Kameno estas ankaŭ urbo en Bulgario.

Disambiguation
Disambiguation

Moderna kameno.

Kameno estas parto de ĉambro en malnovaj domoj, kiu estas tiel masonita, ke oni povas tie bruligi fajron sen danĝero de incendio aŭ asfiksio.

Laŭ Francisko Azorín Kameno estas Masonita aŭ metala fajrujo kun fumokondukilo por hejtado, kuirado, k.c.[1] Li indikas etimologion el greka kaminos (forno) el kapnos (fumo) kaj de tie la latina caminus. Kaj li indikas terminojn kamentubo, kamenmitro, kamenkapuĉo, kamenisto.[2]

Priskribo redakti

Kameno povas enteni interne fornon, stovon kaj estas produktita el briko, kahelo, ŝamoto, marmoro. Ekstere de la kameno estas ofte elformita breto (kamenbreto), supre oni formas konusforman kamenkapuĉon, kiu kondukas la fumojn en la kamentubojn.

La kastelaj kamenoj estas ofte ornamitaj de skulptaĵoj.

Kameneto estas malgranda kameno, ofte ĉirkaŭita per feraj kradaĵoj.

Proverbo redakti

Ekzistas proverboj pri kameno en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[3]:

  •  
     Du sinjoroj en unu bieno, du mastrinoj ĉe unu kameno - neniam vivas sen reciproka malbeno. 
  •  
     Kuraĝa mieno antaŭ propra kameno. 
  •  
     Notu en la kamentubo. 

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 102.
  2. Azorín, samloke.
  3. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-02-08.