Fibroj estas relative longaj kaj maldikaj elementoj, kiuj en laŭlonga kunmeto kun similaj elementoj, konsistigas iujn materialojn aŭ histojn ekz. fibroj de silka fadeno, de kotono, lanofelto, lignaj fibroj, muskola, nerva fibro; cemento kun asbestaj fibroj.

Skarpo farita el fibroj de bambuo kaj rubandoj

Fibro povas esti ankaŭ pli-malpli longa drato, meĥanike ricevita elde iuj substancoj ekz. nilona fibro, vitraj fibroj (uzataj por termika izolado); optika fibro.

Fibreto estas mallonga fibro aŭ longa elemento, glata aŭ striita, de la muskolaj fibroj.

Lumfibro (optika fibro) estas drato el vitro, plasto k.a., uzata por konduki lumon.

Vidu ankaŭ redakti

 
Lumfibroj