Malfermi la ĉefan menuon

Kurt COBAIN (naskiĝis la 20-an de februaro 1967, mortis la 5-an de aprilo, 1994) estis kantisto, gitar-ludisto kaj komponisto de la fama rokgrupo Nirvana. Li naskiĝis en Aberdeen, en la ŝtato de Vaŝingtonio, en Usono. Li kreis Nirvana en 1987, kune kun Krist Novoselic.

Kurt Cobain
Nirvana around 1992.jpg
Persona informo
Aliaj nomoj Kurdt Kobain
Naskiĝo 20-an de februaro 1967 (1967-02-20)
en Aberdeen, Vaŝingtonio
Morto 5-an de aprilo 1994 (1994-04-05) (27-jara)
en Seatlo, Vaŝingtonio, Flag of the United States.svg Usono
Mortokialo shot to the head
Lingvoj angla lingvo
Ŝtataneco Usono
Subskribo Kurt Cobain
Familio
Edz(in)o Courtney Love
Infano Frances Bean Cobain
Profesio
Profesio gitaristokantaŭtorokantisto • kantotekstisto • komponistomuzikisto • taglibro-verkisto • verkisto
Information icon.svg
vdr

La grupo fariĝis famega en la 1990-aj jaroj, ĉar ili popularigis novan muzikan stilon, nomata "grunge".

Post lia famiĝo, Cobain devis lukti kontraŭ deprimo, dependo je drogoj kaj la konstanta premo de la amaskomunikiloj sur lia familio.

En 1994 Kurt Cobain memmortigis sin, pafante al si mem en la kapo. Lia sinmortigo verŝajne igis lin ankoraŭ pli fama, kaj nuntempe li restas mond-konata.