Korto estas parto de domo ne kovrita de tegmento, kutime ĉe malantaŭa parto de la konstruaĵo, kiu povas havi du malsimilajn celojn: distra kaj ripoza -tiukaze ĝi havas konstruan plankon kaj povas havi ĉu puton ĉu fontanon, ktp.- por uzado prefere de homoj, produkta -tiukaze bestaro povas esti ties ĉefa loĝantaro-.

Fuente en un patio sevillano (Fontano en sevila korto) de Joaquín Sorolla (1915).

Laŭ Francisko Azorín korto estas Libera spaco ĉe domo, lasita por faciligi naturan lumigadon k. aerumadon de la internaj ĉambroj.[1] Li indikas etimologion el la latina cors, cortis (korto).[2]

TiparoRedakti

En 2000 a.K en la urboŝtato Ur kiu situas en la suda parto de Mezopotamio, duetaĝaj domoj estis konstruitaj ĉirkaŭ malferma placo. En la teretaĝo estis la kuirejo, laborejo kaj publikaj spacoj kaj sur la supra etaĝo estis la internaj ĉambroj.

La centra malferma areo en la romiaj vilaoj estis nomita la atrio, kaj ĝia funkcio estis lasi lumon en la centron de la konstruaĵo, kaj dreni la pluvakvon en centran akvujego konatan kiel la "Impluvium". Tiuj domoj ofte estis integrigitaj en alia malferma areo, ĝardeno, kiu estis ĉirkaŭita de vicoj de grek-stilaj kolonoj kaj formis padon ĉirkaŭ la perimetro de la korto.

Interna korto en la Proksima Oriento reflektas la influojn de la nomada vivstilo. Anstataŭ ĉambroj destinitaj por kuiri, dormi, ktp oficiale, la diversaj agadoj estis movitaj de unu loko al alia en la konstruaĵo depende de la sezono, temperaturo kaj loko de la suno. La plataj tegmentoj de tiuj konstruaĵoj ofte estis uzitaj por dormi en varma vetero. En kelkaj islamaj kulturoj privataj kortoj disponigis subĉielan spacon por la virinoj, kie ili povis senti sin liberaj kaj resti kaŝitaj de la strato.

En sudeŭropaj hejmoj korto estas elstara ejo por la famiia vivo kaj kiel renkontejo -ĉar dormoĉambrojsalonoj estas tro varmaj ene de la konstruaĵo- kaj kiel laborejo kaze de kortobirdaro, brutejo aŭ deponejo de ilaro.

Ne nur normalaj familihejmoj povas havi korton; ankaŭ luksaj konstruaĵoj kiel palacojmonaĥejoj povas havi tiun konstruparton kompreneble laŭ la konstrustilo ĝenerala de la konstruaĵo. En kastelo, la korto plenumis ĉefe militistajn celojn. En monaĥejoj, religiajn celojn, kaj ili nomiĝas plej ofte klostro. En lernejo, la korto estas ejo por ludi kaj distri dum libera tempo kaj por sporto.

En tradicia ĉina korto, kelkaj domoj estis konstruitaj ĉirkaŭ placo. Ĉiu domo apartenis al aparta familio, kaj kromaj domoj estis metitaj malantaŭ ili por gastigi pliajn familianojn. La ĉina korto estis loko de privateco kaj trankvilo, preskaŭ ĉiam enkorpigante ĝardenon kaj elementon de akvo. En kelkaj kazoj, domoj estis konstruitaj kun multoblaj ĝardenoj kiuj pliigas privatecon. Fremduloj estis akceptitaj en la plej ekstera korto, kaj la pli internaj kortoj estis rezervitaj por proksimaj amikoj kaj familio.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 118.
  2. Azorín, samloke.