Telefona kodo

(Alidirektita el Telefonprefikso)

Telefona kodo (ĉe internaciaj numeroj ankaŭ telefona landokodo), alternative telefona antaŭkodotelefonprefikso estas sinsekvo de ciferoj, kiujn oni endonas antaŭ la individua parto de la telefona numero por elekti certan lokon. Tiu loko normale estas iu geografia loko aŭ regiono (kiam oni telefonas al fiksa telefono), se oni telefonas al alia poŝtelefona reto, tiam oni uzas kodon de tiu poŝtelefona reto. Krome, ekzistas specialaj telefonaj servoj kun kromaj kodoj (ekzemple publikaj inform-servoj, telefonaj servoj de entreprenoj, urĝaj advokataj servoj, servoj de aŭtomobilaj kluboj ktp. Ĉe tiuj servoj la numero ne indikas certan geografian lokon, sed estas uzata por klare apartigi pagatajn numerojn de la nepagataj. Krome, en kelkaj landoj (ekzemple Germanio) ekzistas specialaj kodoj, rezervitaj por Voice-over-IP-alvokoj.

Telefonaj kodoj de Nederlando

Historio de telefonaj kodoj redakti

Historie la telefonaj antaŭkodoj aperis pro tio, ke telefonaj retoj ĉiam estis konceptitaj por certaj limigitaj lokoj. Se du telefonaj retoj havis almenaŭ parte koincidantan numeran spacon, tiam telefonaj numeroj ne plu estis malambiguaj. Ofte tiaj "supernumeroj" estis uzataj por Routing (por alvoki certan homon ene de entepreno kun tiu "ekstera" numero). Ekde 1964 la telefonaj kodoj estas normigataj de la Internacia Telekomunika Unio (ITU).

Ekde tiam en multaj landoj la telefona kodo konsistas el tiel nomata "cifero por indiki la konekto-direkton" kaj la kodo mem. Ekzemple, se oni volas telefoni ene de Germanio al Hamburgo, do oni devas endoni "040". En tiu numero la unua nulo estas tiu cifero, kiu indikas la interurban konekto-direkton, la sekvantaj "40" estas kodo de Hamburgo.

Por internaciaj telefonaj landokodoj ekzistas alia konekto-direkta sinsekvo, por la plimulto de landoj tiu estas "00" aŭ "+".

Landoj kun deviga uzo de telefonaj kodoj kaj sen kodoj redakti

En Svisio (ekde marto 2002), Francio (1999), Danio, Italio, Belgio (ekde Julio, 2000), Ĉeĥio, Grekio, en Pollando (ekde decembro 2005) kaj en Hispanio estas enkondukita deviga uzo de telefona kodo, eĉ se oni telefonas ene de la sama loko. Avantaĝo de tiu metodo estas tio, ke oni tiam havas 11 procentaĵojn da kromaj numeroj (ĉar la ciferon "0" oni tiam povas uzi rekte post la kodo). Krome oni povas uzi la numerojn kun alia komenco ol 0 por specialaj servoj kaj poŝtelefonoj. La eksploda kresko de tiaj numeroj verŝajne en plej multaj kazoj estis la ĉefa kaŭzo por la decido.

En Estonio oni abolis kodojn, oni simple devige aldonis "0" al ĉiuj telefonaj numeroj. Ankaŭ tie oni povas kunpreni numerojn se oni translokiĝas ene de la lando.

En Hungario la tumeroj de fiksaj telefonoj konsistas el 6 ciferoj, escepte Budapeŝton, kie ili estas 7-ciferaj. La regionaj kodoj estas duciferaj, escepte Budapeŝton, kies kodo estas 1. La hungaraj telefonaj kodo troveblas en la Listo de urboj de Hungario.

Krome estas specialaj prefiksoj:

  • 20 poŝtelefonoj de firmao Telenor
  • 21 interreta telefono
  • 30 poŝtelefonoj de firmao T-Mobile
  • 31 poŝtelefonoj de diversaj firmaoj
  • 40 el Hungario la parolado kostas nur lokan tarifon
  • 50 iam televokiloj funkciis tie
  • 60 iam estis poŝtelefonoj de firmao Westel
  • 70 poŝtelefonoj de firmao Vodafone
  • 80 el Hungario la parolado estas senpaga
  • 81 el Hungario la parolado kostas pli ol la kutima sumo
  • 90 el Hungario la parolado kostas pli ol la kutima sumo
  • 91 el Hungario la parolado kostas pli ol la kutima sumo

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti


Specife pri iuj landoj: