Ĉunĝu

urbo en Sud-Koreio

Ĉunĝu (koree 충주시, laŭ ĉinaj literoj 忠州市) estas universitata urbego en meza Sud-Koreio.

Ĉunĝu
urbo en Sud-Koreio • urbego
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 211 005  (2015) [+]
Loĝdenso 1 375 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 58′ N, 127° 56′ O (mapo)36.970555555556127.93222222222Koordinatoj: 36° 58′ N, 127° 56′ O (mapo) [+]
Areo 153,45 km² (15 345 ha) [+]
Ĉunĝu (Suda Koreio)
Ĉunĝu (Suda Koreio)
DEC
Ĉunĝu
Ĉunĝu
Situo de Ĉunĝu

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chungju [+]
vdr
Stacidomo de Ĉunĝu
Urbodomo de Ĉunĝu

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Ĉunĝu situas en meza parto de la lando sur altebenaĵo. Seulo troviĝas 106 km [1].

Digo Ĉunĝu situanta proksime estas la plej granda digo de la lando. Ĝi kreas artefaritan lagon kun vasta akvoareo.

 
Vojo en Ĉunĝu

Historio redakti

Ekde la 3-a jarcento en tiu loko diversaj triboj vivis. En la sekva jarcento ĝi jam estis apartenaĵo de pluraj reĝlandoj. En 475 jam fortikaĵo estis konstruita. Dum la invado ĉi tie la japanoj venkis la lokan armeon. Ĉunĝu estis administra kaj ekonomia centroj de la provinco ĝis 1909. Ĉunĝu ricevis urban statuson en 1956.

Ekonomio redakti

Ĉunĝu estis tradicie terkultura centro. Kultivado de la pomoj komenciĝis antaŭ jam 300 jaroj. En 1912 oni komencis amase planti pomarbojn. La urbo komencis disvolvi industrie en la 1950-aj jaroj. En Ĉunĝu 2 universitatoj funkcias.

 
Kampuso en Ĉunĝu

Klimato redakti

En Ĉunĝu jare pluvas aŭ neĝas 1213 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter junio-septembro pli ofte pluvas. La jara averaĝa temperaturo estas 11,2 °C. Inter decembro-februaro ofte frostas.

Trafiko redakti

Ĉunĝu havas fervojan stacidomon. Rivero ligas la urbegon kun Seulo por transporti varojn.

 
Digo ĉe Ĉunĝu
 
Pagodo en Ĉunĝu

Vidindaĵoj redakti

Ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti