Luteranismo

grupo de konfesioj de protestantisma kristanismo

La movado de Luteranismo estas grupo de konfesioj de protestantisma kristanismo. Ĝi devenas de Marteno Lutero en la frua 16-a jarcento.

Luteranismo
emblemo
grupo de kristanaj konfesioj
protestantismo
Komenco 31-a de oktobro 1517 vd
Fondinto(j) Marteno Lutero vd
vdr

Luteranismo kaj Kalvinismo redakti

Oni povus resumi la malsamecon inter Luterismo kaj Kalvinismo dirante, ke la Luteristoj pensis jene: «Ni prenu katolikismon tia, kia ĝi estas, kaj ni forigos ĉion, kio kontraŭas la Biblion»; dum la Kalvinistoj opiniis: «Katolikismo tiel pervertis kristanismon, ke estas prefere forigi ĉion kaj rekonstrui tute la organizaĵon, forigante ĉion, kio ne estas en la Biblio.» Tiel la vakskandeloj sur la altaroj estis konservitaj de la unuaj, ĉar ili ekzistis antaŭ la Reformacio kaj oni trovas nenion en la Biblio, kio ilin kondamnas; sed la duaj ne konservis ilin, ĉar nenio en la Biblio konsilas ilian uzadon.

La rezulto estas, ke Kalvinisto, kiu eniras por la unua fojo en luteristan preĝejon, havas la impreson eniri en katolikan. Verdire la limo inter la du religiaj formoj ne estas foje tre neta kaj reciprokaj influoj okazis. En Alzaco, ekzemple, la superanta luterismo estis tamen influata de kalvinismo: en ĝi, ekzemple, ne ekzistas episkopoj kaj la germana imperiestro Vilhelmo la 2-a trovis oponon, kiun li ne atendis, kiam li volis starigi luteristan episkopon en Strasburgo.

Luteranaj eklezioj redakti

Vidu: Kategorio:Luteranaj eklezioj

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti