Maria Callas
Maria CALLAS [maria kalas], aŭ realnome: Maria Anna Sofia Cecilia KALOGEROPOULOS (naskiĝis la 2-an de decembro 1923, mortis la 16-an de septembro 1977) estis operkantistino.
Ŝi naskiĝis en Novjorko, kiel filino de grekaj enmigrintoj. En la jaro 1936 la gepatroj disiĝis kaj Maria kun sia patrino transloĝiĝis al Ateno, Grekio, kie ŝi poste studis kantadon. Sian debuton kiel operkantistino ŝi havis en la jaro 1939, en la rolo de Santuzza en la opero Cavalleria Rusticana.
Pro sia grandioza voĉo, la esprimoplena aktorado kaj teknika perfekteco Maria Callas nuntempe estas rigardata unu el la plej famaj sopranuloj en la historio de la opero. Ŝi kantis en ĉiuj renomaj teatroj de Eŭropo kaj Ameriko kaj transprenis en 1969 la ĉefrolon en la filmo Medea. Maria Callas mortis en Parizo.
Eksteraj ligiloj
redakti- http://www.callas.it Arkivigite je 2006-05-05 per la retarkivo Wayback Machine
- http://sopranos.freeservers.com/callas.htm
- http://www.callasmaria.com Arkivigite je 2011-02-28 per la retarkivo Wayback Machine