelters
  23. List of traditional Korean houses, Asian Tradition in Architecture
  24. UNESCO World Heritage: Republic of Korea. Unesco. Alirita 29a de Oktobro 2010.
  25. Brief Review of Korea Modern Architecture, Prof. Park Kil-ryong (Kukmin University), modifita de Architectural Design Lab, GSNU.
  26. Contemporary Korean architecture, Asian Info Organization
  27. "Korean buildings that captivate world". , Asia News, 15a de Januaro 2010; Lee Hoo-nam (16a de Aprilo 2009)."Still, slow waters of Korean architecture", Joongang Daily (Seulo). Alirita la 10an de Julio 2010.
  28. 재미있는 동양3국의 젓가락 문화비교 Arkivigite je 2018-06-19 per la retarkivo Wayback Machine. Article.joins.com (19a de Majo 2012). Alirita la 5an de Oktobro 2016.
  29. "'Korean Wave' piracy hits music industry", BBC News, 9a de Novembro 2001.
  30. How The South Korean Government Made K-Pop A Thing. National Public Radio. Alirita 4a de Septembro 2021.
  31. Lara Farrar. "'Korean Wave' of pop culture sweeps across Asia", CNN. (angle)
  32. "Surfing the Korean Wave: How K-pop is taking over the world | The McGill Tribune", The McGill Tribune, 2a de Februaro 2016.
  33. Nguyen Hoai Phuong, Duong Korean Wave as Cultural Imperialism: A study of K-pop Reception in Vietnam disertacio ĉe Leiden Universitato.
  34. Seo Taiji, KBS World
  35. "S.Korea's Screen Quota Hinders Market Access" Arkivigite je 2021-02-24 per la retarkivo Wayback Machine, KBS World, 16a de Julio 2010.
  36. Taekwondo. World Taekwondo Federation (29a de Novembro 2002). Arkivita el la originalo je 21a de Januaro 2010. Alirita 10a de Aŭgusto 2013.
  37. Korea Martial Arts Federation (koree). Arkivita el la originalo je 19a de Julio 2011.
  38. 프로스포츠, 흥행 봄날 오나…야구·축구 인기몰이 중 EBN, 17a de Marto 2015. Alirita la 13an de Aprilo 2016.
  39. 한국갤럽조사연구소 publikigita de Gallup.co.kr la 20an de Majo 2009. Alirita la 10an de Aŭgusto 2013.
  40. Cho Sung Ho, La reveno de imperiestra familio post 800 jaroj, Kontakto, nº 307, januaro 2022, pp. 18-19.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo South Korea en la angla Vikipedio.