Sinmortigo

volonta efektivigo de propra morto

Sinmortigo (ankaŭ: memmortigo) estas la ago mortigi sin (t.e. meti finon al sia vivo), ĉu vole aŭ ne vole. Laŭ PIV, suicido estas "la ago mortigi sin propravole, propradecide, ne akcidente". En kutima uzo, sinmortigo pli ofte signifas la pli fakan/juran terminon suicido, kaj estas uzata en ĉi tiu artikolo kiel sinonimo. Kiel sinonimo ekzistas ankaŭ memmortigo.

Jacques-Louis David, La morto de Sokrato, 1787.

Multaj religioj (sed ne ĉiuj) opinias sinmortigon peko, dum kelkaj leĝaroj opinias ĝin krimo. Aliflanke, diversaj kulturoj rigardas ĝin respektinda maniero eliĝi el kelkaj hontoplenaj aŭ senesperaj situacioj. Personoj provantaj aŭ sukcesantaj je sinmortigo kutime antaŭpretigas klarigan noton. Tio utilas ĉefe por diskonigi la tialojn kaj por eviti eraran kulpigon de senkulpulo.

Sinmortigo estas ofte farita kiel rezulto de deprimo, kies kaŭzo ofte estas atribuata al psika malsano kiaj ekdeprimo, dupolusa obstrukco, skizofrenio, emocie malstabila personeca perturbo,[1] alkoholismo, aŭ droguzado.[2] Stresigaj faktoroj kiaj financaj malfacilaĵoj aŭ problemoj ĉe interpersonaj rilatoj ofte ludas gravan rolon. Klopodoj por eviti suicidon estas limigo de aliro al pafarmiloj, traktado de mensaj malsanoj kaj droga misuzado, kaj plibonigo de ekonomia situacio. Kvankam krizaj telefonejoj estas komunaj en multaj landoj, estas malmulta pruvaro pri ties efiko.

Por ke sinmortigon oni povu nomi plenrajte "sinmortigo", morto devas esti kerna elemento, kaj celo, de la ago, ne nur ia sekvo de ĝi. Tial, bombhomon oni rigardas, depende de la vidpunkto, jen speco de bombo, jen martiro, sed ne kiel tipan sinmortiganton. Aliflanke, religioj kaj leĝaroj kutime ne proskribas tradician martirecon.

Difinoj redakti

Suicido kiel alternativa termino, derivita el latina suicidium, laŭ PIV estas "Ago, per kiu mortigas sin memkonscia homo kiu, povante elekti la vivon, elektas tamen la morton",[3] alivorte ĝi estas "la faro forpreni la propran vivon".[4][5] Intencita suicido aŭ nemortiga suicida kutimo klopodas memvundon kun almenaŭ ioma deziro fini la propran vivon, kio ne rezultas en morto.[6][7] Helpita suicido okazas kiam individuo helpas alian okazigi sian propran morton nerekte havigante ĉu konsilon aŭ la rimedon kiu kondukos al fino.[8] Tio kontrastas kun eŭtanazio, en kiu alia persono ludas pli aktivan rolon en la okazigo de la morto de alia persono.[8] Suicida ideigo estas serio de pensoj pri la fino de la propra vivo sed sen entrepreni aktivajn klopodojn tiucele.[6] Ĝi povas inkludi aŭ ne inkludi precizan planon aŭ intencon.[7] En murdo–suicido, individuo celas forpreni la vivojn de aliuloj samtempe. Speciala kazo de tio estas la etenda suicido, kiam la murdisto estas movita rigardante la murditajn personojn kiel etendo de sia propra morto.[9] Suicido en kiu la tialo estas ke persono sentas, ke ĝi ne estas parto de la socio estas konata kiel egoisma suicido.[10]

Pluraj lingvoj en sia vortumado identigas sinmortigon kun krimodelikto. En la angla por ekzemplo, la Centro por Evito de Suicido en Kanado trovis, ke la normala verbo en la fakura esplorado kaj ĵurnalismo por la ago sinmortgi estas commit, kio implicas delikton aŭ krimon.[11][12] Simile, la usona American Psychological Association listigis "committed suicide" kiel evitinda termino to ĉar ĝi "enkadrigas sinmortigon kiel krimo".[13] Kelkaj kritikaj grupoj rekomendis uzi la esprimojn preni sian vivon, mortis pro suicido, aŭ sinmortigis anstataŭ committed suicide (fifaris suicidon, krimmortigis sin ktp.).[14][15][16] La stillibro de Associated Press rekomendas eviti "committed suicide" escepte en rektaj citaĵoj el aŭtoritatoj.[17] Ankaŭ la stilgvidiloj de Guardian kaj Observer malrekomendas la uzadon de "committed",[18] same kiel faras CNN.[19] Opoziciantoj de commit argumentas, ke ĝi implicas, ke suicido estas krima, peka aŭ morale malprava.[20]

Kaŭzoj redakti

Sinmortigantoj ofte serĉas liberiĝon el ekstremaj emocioj, kiuj ŝajnas al ili neeskapeblaj, ekzemple honto, kulposento, sento, ke oni estas troŝarĝo sur aliaj, sento de viktimeco aŭ malakcepto fare de aliuloj, perdo de intimulo kaj/aŭ soleco.[21] Ofte ili suferas pro dupolusa perturbo, emocie malstabila personeca perturbo, deprimo, droga dependeco (ekz. alkoholismo), skizofrenio, aŭ tre stresaj vivaj problemoj, kiel gravaj financaj aŭ amrilataj embarasoj.[21] Oni povas mortigi sin pro situacio aŭ evento, kiun oni konsideras neeltenebla, kiel maljuniĝo, la morto de amato, psikologia traŭmato, grava fizika malsano, senlaboreco aŭ monaj problemoj.[21]

Ĝeneralaj riskoj redakti

Faktoroj kiuj pliigas la riskon de suicido estas mensaj disordoj, droga trouzado, psikologiaj statoj, kulturaj, familiaj kaj sociaj situacioj, genetiko, vundoj aŭ amputoj kaj nihilismo.[22][23][24] Mensaj disordoj kaj trouzado de substancoj ofte koincidas.[25] Aliaj riskofaktoroj estas antaŭaj sinmortigaj klopodoj,[26] tuja disponeblo de rimedoj por forpreni propran vivon, familia historio de sinmortigo, aŭ cerba vundo.[27] Por ekzemplo, oni trovis, ke suicidaj indicoj estis pli altaj en familihejmoj en kiuj estas pafiloj ol ĉe ne estas tiuj.[28]

Sociekonomiaj problemoj kiel sendungeco, malriĉeco, senhejmeco, kaj diskriminacio povas nutri suicidajn pensojn.[29][30] Suicido povas esti pli rara en socioj kun alta socia kohero kaj moralaj objekcioj kontraŭ suicido.[7] Ĉirkaŭ 15–40% de sinmortigantoj lasas suicidan noton.[31] Militveteranoj havas pli altan riskon de suicido parte pro pli altaj indicoj de mensa malsano, kiel posttraŭmata streĉa perturbo, kaj fizikaj sanproblemoj rilataj al milito.[32] Genetiko aperas kiel responsa pri inter 38% kaj 55% de suicidaj kondutoj.[33] Suicidoj foje okazas ankaŭ kiel loka demografia abundo de kazoj.[34]

Plej granda parto de esplorado ne distingas inter riskofaktoroj kiuj kondukas al pensoj pri suicido kaj riskofaktoroj kiuj kondukas al suicidaj klopodoj.[35][36] Riskoj por suicidaj klopodoj pli ol ĝuste por pensoj pri suicidoj estas alta dolortoleremo kaj malalta mortotimo.[37]

Mensa malsano aŭ misordo redakti

Mensa malsano estas en la momento de suicido je 27% ĝis pli ol 90% de fojoj.[26][38][39][40] El tiuj kiuj estis enhospitaligitaj pro suicida konduto, la vivodaŭra risko de suicido estas 8.6%.[26][41] Kompare, nesuicidemaj personoj enhospitaligitaj pro afekciaj disordoj havas 4% de vivodaŭra risko de suicido.[41] Duono el personoj kiuj mortas pro suicido povis suferi pro grava deprima disordo; pro tiu aŭ pro aliaj afekciaj perturboj kiel dupolusa perturbo pliigas la riskon de suicido 20-oble.[42] Aliaj kondiĉoj tiukadre estis skizofrenio (14%), personecaj perturboj (8%),[43][44] Obseda-Kompulsia Malsano,[45] kaj posttraŭmata streĉa perturbo.[26] Ankaŭ tiuj personoj kiuj suferas pro aŭtismo klopodas kaj konsideras suicidon pli ofte.[46]

Aliaj esploroj ĉirkaŭkalkulis, ke ĉirkaŭ duono de la personoj kiuj mortas suicide povis esti diagnozitaj per personecaj perturboj, el kiuj la emocie malstabila personeca perturbo estas la plej ofta.[47] Ĉirkaŭ 5% de perosnoj kun skizofrenio mortas pro suicido.[48] Nutromalsanoj estas aliaj altriskaj kondiĉoj.[49] Ĉirkaŭ 22% ĝis 50% de personoj kiuj suferas pro seksa disforio klopodis suicidon, tamen tio ege varias depende de la mondoregiono.[50][51][52][53][54]

En proksimume 80% de sinmortigantoj, la individuo estis vizitanta kuraciston en la jaro antaŭ sia morto,[55] kaj 45% de la antaŭa monato.[56] Ĉirkaŭ 25–40% de la personoj kiuj sinmortigis havis kontakton kun mensaj sanservoj en la antaŭa jaro.[38][55] Kontraŭdeprimiloj de la klaso de SMRS-oj ŝajne pliigas la oftecon de suicido inter infanoj sed ne ŝanĝas la riskon inter plenkreskuloj.[57] Ankaŭ malpreteco ricevi helpon pro mensaj sanproblemoj pliigas la riskon.[34]

Iamaj klopodoj redakti

Antaŭa historio de suicidaj klopodoj estas la plej akurata antaŭavertilo de suicido.[26] Ĉirkaŭ 20% de suicidoj havis antaŭajn klopodojn, kaj el tiuj kiuj klopodis por suicido, 1% mortas pro suicido en unu jaro[26] kaj pli ol 5% mortas pro suicido ene de 10 jaroj.[49]

Sindamaĝo redakti

Nesuicida sindamaĝo estas ofta ĉar 18% de personoj engaĝiĝas en sindamaĝo laŭlonge de sia vivodaŭro.[58] Agoj de sindamaĝo ne estas kutime suicidaj klopodoj kaj plej granda parto de homoj kiuj sindamaĝas ne estas je alta risko de suicido.[59] Kelkaj kiuj sindamaĝas, tamen, sinmortigas, kaj riskoj por sindamaĝo kaj suicido povas koincidi.[59] Individuoj kiuj estis identigitaj kiel sindamaĝintoj post esti akceptitaj en hospitalo estas 68% (38–105%) verŝajne mortontaj pro suicido.[60]:{{{1}}}

Metodoj redakti

Plej komune uzataj metodoj de suicido varias laŭ landoj kaj estas parte rilata kompreneble al disponeblo. Komunaj metodoj estas la jenaj: pendumo, venenado per pesticidoj, kaj mempafado. Ĉirkaŭ 800,000 al unu miliono da personoj mortiĝas pro suicido ĉiun jaron, kio faras ĝin la 10an plej altan kaŭzon de morto tutmonde.[2] Indicoj estas pli altaj ĉe viroj ol ĉe virinoj, nome trifoje aŭ kvarfoje pli altaj ĉe viroj ol ĉe virinoj.[61] Estas ĉirkaŭ 10 al 20 milionoj da nemortigaj klopoditaj suicidoj ĉiujare.[62] Nemortigaj klopoditaj suicidoj povas konduki al vundoj kaj longdaŭraj malkapabloj. Klopodoj estas plej komunaj ĉe junuloj kaj inoj.

Memmortigo per policisto estas atako kontraŭ policano, sekurgardisto aŭ gardostaranto por provoki ilin uzi armilojn. Aliaj povus interrompi juĝan proceson kaj vorte provoki la juĝiston postuli ilian tujan ekzekuton (la kutima puno por kortumomalrespekto tiutempe).

Sinbruligo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sinbruligo.

Sinbruligo estas formo de sinmortigo, kiam oni verŝas sian korpon per bruligaĵo kaj ekbruligas ĝin. La publika sinbruligo ofte havas protestan celon kontraŭ subpremo, humiligo, senespera situo ks.. Ĉar la morto estas tre dolora, kruela, unika, tio ofte altiras atenton de la amaskomunikilaro, la publiko, instancoj.

Gravaj sinbruligoj redakti

Opinioj redakti

Laŭ kelkaj, necesas esti kuraĝa por mortigi sin; laŭ aliaj, nur malkuraĝuloj sin mortigas, nekapablaj alfronti la vivon. Aliaj personoj pli facile komprenas la sinmortigon de tiu, kiu preferas morti libere, ol vivi sklave.

Por mortigi sin ne necesas klaraj konceptoj pri "vivo" kaj "morto" (ankaŭ ne, cetere, por vivi trankvile, feliĉe kaj kvazaŭ senkonscie). Ofte sufiĉas motivo (subjektiva), kio ne nepre identas kun kaŭzo (objektiva).

Oni povus argumenti kontraŭ sinmortigo, ke ĝi ne necesas, ĉar, se oni faras nenion, la rezulto fine estos precize la sama (t.e. morto). Sed tre ofte temas ne pri tio ke sinmortigonto ne volus vivi, sed ke li trovas vivadon tro suferiga kaj tial preferas fini ĝin anticipe. Aliflanke, ankaŭ sinmortigo, kiel ĉiu ajn homa decido aŭ ago, vola aŭ ne, estas parto de la homa vivo mem.

Opinioj pri suicido estis influitaj de ampleksaj ekzistadismaj temoj kiaj religio, honoro, kaj la signifo de vivo. La Abrahamaj religioj tradicie konsideras suicidon kiel ofendo al dio pro la kredo je la sankteco de vivo. Dum la epoko de samurajoj en Japanio, harakiro estis respektita kielrimedo de elaĉeto pro malsukceso aŭ kiel formo de protesto. Satio, nuna eksterleĝa praktiko, esperis, ke vidvinoj turnu sin al sinbruligo sur la fajro produktita por la funebro de ŝia mortinta edzo, ĉu vole aŭ laŭ premo fare de la familio kaj de la socio.[63]

Suicido kaj klopodita suicido, iam krime konsiderata kaj punebla, estas tio jam ne plu en plej okcidentaj landoj. Kvankam ĝi pluestas delikto en multaj landoj. En la 20a kaj 21a jarcentoj, suicido en la formo de sinbruligo estis uzita rare kiel rimedo de protesto, kaj kamikazo kaj suicida bombado estis uzita foje kiel milita aŭ terorisma taktiko.[64]

Statistikoj redakti

  • En 2001, 2.500 tajvananoj mortigis sin. El ili, 18 (t.e. 0.72 %) estis (ge)patroj, kiuj kunmortigis ankaŭ siajn (ge)filojn (trioble pli da ĉi tiaj kazoj ol en Usono). En 2003, 3.053 tajvananoj mortigis sin, je averaĝo de po 8 ĉiutage, aŭ de po 1 ĉiun trian horon. Estas po 14,1 sinmortigoj por ĉiu centmilo da homoj.
  • En Azio, plej multe oni sin mortigas en Japanio, kun po 25 por ĉiu centmilo. En 2003, mortigis sin 32.082 japanoj, t.e. po 87 ĉiutage aŭ po 1 ĉiun kvaronhoron.
  • En la mondo, plej multe oni sin mortigas en Litovujo, kun po 44 por ĉiu centmilo da homoj.
  • Laŭ informoj de la Federacia Oficejo pri Statistiko, en Germanio en 2001 mortigis sin 3.370 homoj, pli ol 65-jaraj. Kompare kun 2000 la nombro kreskis je 1,6 procentoj. En la 2002 denove altiĝis la nombro, eĉ je 4,6 procentoj kompare kun la antaŭa jaro. Preskaŭ du trionoj de la sinmortigontaj olduloj vivas solaj kaj finas sian vivon en la propra loĝejo. La plimulto de la virinoj venenis sin. Ĉe la viroj dominis pistolpafo kaj sinpendigo. Senpera motivo estis serioza malsano, kiu grave reduktas la kapablon moviĝi, kaj fortaj doloroj.
 
La morto de Seneko (1684), pentraĵo de Luca Giordano, priskribanta la memmortigon de Seneko la pli juna en Antikva Romo.

Verkoj pri sinmortigo redakti

  • Laŭ la franca verkisto Albert Camus komence de sia eseo La Mito de Sizifo (france: Le Mythe de Sisyphe), sinmortigo estas la plej grava filozofia demando.
  • Tre interesan kaj sukan libron pri sinmortigo, "The Savage God" ("La sovaĝa dio"), verkis la anglalingva literaturkritikisto Al Alvarez, kie li detale rakontas pri siaj propraj provoj sinmortigaj kaj pri tiu (sukcesa) de la usona poetino Sylvia Plath.
  • Estas multaj poemoj pri sinmortigo kiel la brazila "Cajuina" ("Akaĵua Trinkaĵo") pri la sinmortigo de l' poeto Torquato Neto.

Sinmortigo en beletro redakti

 
La volbaj traboj de la Viaducto de Segovia en Madrido, Hispanio, kiuj eltenas la vitran tabulon kiuj klopodas eviti sinmortigojn.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sinmortigo en beletraj verkoj.

Famaj sinmortigintoj redakti

Lingva noto redakti

Oni povas trovi stranga la konservadon de "-n-" en la vorto "sinmortigo". Aliflanke, prefiksa "mem-" ne nepre identas al sin-; ja ĉiu kiu murdas, "mem" mortigas.

Legu pri tio en "PMEG" ĉe si en kunmetoj

Famaj lokoj konataj pro sinmortigoj tieaj redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. (Junio 2002) “Chronic suicidality among patients with borderline personality disorder”, Psychiatric services (Washington, D.C.) 53 (6), p. 738–42. doi:10.1176/appi.ps.53.6.738. 
  2. 2,0 2,1 Hawton K, van Heeringen K (aprilo 2009). “Suicide”, Lancet 373 (9672), p. 1372–81. doi:10.1016/S0140-6736(09)60372-X. 
  3. PIV NPIV Alirita la 5an de Marto 2023.
  4. Stedman's Medical Dictionary (28a eld.). Philadelphia: Lippincott Williams & Wilkins. 2006. ISBN 978-0-7817-3390-8.
  5. (1987) Issues in Law & Medicine, Volume 3. National Legal Center for the Medically Dependent & Disabled, Incorporated, and the Horatio R. Storer Foundation, Incorporated, p. 39.
  6. 6,0 6,1 (2002) World Report on Violence and Health 1. Genève: World Health Organization. ISBN 978-92-4-154561-7.
  7. 7,0 7,1 7,2 Turecki G, Brent DA (Marto 2016). "Suicide and suicidal behaviour". Lancet. 387 (10024): 1227–39. doi:10.1016/S0140-6736(15)00234-2. PMC 5319859. PMID 26385066.
  8. 8,0 8,1 (2002) Encyclopedia of Primary Prevention and Health Promotion. New York: Kluwer Academic/Plenum. ISBN 978-0-306-47296-1.
  9. (2009) “Extended suicide”, Oxford textbook of suicidology. Oxford: Oxford University Press, p. 134–36. doi:10.1093/med/9780198570059.003.0022. ISBN 978-0-19-857005-9.
  10. (2007) Seminars in general adult psychiatry, 2‑a eldono, London: Gaskell. ISBN 978-1-904671-44-2.
  11. (2011) “Suicide and Language”, Centre for Suicide Prevention (3), p. 4. Alirita 15a de Majo 2013..  Arkivigite je 2012-05-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-05-06. Alirita 2023-03-04.
  12. (Februaro 2013) “Suicide and Language: Why we Shouldn't Use the 'C' Word”, In Psych 35 (1), p. 30–31.  Arkivigite je 2014-08-15 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-08-15. Alirita 2023-03-04.
  13. Inclusive Language Guidelines. Washington, D.C.: American Psychological Association, p. 19.
  14. (1974) “Development of suicidal intent scales”, The prediction of suicide. Bowie, MD: Charles Press. ISBN 978-0-913486-13-9.
  15. Recommendations for Reporting on Suicide. National Institute of Mental Health (2001). Arkivita el la originalo je 27a de Aprilo 2013. Alirita 15a de Majo 2013. Arkivigite je 2013-04-27 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-04-27. Alirita 2023-03-04.
  16. Reporting Suicide and Self Harm. Time To Change (2008). Arkivita el la originalo je 14a de Januaro 2016. Alirita 2a de Januaro 2016. Arkivigite je 2016-01-14 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-01-14. Alirita 2023-03-04.
  17. @apstylebook (18a de Majo 2017). "Avoid "committed suicide" except in direct quotes from authorities. Alternatives: "killed himself," "took her own life," "died by suicide."" (Tweet) – via Twitter.
  18. "Guardian and Observer style guide: S", The Guardian, 4a de Majo 2021. (angle)
  19. "The words to say -- and not to say -- about suicide", CNN, 11a de Junio 2018.
  20. The Power of words. Canadian Association of Suicide Prevention (2005). Arkivita el la originalo je 13a de Majo 2013. Alirita 16a de Majo 2013. Arkivigite je 2013-05-13 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-05-13. Alirita 2023-03-04.
  21. 21,0 21,1 21,2 "Suicide and Suicidal Behavior," New York Times.
  22. Hawton K, Saunders KE, O'Connor RC (Junio 2012). "Self-harm and suicide in adolescents". Lancet. 379 (9834): 2373–82. doi:10.1016/S0140-6736(12)60322-5. PMID 22726518. S2CID 151486181.
  23. Suicide Risk and Protective Factors|Suicide|Violence Prevention|Injury Center|CDC (en-us) (25a de Aprilo 2019). Alirita 29a de Julio 2019.
  24. Zalsman G, Hawton K, Wasserman D, van Heeringen K, Arensman E, Sarchiapone M, et al. (July 2016). "Suicide prevention strategies revisited: 10-year systematic review". The Lancet. Psychiatry. 3 (7): 646–59. doi:10.1016/S2215-0366(16)30030-X. hdl:1854/LU-8509936. PMID 27289303. "Other approaches that need further investigation include gatekeeper training, education of physicians, and internet and helpline support."
  25. Vijayakumar L, Kumar MS, Vijayakumar V (Majo 2011). "Substance use and suicide". Current Opinion in Psychiatry. 24 (3): 197–202. doi:10.1097/YCO.0b013e3283459242. PMID 21430536. S2CID 206143129.
  26. 26,0 26,1 26,2 26,3 26,4 26,5 Chang B, Gitlin D, Patel R (Septembro 2011). "The depressed patient and suicidal patient in the emergency department: evidence-based management and treatment strategies". Emergency Medicine Practice. 13 (9): 1–23, quiz 23–4. PMID 22164363.
  27. (December 2007) “Suicidality in people surviving a traumatic brain injury: prevalence, risk factors and implications for clinical management”, Brain Injury 21 (13–14), p. 1335–51. doi:10.1080/02699050701785542. 
  28. (Aprilo 2012) “Suicide mortality in the United States: the importance of attending to method in understanding population-level disparities in the burden of suicide”, Annual Review of Public Health 33, p. 393–408. doi:10.1146/annurev-publhealth-031811-124636. 
  29. (Aprilo 2003) “Suicide risk in relation to socioeconomic, demographic, psychiatric, and familial factors: a national register-based study of all suicides in Denmark, 1981–1997”, The American Journal of Psychiatry 160 (4), p. 765–72. doi:10.1176/appi.ajp.160.4.765. 
  30. (Majo 2013) “Suicide among adults aged 35-64 years--United States, 1999-2010”, MMWR. Morbidity and Mortality Weekly Report 62 (17), p. 321–5. 
  31. (8a de Majo 2012) Crisis intervention strategies, 7‑a eldono, Belmont, CA: Brooks/Cole. ISBN 978-1-111-18677-7.
  32. (Julio 2012) “Suicide among war veterans”, International Journal of Environmental Research and Public Health 9 (7), p. 2504–19. doi:10.3390/ijerph9072504. 
  33. (Junio 2008) “Familial transmission of suicidal behavior”, The Psychiatric Clinics of North America 31 (2), p. 157–77. doi:10.1016/j.psc.2008.02.001. 
  34. 34,0 34,1 Suicide Risk and Protective Factors|Suicide|Violence Prevention|Injury Center|CDC (25-a de aprilo 2019). Alirita 17a de Junio 2019.
  35. (2016) “What Distinguishes Suicide Attempters From Suicide Ideators? A Meta-Analysis of Potential Factors”, Clinical Psychology: Science and Practice 23 (1), p. 5–20. doi:10.1111/cpsp.12136. 
  36. (Februaro 2014) “Differentiating suicide attempters from suicide ideators: a critical frontier for suicidology research”, Suicide & Life-Threatening Behavior 44 (1), p. 1–5. doi:10.1111/sltb.12068. 
  37. (Januaro 2017) “Recent advances in differentiating suicide attempters from suicide ideators”, Current Opinion in Psychiatry 30 (1), p. 15–20. doi:10.1097/YCO.0000000000000294. 
  38. 38,0 38,1 . The National Confidential Inquiry into Suicide and Homicide by People with Mental Illness. Arkivita el la originalo je 14a de Julio 2012. Alirita 25a de Julio 2012. Arkivigite je 2013-01-16 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-01-16. Alirita 2023-03-05.
  39. (Junio 2018) “Vital Signs: Trends in State Suicide Rates – United States, 1999–2016 and Circumstances Contributing to Suicide – 27 States, 2015”, MMWR. Morbidity and Mortality Weekly Report 67 (22), p. 617–624. doi:10.15585/mmwr.mm6722a1. 
  40. (Novembro 2004) “Psychiatric diagnoses in 3275 suicides: a meta-analysis”, BMC Psychiatry 4 (1), p. 37. doi:10.1186/1471-244X-4-37. 
  41. 41,0 41,1 (Decembro 2000) “Affective disorders and suicide risk: a reexamination”, The American Journal of Psychiatry 157 (12), p. 1925–32. doi:10.1176/appi.ajp.157.12.1925. 
  42. (2012) Suicide Risk Management A Manual for Health Professionals., 2‑a eldono, Chicester: John Wiley & Sons, p. 30–33. ISBN 978-1-119-95311-1.
  43. (2005) “Suicide in borderline personality disorder: a meta-analysis”, Nordic Journal of Psychiatry 59 (5), p. 319–24. doi:10.1080/08039480500320025. 
  44. (2004) “Psychiatric diagnoses and suicide: revisiting the evidence”, Crisis 25 (4), p. 147–55. doi:10.1027/0227-5910.25.4.147. 
  45. (July 2015) “Suicidality in obsessive compulsive disorder (OCD): a systematic review and meta-analysis”, Clinical Psychology Review 39, p. 1–15. doi:10.1016/j.cpr.2015.03.002. 
  46. (Julio 2017) “Suicidality in Autistic Spectrum Disorders”, Crisis 38 (4), p. 237–246. doi:10.1027/0227-5910/a000458. 
  47. (2004) “Borderline personality disorder”, Lancet 364 (9432), p. 453–461. doi:10.1016/S0140-6736(04)16770-6. “Between 40% and 65% of individuals who commit suicide meet criteria for a personality disorder, with borderline personality disorder being the most commonly associated.”. 
  48. (Aŭgusto 2009) “Schizophrenia”, Lancet 374 (9690), p. 635–645. doi:10.1016/S0140-6736(09)60995-8. Alirita 22a de Januaro 2013..  Arkivigite je 2013-06-23 per la retarkivo Wayback Machine
  49. 49,0 49,1 Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Tint2010; $2
  50. Why have nearly half of transgender Australians attempted suicide? (angle). University of Melbourne (23-a de marto 2021). Alirita 26a de Aŭgusto 2022.
  51. "Transgender people and suicide". (en-CA)
  52. (Februaro 2022) “Suicide by Clinic-Referred Transgender Adolescents in the United Kingdom”, Archives of Sexual Behavior 51 (2), p. 685–690. doi:10.1007/s10508-022-02287-7. 
  53. Suicide risk in transgender and gender diverse people (en-GB) (13a de Julio 2021). Alirita 26a de Aŭgusto 2022.
  54. Study Shows Shocking Rates of Attempted Suicide Among Trans Teens (en-US). Alirita 26a de Aŭgusto 2022.
  55. 55,0 55,1 (Decembro 1998) “Suicide and recency of health care contacts. A systematic review”, The British Journal of Psychiatry 173 (6), p. 462–74. doi:10.1192/bjp.173.6.462. 
  56. (Junio 2002) “Contact with mental health and primary care providers before suicide: a review of the evidence”, The American Journal of Psychiatry 159 (6), p. 909–16. doi:10.1176/appi.ajp.159.6.909. 
  57. (January 2016) “Suicidality and aggression during antidepressant treatment: systematic review and meta-analyses based on clinical study reports”, BMJ 352, p. i65. doi:10.1136/bmj.i65. 
  58. (2015) “The longitudinal course of non-suicidal self-injury and deliberate self-harm: a systematic review of the literature”, Borderline Personality Disorder and Emotion Dysregulation 2 (1), p. 2. doi:10.1186/s40479-014-0024-3.  (p. 1)
  59. 59,0 59,1 (Septembro 2009) “Deliberate self-harm and suicide in adolescents”, The Keio Journal of Medicine 58 (3), p. 144–151. doi:10.2302/kjm.58.144. 
  60. (Oktobro 2016) “Predicting suicide following self-harm: systematic review of risk factors and risk scales”, The British Journal of Psychiatry 209 (4), p. 277–283. doi:10.1192/bjp.bp.115.170050. 
  61. Meier, Marshall B. Clinard, Robert F.. (2008) Sociology of deviant behavior, 14‑a eldono, Belmont, CA: Wadsworth Cengage Learning, p. 169. ISBN 978-0-495-81167-1.
  62. Bertolote JM, Fleischmann A (Oktobro 2002). “Suicide and psychiatric diagnosis: a worldwide perspective”, World Psychiatry 1 (3), p. 181–5. 
  63. Indian woman commits sati suicide. Bbc.co.uk (2002-08-07). Alirita 2010-08-26.
  64. (2009) “Rethinking suicide bombing”, Crisis 30 (2), p. 94–7. doi:10.1027/0227-5910.30.2.94.