Akaĵuo estas la manĝebla ŝajnfrukto de la akaĵuarbo (Anacardium occidentale). Ĝi estas origine de nordorienta Brazilo, kie portugallingvanoj nomas la arbon cajueiro kaj la frukton caju. La planto disvastiĝis al aliaj landoj, kaj nun Vjetnamio produktas trionon de la akaĵuoj en la mondo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Akaĵuo
Rikoltpretaj akaĵuoj en Kollam, Keralo, Barato
Rikoltpretaj akaĵuoj en Kollam, Keralo, Barato
Biologia klasado
Regno: Plantae
(senranga klaso) Eudicots
Klado: Rosids
Ordo: Sapindales
Familio: Anacardiaceae
Genro: Anacardium
Specio: A. occidentale
Anacardium occidentale
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Akaĵuaj nuksoj, rostitaj
Nutra valoro po 100 g (3,5 uncoj)
Energio 550 kkal   2310 kJ
Karbonhidrato 30.19 g
- Amelo 23.49 g
- Sukeroj 5.91 g
- Fibro 3.3 g
Graso 43.85 g
- saturitaj grasoj 7.78 g
- mononesaturitaj 23.8 g
- polinesaturitaj 7.85 g
Proteino 18.22 g
Akvo 5.2 g
Vitaminoj
Tiamino (B1-vitamino)  .42 mg 32%
Riboflavino (B2-vitamino)  .06 mg 4%
Nikotina acido (B3-vitamino)  1.06 mg 7%
Pantotena acido (B5-vitamino)  .86 mg 17%
Piridoksino (B6-vitamino)  .42 mg 32%
Foliata acido (B9-vitamino)  25 μg 6%
C-vitamino  .5 mg 1%
E-vitamino  .9 mg 6%
Mineraloj
Kalcio  37 mg 4%
Fero  6.68 mg 53%
Magnezio  292 mg 79% 
Mangano  1.66 mg 79% 
Fosforo  593 mg 85%
Kalio  660 mg 14%
Natrio  12 mg 1%
Zinko  5.78 mg 58%
Procentaĵoj rilatas al usonaj
rekomendoj por plenkreskuloj.
Fonto: USDA Nutrient database angle

Manĝado redakti

La kvazaŭfrukto havas du partojn. La pli granda supra parto aspektas kiel frukto (ovala aŭ pirforma), flava aŭ ruĝa. Ĝi havas diversajn kuiruzojn. Oni manĝas ĝin krude, kuiras ĝin, kaj kreas diversajn trinkaĵojn.

Sub tiu falsa frukto estas la vera frukto, kiu aspektas kiel nukso. Oni devas disŝeligi ilin zorge, ĉar la ĥemiaĵoj en la ŝelo iritas la haŭton. Oni manĝas tiujn partojn de la akaĵuo rekte kiel rostitajn nuksojn aŭ kreas nuksobuteron aŭ fritas ilin kun aliaj aferoj, ekzemple en azia kuirarto.

 
akaĵuaj nuksoj kiuj kreskas sub akaĵufruktoj
 
akaĵuaj nuksoj, rostitaj kun salo

Lingva noto redakti

Kvankam la originala tupia nomo estas caaju [ka-a-ĵu] ("fruktdona vegetaĵo"), tamen historie la vorto akiris komencan a en iuj naciaj lingvoj (vidu Diskuto:Anakardio), kaj ankaŭ la Esperanta vorto estas akaĵuo anstataŭ kaĵuo. Nuntempe iuj lingvoj prenis la anglan cashew.