Gasto estas vizitanto, invitita por restado. Radikaj formoj de "gasto", ekzemple Gast (germane), gostĭ slavonehostis (latine) origine signifis "fremdulo". Krome gasto estas paganta persono, akceptata en gastejomanĝejo. Gastlibro estas libro (papera aŭ elektronika en la interreto) en kiu la gasto aŭ vizitanto povas lasi sian komenton, ekzemple laŭdon, kritikon aŭ notojn.

La neatendita gasto, Horatio Henry Couldery

En Esperantio la vorto gasto kun la derivaĵoj gastigi, gastiganto, gastemo, ktp. havas specialajn signifojn pro la tradicia kutimo gastigi vizitantojn por montri la prorpan urbon kaj profiti por praktiki esperanton kun eksterlandanoj. Tio estas la ĉefa celo de la konata servo esperanta Pasporta Servo.

Vidu ankaŭRedakti

ProverboRedakti

Ekzistas pluraj proverboj pri gasto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  •  
     Agrabla estas gasto, se ne longe li restas. 
  •  
     Por malfrua gasto restas nur osto. 
  •  
     Sidas gasto minuton, sed vidas la tuton. 

ReferencojRedakti