Mikkeli
Mikkeli, svede S:t Michel, estas urbo kaj komunumo en la provinco Suda Savonio de Finnlando. Ĝis la jaro 2009 ĝi estis parto de la gubernio Orienta Finnlando. Mikkeli estas ĉefurbo de la provinco, kaj ĝis 2009 estis ĉefurbo ankaŭ de la gubernio. La urbo havas 54 486 loĝantojn (en junio 2015) kaj ĝia areo estas 1622,1 km², el kio 303,6 km² estas akvo, ekzemple de lago Kuolimo. La urbo kreskis forte en 2001 kiam la ĉirkaŭa kampara komunumo de Mikkeli kaj la komunumo Anttola estis ligitaj al la urbo. Komence de 2007 ankaŭ la komunumo Haukivuori estas ligita al Mikkeli. Kerimäki estis ligita al Mikkeli en 2013. Kampara komunumo de Mikkeli estis ligita al Mikkeli en komenco de jaro 2001.
Mikkeli | |
---|---|
Blazono | Situo |
www.mikkeli.fi | |
Provinco | Suda Savonio |
Fondita | 1838 |
Areo | 2 124,6 km² |
Loĝantaro | 54 486 (en junio 2 015) |
Finnlingvaj | 97.7% |
Svedlingvaj | 0,1% |
Mikkeli estas fondita kiel urbo en 1838 fare de rusa caro Nikolao la unua.
Mikkeli/S:t Michel estas sidejo de unu el la naŭ episkopujoj de la Evangelia-Luterana Eklezio de Finnlando.
Dum la Vintra milito 1939–40 kaj la Daŭriga milito 1941–44 en Mikkeli situis la ĉefstabejo de la finna armeo.