Sinbruligo
Sinbruligo estas formo de sinmortigo, kiam oni verŝas sian korpon per bruligaĵo kaj ekbruligas ĝin. La publika sinbruligo ofte havas protestan celon kontraŭ subpremo, humiligo, senespera situo ks.. Ĉar la morto estas tre dolora, kruela, unika, tio ofte altiras atenton de la medio, la publiko, instancoj.
Dum sinbruligo, oni longtempe rezervas sian konscion kaj tiel travivas tre intense la dolorojn. La rapida interveno de eksteruloj per fajroestingiloj aŭ per aliaj fajroĉesigiloj povas fiaskigi la sinbruligon. Ĉar la moderna medicino povas vivteni eĉ la gravajn vundiĝintojn, ili forlasas la hospitalon en forte limigita agpovo, laborpovo. La ne-fiaskigita sinbruligo kondukas al tre gravaj vundiĝoj, morto.
Gravaj sinbruligoj
redakti- Konata estas la tradicia religie permesita/devigita vidvina sinbruligo (sati) precipe en Barato.
- En 1963 multaj vjetnamaj bonzoj kaj Thích Quảng Ðức bruligis sin, protestante en Suda Vjetnamio kontraŭ la subpremo de la budismaj religiaj agadoj fare de la katolika prezidento.
- Ryszard Siwiec, pola filozofo, librotenisto, okazigis sinbruligon la 8-an de 1968, protestante kontraŭ invado de Pola Armeo al Ĉeĥoslovakio kune kun la armeoj de la Pakto de Varsovio.
- Yui Chunoshin, japana esperantisto pri protesto al la Milito de Vjetnamio, la 11-an de novembro 1967
- Jan Palach, ĉeĥa studento pri filozofio proteste al la invado en Ĉeĥoslovakion, la 16-an de januaro 1969
- Alfredo Ormando, itala verkisto proteste al la sinteno de rom-katolika eklezio kontraŭ samseksamo, la 13-an de januaro 1998
- Serio da sinbruligoj fare de anoj de la «Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo» proteste de la Operaco en Auvers-sur-Oise en 2003.
- Mohamed Bouazizi en Sidi Bouzid, en decembro de 2010. Lia morto kondukis al protestoj en Tunizio kaj fuĝo de la Zine el-Abidine Ben Ali, prezidento, diktatoro de Tunizio.
- Serio de 79 sinbruligoj en 2012 fare de tibetaj gemonaĥoj kaj civiluloj protestantaj kontraŭ ĉina okupado de Tibeto