Brulilo de Bunsen

(Alidirektita el Bunsen-bruligilo)

La brulilo de Bunsen (nomita laŭ Robert Wilhelm Bunsen) estas malgranda gasbrulilo, uzata por varmigi en laboratorio. Kiel la brulilo de Teclu ĝi ensuĉas la necesan aeron per la principo de la pumpilo de Venturi, sed la formo de ĝia brultubo (kameno) estas alia. La brulilo de Bunsen ensuĉas la aeron per flanka truo en la tubo. La areo de la truo, tra kiu eniras la aero en la tubo, povas esti ŝanĝata per turnebla ringo.

Maldekstre kun malfermita, dekstre kun fermita aerttruo.
1. brultubo 2. aertruo 3. gasregulilo 4. gasalkondukilo