Estonio

lando en norda Eŭropo, apud Finna Golfo kaj Balta Maro, norda de Latvio, okcidenta de Rusio

EstonioEstonujo (estone Eesti, Eesti Vabariik) estas lando en la nordorienta Eŭropo apud la Balta maro. Ĝi estas la plej malgranda kaj plej norda lando inter la baltaj ŝtatoj kun 1,3 milionoj da loĝantoj, ĉirkaŭata de Latvio sude, Rusio oriente, Finnlando norde (trans la Finna golfo) kaj Svedio okcidente (trans la Balta maro). Inter la jaroj 1940 kaj 1991 Estonio sekve de la pakto Ribbentrop-Molotov kaj rapida sovetiigo estis unia respubliko de Sovetunio. Sekve de la senperforta Kantanta Revolucio ĝerminta ekde 1989, interalie la civitana demonstracio Baltia Vojo tra ĉiuj tri landoj de Baltio, la ŝtato la 20-an de aŭgusto 1991 formale reakiris sian sendependecon.

Estonia Respubliko
Eesti Vabariik

Flago Blazono
Nacia himno: Mu isamaa, mu õnn ja rõõm
Situo
landosuverena ŝtatounueca ŝtatorespubliko • lando ĉe la Balta Maro • OECD-lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Talino
Oficiala(j) lingvo(j) estona lingvo
Uzata(j) lingvo(j) estona
Plej ofta(j) religio(j) ateismo (68%), luteranismo (15%), ortodoksismo (14%), anabaptismo (2%), katolikismo (1%)
Areo 45,227 km²
- % de akvo 4,56 %
Loĝantaro 1 366 491 (2024)
Loĝdenso 29 loĝ./km²
Horzono +2

UTC+3 (somere)

Interreta domajno ee
Landokodo EST
Telefona kodo 372
Plej alta punkto Suur Munamägi
Plej malalta punkto Balta Maro
Politiko
Politika sistemo demokratia respubliko
Ŝtatestro Prezidento Alar Karis (ekde 2021)
Ĉefministro Kaja Kallas
Parlamento Riigikogu
Nacia tago 24-a de februaro
Sendependiĝo 20-a de aŭgusto 1991 (de Sovetunio)
Ekonomio
Valuto eŭro (EUR)
vdr

Estonio membras en NATO ekde la 29-a de marto 2004 kaj en Eŭropa Unio ekde la 1-a de majo 2004, ekde 2011 la valuto estas la .

Historio redakti

 
Kunda kulturo, 9000 BC.
 
Estonio ĉirkaŭ la jaro 1200.

La estonojn mencias unuafoje Tacitus en la verko Germania (1-a jarcento p.K.).

La areon okupis vikingoj, poste danoj, svedoj, rusoj. La dana reĝo vendis la nordajn partojn kaj la insulojn en 1346 al la Ordeno de germanaj kavaliroj, kiu posedis tiutempe jam Livonion (nunaj sudaj partoj de Estonio kaj Latvio), tiel la germana regado entenis la tutan nunan teritorion.

Meze de la 16-a jarcento, oni malfondis la Ordenon de germanaj kavaliroj kaj la teritorio de Estonio estis denove dividita. La nordajn partojn ricevis Svedio, dum Livonio iĝis parto de Pollando.

Post la armistico de Altmark en 1629, la poloj devis cedi plimulton de la teritorio al Svedio.

Ĝis la 16-a jarcento Estonio estis regata de germanoj. Post la reformacio, ĝis la jaro 1721 ĝin regis Svedio, kaj de tiam, ĝis la unua mondmilito, Estonio apartenis al la Rusia Imperio. Post la surtroniĝo de Aleksandro la 3-a, komenciĝis forta rusigo (1881).

 
Traktato de Tartu, 1920.

Estonio iĝis sendependa ŝtato fine de la unua mondmilito, lige kun la Rusia revolucio, post la proklamo de la Estona Deklaro de Sendependo. La landon gvidis demokratie elektitaj koaliciaj partioj inter 1919 kaj 1933. Poste komenciĝis diktatura regado.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Okupacio de baltaj ŝtatoj.

Sian sendependecon Estonio perdis en 1940 post kiam Sovetio kaj la nazia Germanio dividis la orientan Eŭropon laŭ la pakto Ribbentrop-Molotov. En 1939 Sovetio devigis la tri baltajn landojn akcepti sovetiajn militajn bazojn, kaj kun subteno de la sovetiaj trupoj la lando rapide estis sovetigita. En la parlamentaj elektoj somere de 1940 rajtis partopreni nur kandidatoj de la nova Estona Laborista Alianco, kreita ĉirkaŭ la Estona Komunisma Partio, kiu ankoraŭ printempe de 1940 havis nur 133 membrojn. La 21-an de julio 1940 la novelektita parlamento faris decidon pri establo de soveta potenco en la lando kaj pri formado de la Estona Soveta Socialista Respubliko. Jam la 22-an de julio la parlamento akceptis "Deklaracion pri aliĝo de la Estona SSR al la Unio de Sovetaj Socialistaj Respublikoj". La 23-an de julio oni anoncis teron "tutpopola propraĵo" kaj naciigon de bankoj kaj grand-industrio.

Proksimume 2.000 personoj estis ekzekutitaj dum la unua jaro de sovetia regado, 19.000 malliberigitaj kaj senditaj al la internaj partoj de Sovetio[1].

En pluraj landoj la aligo de Estonio al Sovetio estis traktata kiel okupado (anekso) de Estonio fare de Sovetunio. Aliĝon de la tri Baltiaj ŝtatoj (Estonio, Latvio kaj Litovio) al Sovetunio neniam agnoskis jure Britio, Usono kaj kelkaj aliaj ŝtatoj. En Usono kaj Britio la tutan tempon en la daŭro de la Malvarma milito plu funkciis oficialaj ambasadejoj de la Baltiaj ŝtatoj.

Germanio atakis Sovetion en junio 1941 kaj la germanaj trupoj atingis Estonion jam en julio. En la jaroj 1941-1945 Estonio estis okupita de la nazia Germanio. Dum la germana okupacio estis ekzekutitaj proksimume 6.000 loĝantoj de Estonio, ĉefe judoj, komunistoj, aŭ homoj kiujn oni ofte senbaze akuzis pri kunlaboro kun komunistoj.

Arestite de la germanoj la unua sekretario de la estona komunisma partio denuncis plurajn agantojn de la rezista movado. Samtempe agantoj de la antaŭmilita Estonio ne estis persekutataj de la nazioj: ekzemple, plenuminto de la prezidenta rolo Jüri Uluots dum la okupado instruis en la Universitato de Tartu. La okupadan administracion de la "Ĝenerala distrikto Estland" estris estona migrinto al Germanio Hjalmar Mäe. Estis formita estona polico, estonoj membris en SS. Jam kelkajn monatojn post la komenco de la nazia okupado, Estonio estis proklamita judenfrei (libera de hebreoj).

Printempe de la jaro 1944, kiam denove proksimiĝis la sovetia armeo Jüri Uluots alvokis la estonojn aliĝi al la germana armeo. Septembre de 1944, kiam la germanoj foriris el Talino, Uluots formis "registaron de sendependa Estonio", kiun ekestris Otto Tief. Tiun registaron ne agnoskis iu ajn ŝtato de la mondo, sed la moderna Estonio konsideras ĝin la sola jure valida registaro de tiu periodo. Kiam post kelkaj tagoj venis la sovetiaj trupoj, kelkaj membroj de tiu registaro sukcesis fuĝi al Svedio (kiel Uluots), aliaj estis arestitaj kaj poste juĝitaj ofte kun posta sendo al Siberio (kiel Tief).

 
Milito de Sendependeco Venko Kolumno.

Entute proksimume 100.000 personoj fuĝis el la lando en 1944, antaŭ ol la sovetia armeo denove eniris ĝin. Post la reveno de la sovetiaj trupoj 5.000 estonoj estis malliberigitaj kaj ekzilitaj. Ekde tiam, Estonio estis regata de komunistoj senditaj el Rusio ĝis la jaro 1988, kiam unuafoje denaska estoniano kaj estono, Vaino Väljas, iĝis la unua sekretario de la Estona Komunisma Partio.[1]

En la 1960-1980-aj jaroj la kultura etoso de Estonio estis relative pli liberala, ol aliloke tra Sovetunio. Tio senteblas ankaŭ laŭ la Esperanto-movado, kiu estis tre grava por relanĉo de la esperantista agado en Sovetunio post la stalinisma elsarko de la organizita movado en 1930-aj. Ĉiujara evento BET iĝis por pluraj esperantistoj, ankaŭ el ekster la tri baltaj respublikoj, bona maniero praktiki Esperanton kaj interŝanĝi sperton.

Fine de la 1980-aj jaroj, fone de la ĝenerala liberaligo en Sovetunio (vidu Perestrojko), aktiviĝis la movado por sendependiĝo de Estonio. Kontraste al ĝi aperis ankaŭ Interfront, movado lojala al Sovetunio. La estona komunista partio disiĝis en du: unu subtenis ideon pri sendependiĝo, la dua — ne. Reprezentantoj de ambaŭ eniris la Politikan Buroon de la Centra Komitato de KPSU.

Aŭtune de la jaro 1991, lige kun la disfalo de Sovetio, Estonio iĝis sendependa.

En 2004 Estonio aliĝis al Eŭropa Unio, kaj la 1-an de januaro 2011 ĝi alprenis la eŭron kiel nacian monunuon.

Geografio, klimato, ekonomio redakti

 
Jägala Akvofalo.

La lando vastiĝas super 45 227 km². Plejparto de la lando estas plata, sed la sudo estas pli monteta. Pli ol 50% de la lando konsistas el arbaro, el pli ol 2000 lagoj kaj 1500 insuletoj. La riveroj fluas en nordan direkton en la Finn-golfon aŭ alfluas la Ĉud-lagon aŭ la Riga-golfon en okcidento.

La nuna geografia formo de Estonio elformiĝis dum la plejstoceno, je efiko de la glacikovraĵo. Sude limas morenaj baraĵoj, mezlande situas longetendaj montetoj kun plata surfaco.

Klimato redakti

La klimato de Estonio estas modere kontinenta, kio estas konvena por la agrikultura branĉo. La plej malvarma monato estas februaro (averaĝe −6 en Talino), la plej varma estas julio (17 ). La averaĝa precipitaĵo estas 570 mm (en Talino).

Ekonomio redakti

Plej gravaj industriaj branĉoj estas la minado kaj prilaboro de oleoardezo, torfo, hakado kaj prilaboro de ligno; gravas la bovo- kaj porkobredado, produktado de furaĝoj. Oni minas ankaŭ kalkŝtonon, dolomiton, margon, argilon kaj fosforiton.

Unu el la ĉefaj ekonomiaj sferoj antaŭ la Dua mondmilito estis agrikulturo, kies produktoj estis grava parto de eksportado. La militaj detruoj, translokigoj de loĝantaro kaj naciigo de bienoj kaj fabrikoj en Sovetunio kaŭzis grandan damaĝon al la agrikulturo de Estonio, kiu ĉe la rehavo de sendpendeco en 1991 estis longe malantaŭ la stato de Finnlando.

Loĝantaro redakti

Etnoj en Estonio (2010)
estonoj
  
68.4%
rusoj
  
25.7%
ukrainoj
  
2.1%
belorusoj
  
1.3%
finnoj
  
0.9%
aliaj
  
1.6%

En Estonio loĝas 1 347 510 personoj[2] (2005). En 2010, Laŭ la etna konsisto estas ĉefe: estonoj (68.4 %), rusoj (25,7 %), ukrainoj (2,1 %), belorusoj (1,3 %), kaj finnoj (0,9 %).

La etnaj malplimultoj (rusoj kaj aliaj) loĝas plejparte en Talino (ĉirkaŭ 40% de ĝia loĝantaro) kaj en la industria regiono en nord-oriento (en la urbo Narva ĉirkaŭ 96% de ĝia loĝantaro).

Dum la sovetia regado la proporcio de estonlingvanoj en la lando draste malkreskis de pli ol 90% al 68%.

Laŭ la estona leĝaro, aŭtomate estonan civitanecon ricevis nur homoj (de ajna etneco), kiuj sukcesis pruvi, ke ili aŭ iliaj prauloj loĝis en Estonio antaŭ la jaro 1940. Tio kaŭzis situacion, kiam kelkmil loĝantoj restas tute sen civitaneco de ajna lando. Estonan civitanecon eblas ricevi, trapasinte ekzamenon pri la estona lingvo kaj la estona leĝaro. Rimedoj por disvolviĝo de la estona lingvo en moderna Estonio ofte estas kritikataj kiel tro severaj kaj eĉ diskriminaciaj.

Politiko redakti

 
Ejo de Riigikogu, la parlamento de Estonio

Estonio estas parlamenta demokratio. Estas 101 lokoj en la estona parlamento Riigikogu, deputitoj estas elektataj per tutpopola voĉdonado por 4-jara periodo.

La Ĉefministro de Estonio (estone Eesti peaminister) estas la estro de la Parlamento de la Respubliko de Estonio. La Ĉefministro estas nomumita de la Prezidanto de la Ŝtato, post kiam rondo de konsultoj estis okazigita inter la reprezentantoj de la politikaj partioj en la Parlamento. La parlamento povas kontraŭstari la nomumon de la prezidanto kaj meti kandidaton sur lian nomon kiel la estro de la parlamento. Plejofte, la elektita ĉefministro estas la estro de la plej granda partio kaj la gvidanto de la koalicio. La nuna Ĉefministro de Estonio estas Kaja Kallas, gvidanto de la Reforma Partio.

Estonio estas konsiderata unu el la plej sukcesaj landoj de la mondo, uzantaj komputilretajn teknologiojn en administrado. Ekzemple, estonaj civitanoj rajtas partopreni parlamentajn elektojn pere de Interreto: en la elektoj de 2007 pli ol 30 mil civitanoj uzis tiun eblecon.

Partioj estonaj estas Partio de la Estonia Unuigita Maldekstro, Unuiĝo de Patrolanda kaj Respublika Unio, Estona Reforma Partio, kaj Socialdemokratia Partio de Estonio inter aliaj.

Distriktoj redakti

 
Estonaj distriktoj

Harjumaa - Hiiumaa - Ida-Virumaa - Järvamaa - Jõgevamaa - Läänemaa - Lääne-Virumaa - Pärnumaa - Põlvamaa - Raplamaa - Saaremaa - Tartumaa - Valgamaa - Viljandimaa - Võrumaa

Historia regiono redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Toivo E. Raun: Estonia and the Estonians
  2. Департамент статистики ЭР

Literaturo redakti

  • Kristina Porgasaar. Estonio: Lando, popolo, kulturo. Tallinn, 2009. 64 p. ISBN 978-9949-448-23-4 (Kolorilustrita fotoalbumo)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti