Malfermi la ĉefan menuon

Molde

komunumo en Møre og Romsdal, Norvegio

Molde estas komunumo kaj urbo en okcidenta parto de Norvegio, administra centro de distrikto Møre og Romsdal, kun ĉirkaŭ 18.000 loĝantoj. Ĝi situas sur marbordo de Moldefjordo. La urbo estas haveno ekde la 15-a jarcento, ĝin parte neniigis incendio en 1916 kaj grave detruiĝis ankaŭ dum la dua mondmilito. Post la milito Molde tute rekonstruiĝis. La urbo estis en aprilo de 1940 provizora sidejo de la norvega registaro. Plej gravaj ekonomiaj branĉoj estas la fiŝeksporto kaj la teksaĵa kaj mebla produktadoj.

Molde
Molde seilet cruise.JPG

Blazono

Blazono
Administrado
Retpaĝaro www.molde.kommune.no [+]
Demografio
Loĝantaro 26 732  (2016) [+]
Loĝdenso 165 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 62° 44′ N, 7° 11′ O62.7333337.183333Koordinatoj: 62° 44′ N, 7° 11′ O [+]
Alto 130 m [+]
Areo 162 km² (16 200 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Molde
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Molde [+]
Information icon.svg
vdr

Molde ricevis ankaŭ la nomon "urbo de la rozoj" pro siaj miraklaj ĝardenoj. En la urbo okazas ĉiusomere la Ĵazfestivalo de Molde.

Eksteraj ligilojRedakti