Evangelia-Luterana Eklezio de Finnlando

La Evangelia-Luterana Eklezio de Finnlando (finne Suomen evankelis-luterilainen kirkko, svede Evangelisk-lutherska kyrkan i Finland) estas, apud la Ortodoksa Eklezio de Finnlando, unu el la du popolaj eklezioj de Finnlando. En ĝi membras 76,4 % de la landaj loĝantoj.[1]

Evangelia-Luterana Eklezio de Finnlando
emblemo
nacia eklezio • ŝtata eklezio • konfesio
Komenco 1809 vd
Lando(j) Finnlando vd
Fondinto(j) Aleksandro la 1-a vd
Membro de Monda Konsilio de EkleziojTutmonda asocio luterana • Porvoo Communion • Konferenco de Eŭropaj Eklezioj • Finnish Ecumenical Council vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Evangelia-Luterana Eklezio de Finnlando
La katedralo de Turku, la plej aĝa preĝejo de Finnlando, sidejo de la ĉefepiskopo kaj spirita centro de la eklezio
Orientiĝo Luteranismo
Estro ĉefepiskopo de Turku/Åbo
Geografiaj lokoj Finnlando
Origino 1809
Apartigita de Eklezio de Svedio
Nombro de membroj 4 milionoj (en 2012)[1]
Oficiala retpaĝaro http://www.evl.fi
vdr

Historio redakti

La eklezio konsideris sian komencon, la alvenon de Kristanismo en Finnlando, en la jaro 1155. Finnlando tiam ankoraŭ ne estis memstara, sed parto de Svedio. En 1527, la tuta Svedio, inkluzive de Finnlando, forlasis romkatolikismon kaj akceptis luteranismon, en la formo de memstara Eklezio de Svedio. Plejparton de nuna Finnlando kovris la episkopujo de Åbo, finne Turku, de la sveda eklezio.

En 1809, Finnlando transiris de Svedio al aparta grandprinclando ene de Rusio. La finnlanda parto de la sveda eklezio fariĝis memstara Evangelia-Luterana Eklezio de Finnlando. En 1817 la episkop(uj)o de Åbo/Turku estis rangaltigita al ĉefepiskop(uj)o. La finnlanda teritorio estis dividita en plurajn subordigitajn episkopujojn.

Oficialaj lingvoj de la eklezio estas la sveda kaj la finna.

Episkopujoj redakti

Episkopujoj:

  • Tampere/Tammerfors
  • Oulu
  • Mikkeli
  • Borgå/Porvoo, enhavas la svedlingvajn paroĥojn
  • Kuopio
  • Lapua
  • Helsinko/Helsinki/Helsingfors. Oni ne konfuzu la luteranan episkopujon de Helsinko kun la romkatolika episkopujo de Helsinko (kiu cetere kovras la tutan Finnlandon)
  • Espoo

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Evangelia-Luterana Eklezio de Finnlando. Arkivita el la originalo je 2016-03-06. Alirita 2016-11-02.


Eksteraj ligiloj redakti