Fajro

rapida oksidigo de iu materio

Fajro estas fenomeno konsistanta en brulkonsumado de diversaj substancoj, kun produktado de lumo kaj varmo, krom de aliaj reagoproduktaĵoj.[1] kemie, ĝi estas rapida oksida reago nome brulo de ia materialo. Por havi fajron oni devas miksi oksidigontan kaj oksidigotan kemiaĵojn, kaj poste enmeti sufiĉe da energio por komenci ĝin - sed poste ĝi faras sian propran energion por daŭrigi sin. Pli malrapidaj oksidigaj procezoj kiaj rustiĝadodigestado ne estas inkluditaj en tiu difino.

Torĉoflamo.
Eksterhejma fajro uzante lignon, nome ŝtiparo.
Brulo kaj malbrulo de amaso el lignaĵoj.
La fajromapo montras la lokojn de aktivaj brulofajroj (incendioj) tra la tuta mondo en monata tempoperiodo, bazita sur observoj el la Moderate Resolution Imaging Spectroradiometer (MODIS) de la tersatelito de NASA. La koloroj estas bazitaj sur kalkulo de la nombro (ne de grando) de fajroj observitaj en areo de 1,000 km². Blankaj pikseloj montras la altan pinton de la kalkulo — tiom multaj kiom ĝis 100 fajroj en areo de 1,000 km² tage. Flavaj pikseloj montras tiom multajn kiom ĝis 10 fajroj, oranĝaj montras tiom multajn kiom ĝis 5 fajroj, kaj ruĝaj areoj tiom multajn kiom ĝis 1 fajro tage.

Fajro en ties plej oftaj formoj povas rezulti en incendio, kio havas la eblon okazigi fizikan damaĝon pere de brulo. Fajro estas grava procezo kiu tuŝas ekologiajn sistemojn tra la tuta mondo. La pozitivaj efikoj de fajro estas stimulado de la kresko kaj eltenado de variaj ekologiaj sistemoj. Fajro estis uzataj de homoj por kuirado, generado de varmo, lumo, signalado, kaj elpelado de diversaj forigendaĵoj, ĉu nedezirata bestaro, fiplantaro, neutilaj instalaĵoj ktp. La negativaj efikoj de fajro estas akcidentoj al vivo kaj posedaĵoj, atmosfera poluado, kaj akvo malpurigo.[2] Se fajro movas protektan vegetaĵaron, forta pluvo povas konduki al pliigo de la grunderozio pro akvo.[3] Ankaŭ, kiam la vegetaĵaro estas bruligita, la nitrogeno kiun ĝi enhavas estas liberigita en la atmosferon, malkiel elementoj kiaj la kalio kaj la fosforo kiuj restas en cindroj kaj estas rapide reuzataj en la grundon. Tiu perdo de nitrogeno okazigita de fajro produktas longdaŭran malpliigon en la fekundeco de la grundo, kiu nur malrapide rekuperiĝas kiel nitrogeno kiam ĝi estas "fiksita" el la atmosfero pere de lumo kaj de guŝplantoj kiaj trifolio.

HistorioRedakti

La eltrovo de fajro antaŭ proksimume 400 000 jarojn, estis tre grava por la disvastigo de civilizo. Ekzemple, uzante fajron, homoj povis moviĝi en pli malvarmajn zonojn, kiuj estis antaŭe tro negastamaj por ili. Ĉi tio rapidigis la disvastigon de prahomoj trans la mondo. Homoj kiuj povis regi fajron, povis ŝirmi sin (el akra vetero kaj el malamikoj) en pli bonaj loĝejoj en kavernoj.

Uzi fajron ankaŭ havis influon al homa fizika disvolviĝo. Pro kuirita manĝaĵo grandaj dentoj estis nenecesaj, kaj dentoj iom post iom evoluis al la pli malgrandaj, kiuj karakterizas modernajn homojn. Fajro ankaŭ donis eblecon al metalprilaboro, helpis la homaron al progreso en la bronza kaj fera epokoj.

Evoluo de la sciencia koncepto de fajroRedakti

En la Grek-romia antikvo la fajro estis unu de la kvar klasikaj elementoj, kune kun akvo, aero kaj tero. La kvar elementoj reprezentis la kvar formoj tiam konataj de la materio kaj ili estis uzataj por klarigi diferencajn kondutojn de la naturo. En la okcidenta kulturo, la origino de la teorio de la kvar elementoj troviĝas en la antaŭsokrataj filozofoj de la klasika Grekio, kaj ekde tiam tiu koncepto estis celo de nombraj verkoj de arta kaj filozofia esprimoj, daŭris dum la Mezepoko kaj la Renesanco kaj influis profunde en la kulturo kaj la eŭropa pensaro. Paralele, hinduismo kaj budhismo estis disvolviginta tre similajn konceptojn.

En la plej parto de tiuj pensoskoloj oni aldonas kvinan elementon al la kvar tradiciaj, kiu estas nomita, altern, ideo, vakuo, etero aŭ kvinesenco (laŭvorte "la kvina esenco"). La koncepto de la klasikaj elementoj pluis valida en Eŭropo dum la Mezepoko, pro la hegemonio de la aristotela mondorigardo kaj la aprobo fare de la katolika eklezio de la koncepto de etero kiu apogis la koncepton de la surtera vivo kiel neperfekta stato kaj la paradizo kiel io eterna.

La uzado de la koncepto de la kvar elementoj en la scienco estis forlasita en la 16-a kaj 17-a jarcentoj, kiam la novaj malkovroj pri la statoj de la materio superis la klasikan koncepton.

En la 17-a jarcento, Johann Joachim Becher proponis partikularan version de la teorio de la kvar elementoj: la fundamenta rolo estis rezervita al la tero kaj al la akvo, dum fajro kaj aero estis konsiderataj simplaj transformiloj. Ĉiuj entoj, kaj animalaj kaj vegetalaj kaj mineralaj, estas formataj, laŭ Becher, per miksoj de akvo kaj tero. Li defendis ankaŭ ke la veraj elementoj de la korpoj devas esti esploritaj pere de la analizo, kaj, kohere, li proponis klasigon bazita sur pliiĝanta ordo de kompono. Becher asertis, ke la tujaj komponantoj de la mineralaj korpoj estas tri diversaj tipoj de teroj, ĉiu el ili estas portanto de propraĵo: nome la vitreca aspekto, la brulebla karaktero kaj la flueco aŭ flugebleco. La tero, kiun li nomis terra pinguis, estis konsiderata portanto de la principo de la brulebleco. Ties nomo estas tradukebla al grasterooleeca tero, kiu en alkemio estas konata per la nomo sulfuro, kvankam Becher uzis ankaŭ aliajn esprimojn por nomi ĝin; inter ili, flogista sulfuro (tiu adjekto derivita el la greka flogistos, kiu signifas ‘bruligebla’). Finfine estis la vorto "flogisto" kiu iĝis hegemonia, ĉefe pro la laboro de la plej efika defendanto de tiuj ideoj, nome Georg Ernst Stahl.

Teorio de la brulado de LavoisierRedakti

La teorio pri flogisto restis ĝis la 1780-aj jaroj, kiam Antoine Laurent Lavoisier, konsiderita la patro de la moderna kemio, desegnis eksperimenton por pritaksi ĝin. Lavoisier metis malgradan kvanton de hidrargo sur solida korpuso flosanta sur akvo, enfermis ĝin sur vitra kasono kaj okazigis la bruladon de la hidrargo. Laŭ la teorio de la flogisto, la flosanta korpuso devus esti malpli merĝita post la brulado, ĉar la restinta kvanto de substanco kun la cindro devus pezi malpli ol tiu dekomenca kaj la volumeno de aero ene de la kasono devus pliiĝi kiel rezulto de la asimilado de la flogisto, kaj pro tio la nivelo de likvo enfermita devus esti pli malalta ol dekomence. La rezulto de la eksperimento kontraŭdiris la esperitajn rezultojn laŭ tiu teorio. Lavoisier ĝuste interpretis la bruladon, eliminante la teorion de la flogisto en sia klarigo. La substancoj kiuj brulas kombiniĝas kun la oksigeno de la aero, pro kio ili pliigas sian pezon. La aero kiu estas en kontakto kun la substanco kiu brulas perdas oksigenon kaj, pro tio, ili perdas ankaŭ volumenon. Kun Lavoisier la kemiistoj iom post iom forlasis la teorion de la flogisto kaj aliĝis al la teorio de la brulado bazita sur la oksigeno.

MitologioRedakti

 
En la Helena mitologio, Etno estis la vulkano en kies interno estis la forĝejoj de Hefesto, kiu laboris akompane de ciklopoj kaj gigantoj. La monstra Tifeo kuŝis sub tiu monto, okazigante oftajn tertremojn kaj erupciojn de fumo kaj lafo.
 
Prometeo liverante fajron al la homoj, Heinrich Füger, ĉ. 1817.

Ekde la homo ekdominis la fajron, prezentiĝis grava problemo: nome ekfajri. Pro tio la diversaj religioj tuj iĝis gardantoj de fajro: nome pluhavi konstantan fajron estas grava se la hejmaj fajroj rezultis estingitaj, kaj de tie ĉiuj religioj, eĉ ankoraŭ nuntempe, plutenas bruligitan fajron en la sanktejo.

La kulto al la fajro sekvis al tiu kiu estis farata al la Suno kaj preskaŭ ĉiuj popoloj adoris ĝin kiel la plej nobelan el la elementoj kaj kiel vivanta imago de la taga astro. La Ĥaldeoj havis ĝin kiel suprema diaĵo. Tamen, ĉefe en Persio etendiĝis ĝia kulto preskaŭ ekskluzive. Ĉie ajn estis cirkloj fermitaj per muroj kaj sen tegmentoj, ene de kiuj, oni brulis konstante la fajron kaj tien la adorantoj venis por preĝadi. La grandaj senjoroj metis enen valorajn esencojn kaj bonodorajn florojn, kaj tio estis privilegio inter la plej gravaj rajtoj de la nobelato. Tiu sentegmentaj temploj estis konataj de la grekoj per la nombo Pyreia (Πυραία) aŭ Pyrateia (Πυραταία). Ankaŭ la modernaj vojaĝantoj parolis pri ili kiel el la plej antikvaj monumentoj de la kulto al fajro.

Kiam reĝo de Persio estis mortanta, oni estingis la fajron en la ĉefaj urboj de la regno kaj oni ne rebruligis ĝin ĝis post la kronigo de lia sukcedanto. Tiu popoloj kredis, ke la fajro estis portita el la ĉielo kaj metita sur la altaro de la unua templo kiun Zoroastro konstruigis en la urbo Ksis en Medio. Estis malpermesita meti en la sanktan fajron ion ajn kiu ne estas pure pura, ĝis la punkto ke neniu kuraĝis rigardi al la fajro rekte. La sacerdotoj konservis ĝin sekrete kaj kredigis la popolon ke ĝi estas neŝanĝebla kaj nutrata nur de si mem. Oni kredis, ke tiu kulto havas nuran celon reprezenti la Supreman Estaĵon.

Tiu kutimo pasis al Grekio. Ardis la sankta fajro en la sanktaj temploj de Apolono en Ateno kaj en Delfo, en tiu de Cereso en Mautiŭaa, en tiu de Minervo, en tiu de Jupitero Amono kaj en la pritaneoj de ĉiuj grekaj urboj, en kiuj ardis kontinue la lampoj kaj la respondeculoj zorgis ege partikulare ke ili ne estingiĝu. La romianoj, imitantoj de la grekoj, adoptis tiun kulton kaj Numa fondis lernejon de vestaloj, kies funkcioj konsistis je la konservado de la sankta fajro.

La antikvaj Grekoj konsideris la fajron tiel granda eltrovo, ke ili kredis ĝin donaco de unu el la Titanoj, nome Prometeo, al homoj. Laŭ Greka mito, Prometeo estis punita de la dioj pro tio ke li donis la sekreton pri fajro al homoj. Ĉi tiu mito, kune kun multaj aliaj rakontoj kaj kutimoj, montras kiel antikvaj homoj multe grave konsideris ilian regadon de fajro.

La fajro estas egale unu de la ĉefaj diaĵoj de la tataroj. Ili ne permesis alproksimigon al sia teritorio de ajna fremdulo sen antaŭa purigo pasanta inter du fajroj. Ili evitas grandzorge meti en la fajron tranĉilon aŭ eĉ tuŝi ĝin per tiu ilo. Estis krimo ankaŭ dispecigi lignon per hakilo proksime de la flamoj. Trinkontaj, ili havis kutimon turni sin al sudo, nome la flanko kiu, laŭ ili, korespondas al fajro, honore de kiu ili konstruas ankaŭ siajn kabanojn havantaj poron al la sudo.

Oni konstruis kabanon en la loko kie kampadejis la imperiestro de la Monomotapa imperio (Suda Afriko), en kiu oni bruligis fajron konservenda per religia zorgo. La antikvaj afrikanoj omaĝis per diaj honoroj al tiu elemento kaj pluhavis en siaj temploj eternan fajron.

La jakutoj, popolo el Siberio, kredas, ke ekzistas en la fajro estaĵo, al kiu ili atribuas la povon havigi bonon kaj malbonon kaj pro tio ili proponas eternajn oferojn. La indianoj loĝantaj borde de Kolumbio rigardis la fajron kiel pova kaj terura estaĵo. Ili konstante proponis oferojn kaj same supozis ĝin arbitro de la bono kaj de la malbono. Ili serĉis ties apogon ĉar nur tiu povis peri per sia flugilhava protektanto kaj havigi al ili ĉion necesan ekzemple virfilojn, tio estas, abunda ĉasado kaj fiŝkaptado, tio estas riĉo kaj bonfarto.

Fizikaj proprecojRedakti

Tiu forta kemia reakcio de oksidigo estas ekzoterma procezo, nome tio estas, samtempe, ĝi eligas energion en formo de varmo al la ĉirkaŭa areo. La aero kiu troviĝas apude de la varmaj molekulojpartikloj malmpliigas la densecon kaj tendencas flosi super la pli malvarma aero (konvekcio). En la partikulara okazo de la fajro de solida stato, la varma aero veturas supren tiom rapide ke ĝi pelas ankaŭ pezajn partiklojn de brulaĵo en la sama direkto (ankoraŭ varmaj kaj brilaj), kiuj malaltigas sian temperaturon same kiel la ĉirkaŭa aero, kaj ĉesas brili iĝante ĝenerale de koloro nigra kiel karbo; la aero, malvarmiĝinta, ekmalrapidiĝas, ĝis la punkto ke ĝi jam ne povas peli la partiklojn supren kaj tiuj komencas (se ili pezas pli ol la aero) leviĝi sed ne supreniras, kaj poste falas denove teren.

KemioRedakti

Fajro estas varma ĉar la konverto de la malforta duobla ligo en molekula oksigeno, O2, al pli fortaj ligoj en la brulo produktas karbonan dioksidon kaj akvo liberigas energion (418 kJ por 32 g de O2); la liberigita energio de la brulaĵo ludas nur gravan rolon tie.[4] Je ia punkto en la brulreago, nome la ekbrula punkto, flamoj estas produktitaj. La flamo estas la videbla parto de la fajro. Flamoj konsistas ĉefe el karbona dioksido, akva vaporo, oksigeno kaj nitrogeno. Se estas sufiĉe da varmo, la gasoj povas iĝi ionigitaj por produkti plasmon.[5] Depende el la brulataj substancoj, kaj el malpuraĵoj eksteraj, la koloro de la flamo kaj la intenseco de la fajro estos diferencaj.

FlamoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Flamo.
 
Diversaj flamoj de Bunsen-bruligilo.

Flamo estas la ejo de brulantaj aŭ alie ekzoterme reagantaj gasoj kaj vaporoj, en kie radiado videbla estas emisiita. La koloro kaj la temperaturo de flamo dependas de la specio de la brulaĵo. Signifika parto de la flam-koloro estas kaŭzita per:

  • oranĝkoloro: fulgeroj
  • turkiskolora: aktivigitaj C2 kaj CH-radikaloj

FlamotemperaturojRedakti

Flamotemperaturoj laŭ aspektoRedakti

Vere objektoj je specifaj temperaturoj elradias videblan lumon. Objektoj kies surfaco estas je temperaturo super proksimume 470 °C (878 °F) brilos, elsendante lumon je koloro kiu indikas la temperaturon de tiu surfaco. Pro tio oni parolas pri "ruĝa varmo" ekzemple de fandotaj metaloj. Temas pri miskoncepto ke oni povas konstati la temperaturon de fajro per la koloro de ties flamoj aŭ la sparkoj de la flamoj. Pro multaj tialoj, kaj kemie kaj laŭvide, tiuj koloroj povas ne kongrui kun la ruĝ/oranĝ/flav/blankaj varmotemperaturoj en la varmotabelo. Baria nitrato ekzemple brulas je verda brilo, kaj tio ne estas en la varmorango.

Tipaj flamotemperaturojRedakti

La "adiabatikaj flamotemperaturoj" de difinita paro de brulaĵo plus oksidigilo indikas la temperaturon je kiu la gasoj atingas stabilan brulon.

  • Oksigen–dicianoacetileno 4,990 °C (9,000 °F)
  • Oksigenacetileno 3,480 °C (6,300 °F)
  • Oksigen-hidrogeno 2,800 °C (5,100 °F)
  • Aeracetileno 2,534 °C (4,600 °F)
  • Ŝalmo (aer–MAPP gaso) 2,200 °C (4,000 °F)
  • Brulilo de Bunsen (aer–natura gaso) 1,300 al 1,600 °C (2,400 al 2,900 °F)[6]
  • Kandelo (aer–parafino) 1,000 °C (1,800 °F)
  • Braĝa cigaredo:
    • Temperaturo senenspire: apud la lumparto; 400 °C (750 °F); mezo de la lumparto: 585 °C (1,100 °F)
    • Temperaturo dumenspire: mezo de la lumparto: 700 °C (1,300 °F)
    • Ĉiam pli varma en la mezo de la lumparto.

FajrekologioRedakti

Ĉiu natura ekosistemo havas sian propran fajroreĝimon, kaj tiele la organismoj de tiuj ekosistemoj estas adaptitaj aŭ dependaj el tiu fajroreĝimo. Fajro kreas mozaikon de diferencaj habitatajn areojn, ĉiu je diferenca stadio de sukcesio.[7] Diferencaj specioj de plantoj, animaloj, kaj mikroboj specializiĝas en la ekspluatado de partikulara stadio, kaj per kreado de tiuj diferencaj tipoj de areoj, fajro ebligas ke pli granda nombro de specioj ekzistu ene de difinta pejzaĝo aŭ ekologia aŭ geografia areo.

Fosilia registroRedakti

 
Nuntempa natura fajro kaj minacataj cervoj.

La fosilia registro de fajro unuafoje aperis kun la establo de ter-bazita flaŭro en la mezo de la Ordovicio, antaŭ 470 milionoj da jaroj,[8] kio ebligis la akumuladon de oksigeno en la atmosfero kiel neniam antaŭe, ĉar la novaj amasoj de terplantoj elpumpis ĝin kiel ruba produkto. Kiam tiu koncentro superis la 13%, ĝi ebligis naturajn fajrojn.[9] Natura fajro estis unuafoje registrita en fosilioj de fino de la Silurio, antaŭ 420 milionoj da jaroj, ĉe fosilioj de karbigitaj plantoj.[10][11] Krom polemika vakuo en la fino de Devonio, karbo ekzistis ekde tiam.[12] La nivelo de atmosfera oksigeno estas tre rilata al la hegemonio de karbo: klare oksigeno estas ŝlosila faktoro por la abundo de naturaj fajroj.[13] Fajro iĝis pli abunda ankaŭ kiam herboj disradiiĝis kaj iĝis la hegemonia komponanto de multaj ekosistemoj, antaŭ ĉirkaŭ 6 al 7 milionoj da jaroj;[14] tiu brulaĵotaro havigis tindron kiu ebligis pli rapidan disvastigon de fajro. Tiuj disvastigitaj fajroj povis estis komencintaj pozitivan memnutran procezon, pere de kiu ili produktis pli varman, pli sekan klimaton pli preta bruliĝi.[15]

Homa kontroloRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Fajroregado.
 
Boŝmano ekproduktanta fajron en Namibio.

Regado de fajro fare de unuaj homoj estis turnpunkto en la socikultura evoluo, kiu ebligis homojn disvastiĝi pro la nutrado per kuiritaj proteinoj kaj karbohidratoj, pro ebligo de homa agado dum noktaj horoj kaj pro protekto kontraŭ rabobestoj.[16] La fajro generis varmon kaj lumon, kio permesis la kuiradon, samtempe pliigante la varion kaj disponeblon de nutraĵoj kaj malpliigante malsanojn per mortigo de organismoj en la manĝaĵoj. La varmo produktis ankaŭ helpon por resti varme dum la malvarma vetero, ebligante la vivon en pli malvarmaj klimatoj. Fajro ankaŭ tenis noktajn predantojn for. Pruvaro de kuirita manĝo troviĝis en restaĵoj de antaŭ 1.9 milionoj da jaroj,[17] kvankam estas teorio ke fajro povis esti uzata per kontrolita maniero antaŭ ĉirkaŭ unu miliono da jaroj.[18][19] Estas pruvaro ke ĝi disvastiĝis antaŭ ĉirkaŭ 50 al 100 mil jaroj, sugestante regulan uzadon ekde tiam; rezistado al aerpoluado ekevoluis en homaj populacioj je simila punkto.[18] La uzado de fajro iĝis iom post iom pli prilaborita, kaj ĝi estis uzata por krei karbon kaj por kontroli la naturon ekde antaŭ dekoj da miloj da jaroj.[18]

Fajro estis uzita dum jarcentoj ankaŭ kiel metodo de torturo kaj ekzekuto, kiel pruvas la ekzisto de brulŝtiparoj same kiel de torturaparatoj kiel la ferboto, kiu estis plenigita el akvo, oleo aŭ eĉ plumbo kaj poste varmigita super malferma fajro ĝis agonio de la botulo.

Ĉirkaŭ la Neolitika revolucio, dum la enkonduko de gren-bazita agrikulturo, popoloj tra la tuta mondo uzis fajron kiel ilo por la regado de la pejzaĝo. Tiuj fajroj estis tipe kontrolitaj incendioj aŭ "malvarmaj incendioj", notraste al la nekontrolitaj "varmaj incendioj", kiuj damaĝas la grundon. Varmaj incendioj detruas plantojn kaj animalojn, kaj endanĝeras komunumojn. Tio estas speciale problemo en la nuntempaj arbaroj kie tradiciaj incendioj estas evitataj por helpi la kreskadon de lignorikoltoj. Malvarmaj incendioj estas ĝenerale farataj printempe kaj aŭtune. Ili celas klarigi subkreskaĵaron, forbruligante biomason kiu povus nutri varmajn incendiojn se ĝi fariĝas tro densa. Ili povus havigi grandan varion de medioj, kiu helpus la diversecon de ĉasbestoj kaj plantoj. Por homoj, malvarmaj incendioj povas fari densajn, netrapaseblajn arbarojn trauzeblaj. Alia homa uzado por malvarmaj incendioj rilate al la regado de la pejzaĝo estas ties uzado por klarigi la teron por agrikulturo, sed kio iĝis ege problemiga en multaj mondopartoj nuntempe. Agrikulturo per hakado kaj bruligado estas ankoraŭ ofta en multaj mondopartoj kaj partikulare de multo de tropika Afriko, Azio kaj Sudameriko. "Por malgrandaj terkultivistoj, temas pri taŭga maniero klarigi subkreskaĵaron el areoj kaj liberigi nutraĵojn el la staranta vegetaĵaro reen al la grundo", diris Miguel Pinedo-Vasquez, ekologiisto de la Earth Institute’s Center for Environmental Research and Conservation.[20] Tamen tiu iam utila strategio estas nuntempe ege problemiga. Kreskantaj populacioj, fragmentado de arbaroj kaj plivarmiĝinta klimato faras la Teran surfaco pli preta al tre grandaj arbarincendioj. Tio detruas ekosistemojn kaj homajn infrastrukturojn, okazigas sanproblemojn, kaj elsendas spiralojn de karbo kaj cindroj kiuj povas helpi pli da varmigo en la atmosfero – kaj tiel nutri siavice pli da incendioj. Tutmonde nuntempe, tiom multe kiom ĝis 5 milionoj da kvadrataj kilometroj – nome areo pli ol duono de la grando de Usono – estas bruligita en unu jaro.[20]

 
Hamburgo post kvar bombatakoj en julio 1943, kiuj mortigis ĉirkaŭkalkulite 50 000 personojn.[21]

Estas nombraj modernaj aplikoj de fajro. En ties plej larĝa senco, fajro estas uzata de preskaŭ ĉiu homa estaĵo sur la tero en kontrolata maniero ĉiutage. Uzantoj de veturiloj de eksplodmotoroj uzas fajron ĉiam kiam ili ŝoforas. Termikaj elektroproduktejoj havigas elektron dum granda parto de la historio de la homaro.

La uzado de fajro en milito havas longdaŭran historion. Fajro estis la bazo de ĉiuj fruaj varmig-armiloj. Homero detalis la uzadon de fajro fare de grekaj soldatoj kiuj kaŝiĝis en ligna ĉevalo por bruligi Trojon dum la Troja milito. Poste la Bizanca ŝiparo uzis la nomitan Grekan fajron por ataki ŝipojn kaj homojn. En la Unua Mondmilito, la unuaj modernaj flamĵetiloi estis uzitaj de la infanterio, kaj estis sukcese muntitaj sur kiras-vehikloj en la Dua Mondmilito. En tiu lasta jaro, incendiaj bomboj estis uzitaj kaj de la Aksaj potencoj kaj de la Aliancanoj simile, notinde sur Tokio, Roterdamo, Londono, Hamburgo kaj, plej notinde sur Dresdeno; en tiuj du laste menciitaj urboj oni kreis intencajn fajroŝtormojn en kiuj oni okazigis fajroringon ĉirkaŭ ĉiu urbo kiu etendiĝis internen helpite de centra kerno de fajroj. Ankaŭ la Usonarmea Aerforto etende uzis incendiojn kontraŭ celojn en Japanion en la lastaj monatoj de la milito, detruante tutajn urbojn de domoj konstruitaj ĉefe el ligno kaj papero. La uzado de napalmo estis faritaj jam en julio 1944, proksime al la fino de la Dua Mondmilito;[22] kvankam ties terura uzado akiris publikan atenton dum la Vjetnama milito kiam usonanoj detruegis per ĝi tutajn ĝangalojn, malamikojn, civilajn loĝantojn, bestojn, plantojn kaj la tutan naturon, kiu bezonis jardekojn por iel rekuperiĝi.[22] En diversaj lokoj kaj epokoj estis uzataj ankaŭ Molotov-kokteloj.

DanĝerojRedakti

 
Incendio en domo de Nov-Orleano, post la paso de la Uragano Katrina en 2005.

Fajro povas konduki al aro de danĝeroj, el kiuj unuarangaj kaj plej evidentaj estas la korpobruloj. Multaj statistikoj laŭlonge de la jaroj montris, ke plej akcidentoj okazas en la hejmoj, kaj ĉefe en banĉambroj kaj kuirejoj. El tiuj lastaj, tre oftaj estas brulvundoj, pro diversaj okazoj dum kuirado, ĉu rekte el fajro aŭ el per fajro ĵus varmigitaj oleo aŭ akvo. En hospitaloj estas apartaj instalaĵoj kaj fakaj kuracistoj por trakti kaj kuraci tiajn vundojn. Ankaŭ en apartaj sansistemaj areoj estas specifaj hospitaloj kiuj plej akurate traktas tiajn okazojn. Se temas pri brulo de granda parto de la korpohaŭto, la procento de damaĝita haŭto ludas gravan rolon en la ŝancoj savi la vivon de la bruligito.

Aliaj danĝeroj tre oftaj estas la venenigo pro enspirado de fumo. En multaj okazoj la fajro estas minimume granda kun tre malgrandaj kaj eĉ apenaŭ konstateblaj flamoj, sed la produktado de fumo estas konstanta kaj enhavanta diversajn brulproduktojn, kio povas rezulti en tuja morto de homoj aŭ bestoj, onidiras, ke tute sendolora kaj neavertebla. Foje tio okazas kiam venas forta malvarmo kaj oni urĝe turnas sin al netaŭgaj varmigiloj, kiuj povas produkti fajron.

En la fako psikologio estas la piromanio, kiu estas difinita kiel mensa malordo en kiu persono sentas la neceson bruli ion kaj ju pli granda la fajro des pli bone (por la piromaniulo). Tiu ne estu konfuzita kun la incendiemulo kiu estas la persono kiu intence decidas okazigi incendiojn antaŭplane, cele al ekonomia gajno (per reuzado de la bruligaĵo aŭ senbalastigo) aŭ simple por okazigi damaĝon al celita persono aŭ institucio aŭ eĉ al iu ajn (tiuokaze la mensa malordo ne celas specife fajron, sed la damaĝon mem). Ambaŭ aferoj ofte rezultas en intencitaj urbaj aŭ arbaraj incendioj ege damaĝaj al posedaĵoj (fabrikoj, bienoj, domoj, bestoj ktp) kaj tro ofte al la vivo de personoj (loĝantoj, fajrestingantoj, foje eĉ piromaniuloj mem) kaj bestoj (naturo kaj brutobredado).

ProverbojRedakti

 
Fumo el stoplo: Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas.

Ekzistas pluraj proverboj pri fajro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[23]:

  •  
     Fajro provas la oron, mizero la koron. 
  •  
     Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas. 
  •  
     Sen fajro ne brulas eĉ pajlo. 

Fajro en kulturoRedakti

  • Fajro estas unu el la kvar klasikaj elementoj de antikva Grekio kune kun tero, aero kaj akvo.
  • Fajro de Sankta Elmo estas la brilanta elektra deŝargo, videbla en la pintoj de altaj objektoj, kiel kirkturoj kaj mastoj de ŝipoj, dum ŝtorma vetero.
  • Fajro de Rizstako (Japane: 稲むらの火 aŭ 稲村の火 [inamura no hi]; Angle: The burning of the rice field) estas rakonto bazita de okazaĵo en kiu Gihei (poste Hamaguchi Goryo (濱口梧陵 aŭ 浜口梧陵), en la rakonto Gohei) helpis loĝantojn en Hiro-vilaĝo (nune Hirogaŭa-urbeto) en Ansei-Nankai-Tertremo (1854).
 
Léon Bakst: La Fajra Birdo, Ballerina (dancistino), 1910
  • Piroteknikaĵo (FajraĵoArtfajraĵo), Op. 4 (Fajraĵo, en rusa Фейерверк, Feyerverk) estas frua komponaĵo de Igor Stravinski, verkita en 1908.
  • La Fajra BirdoFajrbirdo (en franca L'Oiseau de feu; en rusa Жар-птица, Zhar-ptitsa) estas baleto de la rusa komponisto Igor Stravinski, verkita por la pariza sezono de 1910 de la Rusaj Baletoj de Sergej Djagilev, kun koreografio de Miĥail Fokin.
  • El amor brujo (La sorĉa amo) estas baledo de Manuel de Falla kiu enhavas tre popularajn pecojn inspiritajn de kaj rilatajn al fajro, nome Danza ritual del fuego (ceremonia danco de fajro) kaj la Canción del fuego fatuo (kanto de la vag-lumo), el kiuj la unua populare konata kiel Danco de la fajro estas unu el la plej popularaj muzikpecoj kaj de Falla kaj de la tuta hispana klasika muziko.
  • La fajrobrigadisto estas la dua filmo de Charlie Chaplin kreita por Mutual Film Corporation en 1916. Publikigita la 12-an de junio, ĝi ĉefroligis Chaplin kiel la fajrobrigadiston kaj Edna Purviance kiel la filinon de Lloyd Bacon.
  • La Fajroj de Alakanto (en hispana lingvo: Hogueras de Alicante, en valencia lingvo: Fogueres d'Alacant), estas festoj kiuj celebras la sankta-Johanon en Alakanto.
  • La Reĝo de Fajro (en tradicia ĉina: 火王; angle The King of Blaze aŭ Fire King; nederlande De Brand Koning) estas tajvana manhua de You Su-lan, aperinta en magazino Gong Juu Comics ekde 1991, kaj poste en 13 tankobonaj volumoj inter junio 1992 kaj februaro 1998 fare de Da Ran Culture.
  • Estas kanto nomata Fire (esperante: "Fajro") de sudkorea hiphopa grupo 2NE1 (6-a de Majo 2009).

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. (Novembro 2009) “Glossary of Wildland Fire Terminology”. Alirita 2008-12-18.. 
  2. Lentile, et al., 319
  3. Morris, S. E. and Moses, T. A. (1987), Forest Fire and the Natural Soil Erosion Regime in the Colorado Front Range. Annals of the Association of American Geographers, 77: 245–254
  4. Schmidt-Rohr, K. (2015). "Why Combustions Are Always Exothermic, Yielding About 418 kJ per Mole of O2" J. Chem. Educ. 92: 2094-2099. http://dx.doi.org/10.1021/acs.jchemed.5b00333
  5. . What is the State of Matter of Fire or Flame? Is it a Liquid, Solid, or Gas?. About.com. Alirita 2009-01-21.
  6. Flame Temperatures.
  7. Begon, M., J.L. Harper kaj C.R. Townsend. 1996. Ecology: individuals, populations, and communities, Tria Eldono. Blackwell Science Ltd., Cambridge, Massachusetts, USA.
  8. Wellman, C. H.; Gray, J. (2000). "The microfossil record of early land plants". Philos Trans R Soc Lond B Biol Sci 355 (1398): 717–31; discussion 731–2. doi:10.1098/rstb.2000.0612. PMC 1692785. PMID 10905606.
  9. Jones, Timothy P.; Chaloner, William G. (1991). "Fossil charcoal, its recognition and palaeoatmospheric significance". Palaeogeography, Palaeoclimatology, Palaeoecology 97 (1–2): 39–50. doi:10.1016/0031-0182(91)90180-Y.
  10. Glasspool, I.J.; Edwards, D.; Axe, L. (2004). "Charcoal in the Silurian as evidence for the earliest wildfire". Geology 32 (5): 381–383. doi:10.1130/G20363.1.
  11. Scott, AC; Glasspool, IJ (2006). "The diversification of Paleozoic fire systems and fluctuations in atmospheric oxygen concentration". Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America 103 (29): 10861–5. doi:10.1073/pnas.0604090103. PMC 1544139. PMID 16832054.
  12. Scott, AC; Glasspool, IJ (2006). "The diversification of Paleozoic fire systems and fluctuations in atmospheric oxygen concentration". Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America 103 (29): 10861–5. doi:10.1073/pnas.0604090103. PMC 1544139. PMID 16832054.
  13. Bowman, D. M. J. S.; Balch, J. K.; Artaxo, P.; Bond, W. J.; Carlson, J. M.; Cochrane, M. A.; d'Antonio, C. M.; Defries, R. S.; Doyle, J. C.; Harrison, S. P.; Johnston, F. H.; Keeley, J. E.; Krawchuk, M. A.; Kull, C. A.; Marston, J. B.; Moritz, M. A.; Prentice, I. C.; Roos, C. I.; Scott, A. C.; Swetnam, T. W.; Van Der Werf, G. R.; Pyne, S. J. (2009). "Fire in the Earth system". Science 324 (5926): 481–4. Bibcode:2009Sci...324..481B. doi:10.1126/science.1163886. PMID 19390038
  14. Retallack, Gregory J. (1997). "Neogene expansion of the North American prairie". PALAIOS 12 (4): 380–90. doi:10.2307/3515337.
  15. Bowman, D. M. J. S.; Balch, J. K.; Artaxo, P.; Bond, W. J.; Carlson, J. M.; Cochrane, M. A.; d'Antonio, C. M.; Defries, R. S.; Doyle, J. C.; Harrison, S. P.; Johnston, F. H.; Keeley, J. E.; Krawchuk, M. A.; Kull, C. A.; Marston, J. B.; Moritz, M. A.; Prentice, I. C.; Roos, C. I.; Scott, A. C.; Swetnam, T. W.; Van Der Werf, G. R.; Pyne, S. J. (2009). "Fire in the Earth system". Science 324 (5926): 481–4. Bibcode:2009Sci...324..481B. doi:10.1126/science.1163886. PMID 19390038
  16. ↑ Energy and Human Evolution. de David Price [1] Alirita la 6an de Marto 2016.
  17. J. A. J. Gowlett; R. W. Wrangham (2013). "Earliest fire in Africa: towards the convergence of archaeological evidence and the cooking hypothesis". Azania: Archaeological Research in Africa. 48:1: 5–30. doi:10.1080/0067270X.2012.756754.
  18. 18,0 18,1 18,2 Bowman, D. M. J. S.; Balch, J. K.; Artaxo, P.; Bond, W. J.; Carlson, J. M.; Cochrane, M. A.; d'Antonio, C. M.; Defries, R. S.; Doyle, J. C.; Harrison, S. P.; Johnston, F. H.; Keeley, J. E.; Krawchuk, M. A.; Kull, C. A.; Marston, J. B.; Moritz, M. A.; Prentice, I. C.; Roos, C. I.; Scott, A. C.; Swetnam, T. W.; Van Der Werf, G. R.; Pyne, S. J. (2009). "Fire in the Earth system". Science. 324 (5926): 481–84. Bibcode:2009Sci...324..481B. doi:10.1126/science.1163886. PMID 19390038.
  19. "Early humans harnessed fire as early as a million years ago, much earlier than previously thought, suggests evidence unearthed in a cave in South Africa." Alirita la 15an de decembro 2019.
  20. 20,0 20,1 Farmers, Flames and Climate: Are We Entering an Age of ‘Mega-Fires’? – State of the Planet. Blogs.ei.columbia.edu. Alirita 2012-05-23.
  21. "En Pictures: German destruction". BBC News.
  22. 22,0 22,1 Napalm. GlobalSecurity.org. Alirita 8a de majo 2010.
  23. [2]

BibliografioRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Fire en la angla Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Fuego en la hispana Vikipedio.