Békéscsaba
Békéscsaba [bEkEŝĉaba], slovake Békéšská Čaba, estas urbo kaj samtempe kuracbanloko en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Békés kies departementejo estas kun departementorajto, en Distrikto Békéscsaba, kies centro ĝi estas.
Békéscsaba | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo kun departementaj rajtoj (1990–) urbo kun komunumaj rajtoj (1948–1950) Hungaria urbo (1918–) vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 5600 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 54 460 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 281 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 46° 41′ N, 21° 5′ O (mapo)46.68333333333321.083333333333Koordinatoj: 46° 41′ N, 21° 5′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 89 m [+] | ||||
Areo | 193,93 km² (19 393 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Békéscsaba [+] | |||||
Situo
redaktiBékéscsaba situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojoj Kecskemét-Gyula, Debrecen-Szeged kaj Szeged-Gyula, laŭ fervojo Budapeŝto-Arad, krome fine de fervojo el Szeged.
Historio
redaktiPli frue skitoj, keltoj kaj hunoj loĝis tie. La unua skriba mencio devenis el 1330. La vilaĝo fine de la turka erao senhomiĝis, poste slovakoj refondis ĝin. En 1777 kanalo al Körös konstruiĝis, tamen en 1888 kaj en 1925 inundoj okazis. La komunumo iĝis kampurbo en 1840, la fervojo ekfunkciis en 1858. La rumanoj okupis la urbeton en 1919-20. En 1920 la novaj ŝtatlimoj ekfunkciis proksime. Békéscsaba transprenis taskojn de Arad. En 1944 la judoj estis deportitaj, dume okazis bombatakoj. En 1948 okazis loĝantaro-ŝanĝo de hungaroj kaj slovakoj. En 1950 la urbo iĝis departementejo.
Békéscsaba estas kultura centro de la regiona slovaka loĝantaro.
Vidindaĵoj
redaktiSakralaj vidindaĵoj
redakti- Luterana malnova preĝejo (Békéscsaba) de 1745
- klasikisma impona luterana nova preĝejo (Békéscsaba) de 1896
- Luterana preĝejo (Békéscsaba-Jamina)
- Kunkatedralo de Sankta Antonio (Békéscsaba)
- Preĝejo Koro de Jesuo (Békéscsaba)
- Kalvinana preĝejo (Békéscsaba)
- Rumana ortodoksa preĝejo Sankta Nikolao (Békéscsaba)
- Adventista preĝejo (Békéscsaba)
- Sinagogo de Békéscsaba
Profanaj vidindaĵoj
redaktiFamuloj
redakti- en Békéscsaba naskiĝis kaj mortis:
- advokato Károly Fábry
- aktoro Gizi Romvári
- arkitekto Ernő Sztraka
- kuracisto János Szeberényi
- luterana pastro Lajos Zsigmond Szeberényi
- pentristoj Károly Gaburek, László Mazán, József Mokos kaj János Vágréti
- politikisto kaj redaktisto András L. Áchim
- en Békéscsaba naskiĝis:
- agronomoj Géza Láng kaj Mátyás Mohácsy
- bestkuracisto Gyula Sályi
- bibliotekisto kaj pentristo Pál Lipták
- juristoj Endre Nizsalovszky kaj Ödön Polner
- inĝeniero Tibor Melczer
- instruistoj Ádám Balás, Gyula Benka kaj Ján Valašťan-Dolinský
- koreografo Miklós Rábai
- kuracisto Oszkár Becsey
- ministroj András Szobek kaj János Gyurkó
- subministro József Bartóky
- József Szalay (policoficiro)
- operkantisto Magda Tiszay
- pianisto Iván Engel
- politikistoj Géza Beliczey kaj Mihály Zsilinszky
- reĝisoro Ferenc Sík
- en ekstera parto de Békéscsaba (nun Telekgerendás) naskiĝis: bestokuracisto Mátyás Palyusik
- en Békéscsaba mortis:
- advokato Andor Urszinyi
- aktoro Antal Bokody
- apotekistoj Béla Réthy kaj Béla Varságh
- Lajos Terényi (ĉefdepartementestro)
- dirigento Sándor Erkel
- inĝeniero Endre Sármezey
- slovaka-hungara historiisto Lajos Haan
- instruistoj János Breznyik, János Horváth kaj János Wilim
- juristo István Reök
- kuracisto Pál Réthy
- luterana episkopo Gusztáv Szeberényi
- luteranaj pastroj Gyula Dedinszky kaj Pál Koren
- vinisto Adolf Stark