Salono

ĉambro por amuzado de gastoj

Salono (aŭ vivoĉambrotagĉambrofamilia ĉambro) estas la ĉambro de domo aŭ apartamento, en kiu la loĝantoj troviĝas plej ofte.

Hejma salono.
Palaca salono en la Paviliono de Brighton.

Hodiaŭ kutime televidilo troviĝas en ĝi. Antaŭe granda kamenoforno indikis, ke oni estis en la vivoĉambro. Ofte la salono estas uzata kiel manĝoĉambro, ĉar ĝi ofte estas pli vasta ol la kuirejo. Kiam okazas festenoceremonio, oni tial ofte manĝas en la salono.

En Britio la duobla funkcio de la germana salono estas plej ofte dispartigita al du ĉambroj: kiel prezentadejo dum festoj aŭ kiam ĉeestas gastoj oni uzas la "parlour", kiel vivoĉambro por la familio la "living-room".

Laŭ Francisko Azorín salono estas Eleganta ĉambro, ordinare destinata por ricevi vizitantojn.[1] Li indikas etimologion el la greka Saal, de Sal (loĝejo).[2]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 180.
  2. Azorín, samloke.