Aminoacido

Aminoacidoj estas organikaj molekuloj kiuj entenas du funkciajn grupojn, karboksilon (-COOH) kaj aminogrupon (-NH2). Oni identigis proksimume 30 diversajn aminoacidojn kiel konsistigantojn de proteinoj; 20 el ili estas relative oftaj kaj gravegaj.

Generala strukturo de alfa-aminoacido
en ties nejonigita formo
Molecular structures of the 21 proteinogenic amino acids.svg
Molekula strukturo de la 21 proteinaj aminoacidoj

Aminoacidoj en proteinoj estas alfa(α)-L-aminoacidoj. La aminogrupo troviĝas sur la karbono α, la karbono tuj apud la karboksilo.

Ĉiu aminoacido havas karakterizan flankan ĉenon, aŭ R-grupon, kiu donas kemian individuecon al la molekulo. Ĉi tiuj flankaj ĉenoj povas enhavi nombron da malsamaj strukturaj trajtoj, kiel nepolusajn grupojn (hidrokarbonojn), polusajn grupojn (-OH kaj -SH), polusajn acidajn grupojn (-COOH), kaj polusajn bazajn grupojn (-NH2).

La tipo de aminoacidoj en la proteina strukturo plejparte determinas la ecojn de specifaj proteinoj. Ekzemple, tiaj nesolveblaj, strukturaj proteinoj (kiel tiuj en haroj, lano, kaj tendenoj) entenas altajn procentojn de aminoacidoj kun nepolusaj flankaj ĉenoj. La pli solveblaj proteinoj (kiel enzimoj, albumino, kaj hemoglobino) entenas grandajn kvantojn da aminoacidoj kun polusaj, acidaj, aŭ bazaj flankaj ĉenoj.

Kvankam oni povus nomi la aminoacidojn troveblajn en proteinoj uzante IUTAK-nomenklaturon, oni kutime uzas nesistemajn nomojn. Oni uzas la tri-literajn mallongigojn kiam oni citas la sinsekvon de aminoacidoj en proteina strukturo. Rimarku, ke kelkaj mallongigoj ne estas deriveblaj de la esperantaj nomoj por tiuj ĉi aminoacidoj. La klarigo por tio estas la sama kiel ĉe la simboloj por la kemiaj elementoj.

Nomoj de la plej oftaj aminoacidoj:

Glicino (Gly, G), Alanino (Ala, A), Valino (Val, V), Leŭcino (Leu, L), Izoleŭcino (Ile, I), Fenilalanino (Phe, F), Tirozino (Tyr, Y), Triptofano (Trp, W), Serino (Ser, S), Treonino (Thr, T), Prolino (Pro), Asparagino (Asn, N), Cisteino (Cys, C), Glutamino (Gln, Q), Aspartato (Asp, D), Glutama acido/ Glutamato (Glu, E), Lizino (Lys, K), Arginino (Arg, R), Histidino (His, H), kaj Metionino (Met, M).

Aminoacidoj estas blankaj, kristalaj solidaĵoj, la plejparto el kiuj estas tre solvebla en akvo. Tiu solvebleco kaj iliaj relative altaj fandopunktoj supozigas al ni, ke aminoacidoj ekzistas en jona formo. Esploroj de aminoacidoj en solvaĵoj konfirmas ke ili estas ŝargitaj molekuloj. La ĉeesto de karboksilo kaj baza aminogrupo en la sama molekulo ebligas transdoni hidrogenan jonon en ia acid-baza reakcio. La produkto de ĉi tiu reakcio estas tiel nomata "ambaŭ-jono", aŭ Zwitter-jono (leg. "Cviter-jono").

Du aminoacidoj povas kunligiĝi per reakcio inter la karboksilo de unu aminoacido kaj la aminogrupo de la alia apuda aminoacido, kun formiĝo de peptido el 2 aminoacidoj (dupeptido).

Aminoacidoj

Alanino | Arginino | Asparagino | Aspartata acido | Cisteino | Fenilalanino | Glutamino | Glutamata acido | Glicino | Histidino | Izoleŭcino | Leŭcino | Lizino | Metionino | Prolino | Selenocisteino | Serino | Treonino | Triptofano | Tirozino | Valino

Aminoacidoj kodigitaj per nukleataj acidoj redakti

Nomo Formulo Unu-litera
mallongigo
Tri-litera
mallongigo
Nomo Formulo Unu-litera
mallongigo
Tri-litera
mallongigo
Alanino
 
A
Ala
Metionino
 
M
Met
Cisteino
 
C
Cys
Asparagino
 
N
Asn
Aspartata acido
 
D
Asp
Prolino
 
P
Pro
Glutamata acido
 
E
Glu
Glutamino
 
Q
Gln
Fenilalanino
 
F
Phe
Arginino
 
R
Arg
Glicino
 
G
Gly
Serino
 
S
Ser
Histidino
 
H
His
Treonino
 
T
Thr
Izoleŭcino
 
I
Ile
Valino
 
V
Val
Lizino
 
K
Lys
Triptofano
 
W
Trp
Leŭcino
 
L
Leu
Tirozino
 
Y
Tyr

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti