Kantisto

homo kiu profesie kantas por aŭskultantoj

Kantisto estas homo kiu dediĉas sin al kanto ĉu kiel profesio ĉu kiel amatora ŝatokupo. Ĉiukaze en ĉiu kulturo kaj civilizacio (eĉ en la plej praaj) elstaris kaj elstaras tiuj profesiuloj. Ekde la komenca historio jam aperis kaj muzikistoj kaj kantistoj en ĉiuj artoj, ekzemple en pentrarto kaj skulptarto, ekzemple ekde la unuaj civilizacioj en Sumero, Egipto, Antikva Grekio kaj Romo. En la eŭropa Mezepoko aperis tre ofte kantistoj kaj muzikistoj en la skulptaĵoj de la romanika arkitekturo. Ĉe la klasika muziko kantistoj iĝas unu el la plej teknikaj teknikistoj el la diversaj metioj kaj krome el la plej famaj, konataj kaj pli alte pagataj. Tio okazis ĉe operkantistoj, kiel Enrico CarusoMaria Callas.

Farinelli, eble unu el la plej famaj kantistoj en Eŭropo, eble pro estis kastrita kantisto
Skema bildo de opera kantisto
Skema bildo de kantisto

Nuntempe oni povas klasigi la kantistojn laŭ la muzikstilo, kiuj multegas. Fakte la tipa muzika grupo de la 20-a jarcento (kaj poste de la 21-a jarcento) enhavas almenaŭ unu kantiston kaj kelkajn muzikistojn.

Famaj gekantistoj redakti

Joan Baez - Elena Burke - Celia Cruz - John Denver - Bob Dylan - Eminem - Farinelli - Barry Gibb - George Harrison - Whitney Houston - Michael Jackson - Elton John - Tom Jones - Khaled - Paul McCartney - Bob Marley - Nana Mouskouri - Luciano Pavarotti - Édith Piaf - Amália Rodrigues - Demis Roussos - Shakira - Bruce Springsteen - John Michael Talbot - Tanita Tikaram - Momoko Tsugunaga - Tina Turner - Barry White - Iva Zanicchi

Ĝenroj redakti

Multaj kantistoj specialiĝas pri certa speco de kantado, ekzemple:

Oni dividas kantistojn laŭ la registro aŭ tonamplekso de ilia voĉo:

Ankaŭ knaban voĉon antaŭ voĉoŝanĝiĝo oni klasas kiel sopranon.

Vidu ankaŭ redakti