Ŝvito

(Alidirektita el Ŝvitado)

Ŝvito estas sekrecio, kiun ellasas homo, kiam li ŝvitas. La biologia funkcio estas malvarmigo de la korpo per elvaporigo. Ŝvito estas akveca, senkolora kaj salgusta likvo sekreciata de subhaŭtaj glandoj. Ĝi elfluetas el la haŭtoporoj. Plej ofte, oni ŝvitas kiam oni estas nervoza, oni korpekzercas, aŭ dum kelkaj malsanulaj kondiĉoj (kiel Korinfarkto).

Janet Jackson Ŝvitante en koncerto

Kompozicio redakti

La kompozicio de ŝvito varias de unu individuo al la alia, laŭ la temperaturo, la alklimatiĝo, la laborplenumo kaj la nutraĵo. Kutime ŝvito enhavas la jenajn elementojn:

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri ŝvito en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  •  
     Kiu ŝvitas, tiu profitas. 
  •  
     Li ŝvitas ankoraŭ super la alfabeto. 
  •  
     Pli bone estas ŝviti ol tremi. 

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-01-10.

Eksteraj ligiloj redakti