Korinfarkto

La korinfarkto, konata popole kiel koratako estas malsana situacio en kiu la koro ne ricevas sangon pro obstrukcio en unu el la arterioj kiuj kondukas al la kormuskolo. Ĉi tiu plej ofte okazas pro hernio de la ateroma nivelo de lipidoj kaj rubo-ĉeloj. La rezulta iskemio (manko de oksigeno) kaŭzas damaĝon kaj eblan morton de kora histo. Ĝi estas malsana krizo, kaj la ĉefa kaŭzo de morto por kaj viroj kaj virinoj tutmonde.[1] Tiu iskemio estas rezultinta de la malekvilibro inter la postulo kaj la havigo de sangofluo fare de la kora sangocirkulado.[2][3]

Diagramo de korinfarkto.

PriskriboRedakti

Gravaj risko-faktoroj estas antaŭa historio de angia malsano, antaŭa korinfarkto aŭ apopleksio, ĉiu antaŭa malnormala kor-ritmoj aŭ svenado, maljuneco (ĉefe viroj pli ol 40 kaj virinoj pli ol 50), fumado, troa trinkado de alkoholo, la misuzo de iuj drogoj, multaj trigliceridoj, multaj LDL-proteinoj, malmultaj HDL-proteinoj, diabeto, hipertensio, trodikiĝo, kaj altaj niveloj de maltrankvileco. La ĉefa kaŭzo estas la malsano de la koraj arterioj kun nesufiĉa sangofluo, kiu okazigas damaĝon histan en parto de la koro okazigita per la ŝtopiĝo en unu de la koraj arterioj, ofte pro rompo de plako de vundebla ateromo. La iskemio aŭ malsufiĉa liverado de oksigeno kiu rezultas el tia ŝtopiĝo produktas la brustangoro, kiu se estas frue rekanaligita, ne okazigas morton de la korhisto, sed se pluas la anoksio (manko de oksigeno en histo) aŭ hipoksio (malpliigo de la liverado de oksigeno), okazas la lezo de la miokardio kaj finfine la nekrozo, tio estas, la infarkto.

Klasikaj simptomoj de kriza korinfarkto inkluzivas la jenajn: brusta doloro (ofte radianta al la maldekstra brako), malprofunda spirado, naŭzo, vomado, palpitacioj, ŝvitado, anksio. Malsanuloj ofte sentas subite malsanaj. Virinoj ofte sentas simptomojn malsamajn disde tiuj de viroj. La plej oftaj simptomoj de korinfarkto en virinoj inkluzivas la jenajn: malprofunda spirado, malforteco, kaj laceco. Taksate unu triono da ĉiuj korinfarktoj estas "silentaj", sen doloro en la brusto aŭ aliaj simptomoj.

 
Lokigo de la defibrilatoro en kutima versio.

La facileco de la okazo de disritmoj, fundamente la ventrikla fibrilacio, estas la plej ofta okazigo de morto en la akuta infarkto de miokardio en la unuaj minutos,[4] pro kio estas nuntempa tendenco al instalo de eksteraj aŭtomataj kontraŭfibrilaciiloj en publikaj amashomaj lokoj.

La ĉefaj riskoj kiuj pretigas al infarkto estas la aterosklerozo aŭ alia kormalsano, antaŭaĵoj de brustangoro, de antaŭa infarkto aŭ de koraj misritmoj, same kiel la alta aĝo, ĉefe ĉe viroj pli aĝaj ol 40 jaroj kaj virinoj pli aĝaj ol 50 jaroj. Ankaŭ kelkaj modifeblaj kutimoj kiel fumado de tabako, troa konsumo de alkoholaĵoj, obezeco kaj altaj niveloj de streso kontribuas grave al pli granda risko sufero infarkton.[5][6]

Akuta infarkto de miokardio estas medicina urĝo laŭ difino kaj oni devas serĉi tujan kuracatenton. La prokrastoj estas grava eraro kiu okazigas milojn de vivoj ĉiujare. La porviva prognozo de paciento kun akuta infarkto dependas de la etendo de tiu (tio estas, la kvanto de kormuskolo perdita kiel konsekvenco de la manko de sangofluo) kaj de la rapideco de la ricevita atento.

Ĝi estas la plej ofta kaŭzo, sed ne la ununura, de subita kormorto, pro la menciitaj disritmoj. La klinika kadro estas de korhaltigo. Tamen en plej parto de la okazoj restas elektra aktiveco en la koro, kies haltigo povas esti nuligita pere de tuja defibrilacio.

Akuta infarkto de miokardio kaj kora malsufiĉoRedakti

 
Hispanlingva skemo pri infarkto de miokardio

Akuta infarkto de miokardio kaj kora malsufiĉo ne estas sinonimaj terminoj. En la kora malsufiĉo estas misordo de la sanga pumpado, kio foje povas esti la rezulto de infarkto. Se la kora malsufiĉo okazas subite, en la etenda infarkto ĝi povas rezulti en akuta pulmedemo kun intensa dispneo aŭ spira malhelpo ĉe la paciento.

La klasikaj simptomoj de un skuta infarkto de miokardio inkludas preman fortan doloron ĉe brusto kiu pvas sisradii al la ŝultroj, mandibloj, kolo, dorso, epigastrio, supraj membroj (ĉefe ĉe maldekstra brako) kaj cetero de la antaŭ torako, malfacilo spiri, vomado, naŭzo, palpitacioj, ŝvitado kaj anksio. Ĝenerale, la simptomoj ĉe virinoj estas diferencaj disde la simptomoj ĉe viroj, kaj preskaŭ unu kvarono de la kazoj estas sensimptomaj.

La traktado al paciento kiu montras klinikan kadron kiu eble estas infarkto devas esti prioritata, kaj tiu estas en la sistemoj de draŝklasigo kiel atento de maksimuma nivelo, nome en la medicina urĝa traktado, kiu inkludas oksigenoterapion, aspirinon kaj gliceriltrinitraton. La mildigo de la doloro estas atingita klasike pere de morfino.[7] La mildigo de la doloro estas prioritata, ĉar la doloro pliigas la anksion kaj la aktivecon de la aŭtonoma nervosistemo, kio okazigas pliigon de la penlaboro kaj de la peto de oksigeno fare de la koro.[8]

EpidemiologioRedakti

La akuta infarkto de miokardio estas la plej ofta apero de la iskemia kormalsanaro. La MOS ĉirkaŭkalkulis, ke en la jaro 2002 12,6 % de la mortoj je tutmonda nivelo estis okazigitaj per iskemia kormalsano,[9] kiu estas la ĉefa kaŭzo de morto en disvolvigitaj landoj kaj la tria kaŭzo de morto en disvolviĝantaj landoj, duarange nur post la Aidoso kaj neakutaj spirinfektoj.[10]

En disvolvigitaj landoj kiel Usono, la mortoj pro iskemia kormalsanaro estass pli multnombraj ol la mortindico pro kancero.[11] La kormalsanoj okazigas unu el ĉiuj mortoj en Usono kie pli ol unu miliono de personoj suferas koratakon ĉiujare, el kiuj 40 % mortoj kiel konsekvenco de la infarkto.[12] Tiukadre po unu usonano mortas ĉiun minuton pro patologia kormisordo. Tio oakzas ankaŭ ĉe paciento al kiu ne bone oni traktis gastriton suferitan dum tro longe kaj ĉe paciento kiu suferis konstantan streson.

En Barato, la kromalsano estas la ĉefa kaŭzo de morto.[13] En tiu lando, unu triono de la mortoj dum la jsro 2007 estis okazigitaj de kardiovaskula malsano, kio bedaŭrinde pliiĝis el unu miliono en 1990 kajy 1,6 milionoj en 2000; ĝis du milionoj en 2010.[14][15][16]

NotojRedakti

  1. «The World Health Report 2004 - Changing History» (PDF). en [1] (Monda Organizaĵo pri Sano). 2004. pp. 120-4. ISBN 92-4-156265-X.
  2. ABDI, Abdikarim; Basgut, Bilgen (junio 2016). «An Evidence-Based Review of Pain Management in Acute Myocardial Infarction» [Revizio bazita sur la pruvero de la traktado de la doloro en la akuta infarkto de miokardio]. Journal of Cardiology & Clinical Research (en angla) 4 (4): 1067. Arkivita el la originalo la 13an de Aprilo 2017. Konsultita la 11an de Aŭgusto 2021.
  3. Thygesen, Kristian; Alpert, Joseph S.; White, Harvey D.; Jaffe, Allan S.; Apple, Fred S.; Galvani, Marcello; Katus, Hugo A.; Newby, L. Kristin et al. (2007). «Universal definition of myocardial infarction: Kristian Thygesen, Joseph S. Alpert and Harvey D. White on behalf of the Joint ESC/ACCF/AHA/WHF Task Force for the Redefinition of Myocardial Infarction» [Universala difino de la infarkto de miokardio: Kristian Thygesen, Joseph S. Alpert kaj Harvey D. White je la konto de la Taskoforto ESC/ACCF/AHA/WHF unuigitaj por la redifino de la infarkto de miokardio]. Our Heart J (en angla) 28 (20): 2525-2538. doi:10.1093/eurheartj/ehm355. Konsultita la 11an de Aŭgusto 2021.
  4. Plan Andaluz de urgencias y emergencias. Manejo del infarto agudo de miocardio
  5. Bax L, Algra A, Mali WP, Edlinger M, Beutler JJ, van der Graaf Y (2008). «Renal function as a risk indicator for cardiovascular events in 3216 patients with manifest arterial disease». Atherosclerosis. PMID 18241872. doi:10.1016/j.atherosclerosis.2007.12.006.
  6. Pearte CA, Furberg CD, O'Meara ES, et al (2006). «Characteristics and baseline clinical predictors of future fatal versus nonfatal coronary heart disease events in older adults: the Cardiovascular Health Study». Circulation 113 (18): 2177-85. PMID 16651468. doi:10.1161/CIRCULATIONAHA.105.610352.
  7. Erhardt L, Herlitz J, Bossaert L, et al (2002). «Task force on the management of chest pain» (PDF). Eur. Heart J. 23 (15): 1153-76. PMID 12206127. doi:10.1053/euhj.2002.3194.
  8. drscope. Infarto agudo del Miocardio
  9. «The World Health Report 2004 - Changing History» (PDF). http://www.who.int/en/ (MOS). 2004. pp. 120-4. ISBN 92-4-156265-X.
  10. «Cause of Death - UC Atlas of Global Inequality». Center for Global, International and Regional Studies (CGIRS) at the University of California Santa Cruz. Arkivita el la originalo la 3an de Januaro 2007. Konsultita la 11an de Aŭgusto 2006.
  11. «Deaths and percentage of total death for the 10 leading causes of death: United States, 2002-2003» (PDF). National Center of Health Statistics. Konsultita la 17an de Aprilo 2007.
  12. «Heart Attack and Angina Statistics». American Heart Association. 2003. Konsultita la 7an de Decembro 2006.
  13. Mukherjee AK. (1995). «Prediction of coronary heart disease using risk factor categories.». J Indian Med Assoc. PMID 8713248.
  14. Ghaffar A, Reddy KS kaj Singhi M (2004). «Burden of non-communicable diseases in South Asia.» (PDF). BMJ 328: 807-810. Arkivita el originalo la 28an de Majo 2008.
  15. Rastogi T, Vaz M, Spiegelman D, Reddy KS, Bharathi AV, Stampfer MJ, Willett WC kaj Ascherio1 A (2004). «Physical activity and risk of coronary heart disease in India.» (PDF). Int. J. Epidemiol 33: 1-9. doi:10.1093/ije/dyh042.
  16. Gupta R. (2007). «Escalating Coronary Heart Disease and Risk Factors in South Asians.» (PDF). Indian Heart Journal: 214-17. Dua teksto. Arkivita el originalo la 28an de Majo 2008.

BibliografioRedakti

Eksteraj ligilojRedakti