Kamentubo (fumtubo) estas vertikala konstruaĵo produktita el masonaĵo aŭ el metalo por forkonduko de varmaj fumoj el la ĉambra kameno (stovo, forno).

Uzina kamentubo (fumtubo)

La funkciado de la kamentubo baziĝas je la "kamentuba efiko", kiam la varma gaso, alkondukita al la kamentubo formas pli malpezan gaskolonon ol la ĉirkaŭa aero, tiel la varma aero leviĝas.

La fluo de la gasoj baziĝas je tio, ke en la kamentubo, kameno estas ĉiam subpremo rilate al la ĉirkaŭo (leĝo de Bernoulli), dum la fluo ekzistas. Por certigi la fluon, la kameno ĉiam altiras freŝan aeron el la ejo (ĉambro) kie la fajro brulas kaj la estiĝantaj gasoj foriĝas tra la kamentubo. Pro la neceso por la freŝa aero, la kamena ĉambro devas esti neizolita (perfekte izolitaj fenestroj povas kaŭzi forkonsumon de la ĉambra oksigeno).

Oni nomas la industriajn kamentubojn ofte fumturo, fumtubego. La industriaj kamentuboj estas tiel alte projektitaj, ke la mediopoluaj gasoj maldensiĝu antaŭ ol ili atingas la teron.

La plej granda fumturo de la mondo estas tiu de karba energiocentralo Ekibastusz en Ekibastusz, Kazaĥstano. Ĝi altas 422 metrojn. Alia granda fumtubo estas la 370,33 metrojn alta Kennecott Smokestack de kuprokabano en Garfield County, Utaho, Usono.

La plej fama kamentubo estas tiu de la Vatikanurbo, kiu signas per blanka fumo la elekton de nova papo. Okaze de neelekto dum la konklavo aperas nigra, griza fumo.

La moderna endoma varmakva hejtado ne havas sufiĉan fuman temperaturon por funkciigo de kamentubo, tiel oni ekipas ilin per ventolilo.

La uzado kaj ekfunkciado de nova kamentubo estas kontrolita kaj permesita fare de loka kamenpuriga instanco. La ofte ĉiujaran kontroladon de la kamentuboj faras la kamentubisto. (Vidi kamentubiston signifas en multaj landoj bonŝancon.)

Kamentubaj tipoj

redakti

Historio

redakti

La nomadaj popoloj kaj fruaj civilizoj (kuirado) ne uzis kamentubojn, la fumo foriĝis tra truo en la muro, tegmento. La unuajn kamentubojn eble uzis la romianoj. En mezepoko la unuaj ĉi-specaj atestoj de kamentubo aperis en okcidentaj monaĥejoj, kaj en burĝaj kaj nobelaj domoj, en la 12-a/13-a jarcentoj preskaŭ samtempe kun la aliaj teknikaj novaĵoj: vitraj porfenestraj paneloj, pordoj rezistaj je aĉa vetero, sketiloj, sunokulvitroj, pantalonoj, trikoto, butonoj… La fumkameno faris ion pli ol teni varmigitaj kaj senfumaj la ĉambrojn spite de ties alportoj. Reale radike ŝanĝiĝis la maniero en kiu la homoj organizis sian domon kaj vivis sian vivon; la konstruaĵoj estis dividitaj en malgrandaj ĉambroj, ĉiu kun sia kameno kaj fumkameno. Tio videblas en multaj religiaj pentraĵoj de la eŭropa tiutempa arto. Ankaŭ tio estis faktoro de la teknika supereco de Eŭropo.

Proverbo

redakti

Ekzistas proverbo kun kamentubo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  •  
     Notu en la kamentubo. 

Referencoj

redakti
  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-04-26.