Rumana ortodoksa preĝejo Sankta Nikolao (Békéscsaba)
La Rumana ortodoksa preĝejo aŭ kirko Sankta Nikolao estas religia monumento historia en Hungario, en urbo Békéscsaba (Hungario).
Rumana ortodoksa preĝejo de Békéscsaba | |
---|---|
![]() Rumana ortodoksa preĝejo en Békéscsaba
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Békéscsaba |
Geografia situo | 46° 40′ 24″ N, 21° 5′ 29″ O (mapo)46.67337421.091446Koordinatoj: 46° 40′ 24″ N, 21° 5′ 29″ O (mapo) |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | Rumana ortodoksa eklezio |
provinco | Békés |
diocezo | Békéscsaba |
Dato de konsekro | lastfoje en 1995 |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | malfrubaroko |
Konstruado | 1837–1838 |
Specifo | |
Ligiloj | |
Historio
redaktiRumanoj, grekoj kaj serboj konstruis komunan preĝejon en la malfruaj 1830-aj jaroj. La ikonostazo estis farita pli frue en la 1780-aj jaroj en vilaĝo en Transilvanio kaj ĝi estis metita tien dum la malfermo. En 1947 oni pentris interne sekpentraĵon, sed ĝi nelonge estis videbla, ĉar la kirko fermis post 3 jaroj. Inter 1990-1994 ĝi estis renovigita, poste la kirko denove funkcias. En 2007 la menciita sekpentraĵo neniiĝis pro fajrokaŭzo.
Konstruaĵo
redaktiLa malgranda preĝejo situas en la internurbo ĉe nova kvartalo en korto. La turo altiĝas en mezo de la fasado. La navo finiĝas en duonronda absido.
Vidu, aŭdu ankaŭ
redaktiFontoj
redakti- hungare kun foto[rompita ligilo]
- hungare kun fotoj
- [1] Arkivigite je 2021-02-26 per la retarkivo Wayback Machine