Pál KOREN, laŭ hungarlingve kutima nomordo Koren Pál estis hungara luterana pastro.

Pál Koren [1] naskiĝis la 24-an de novembro 1845 en Aszód, li mortis la 14-an de novembro 1921 en Békéscsaba.

Biografio redakti

Pál Koren frekventis gimnazion en Szarvas, poste li lernis teologion en Sopron (1863), Pozsony (1864), Bazelo (1865), Berlino (1867). Post siaj studoj li pastriĝis en 1867. Li servis unue en Békéscsaba, poste en Pitvaros. Li havis ankaŭ diversajn ekleziajn taskojn (notario, kasisto). En 1892 li revenis al Békéscsaba kiel vikario. Inter 1896-1900 li estis elektita eklezia dekano, sed poste li abdikis, ĉar lian drakonan rigoron ne akceptis la ceteraj pastroj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Mózes I. könyvének magyarázata (1881)
  • Pál apostol levele a zsidókhoz (Gyoma, (1896))
  • Jézus szenvedése (Békéscsaba, (1905))
  • Jegyzetek a vasárnapi epistolai szövegek szószéki magyarázatához (Békéscsaba, (1917))

Fontoj redakti