Karbono

kemia elemento


Karbono (latine carbo: "karbo") estas kemia elemento kun simbolo C kaj atomnumero 6. Ĝi estas nemetala kaj kvarvalenta—kvar el ĝiaj elektronoj povas formi kovalentaj ligoj. Ĝi apartenas al grupo 14 de la perioda tabelo.[2] Karbono faras nur ĉirkaŭ 0,025% de la krusto de Tero.[2] Tri izotopoj okazas nature, 12C kaj 13C restas stabilaj, kvankam 14C estas radioaktiva kaj havas duonvivon de ĉirkaŭ 5 730 jaroj.[3] Karbono estas unu el la malmultaj elementoj konataj ekde antikvo.[4]



C

Silico

borokarbononitrogeno

1s2 2s2 2p2

12 C
6
↓Perioda tabelo de elementoj↓
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine), simbolo, numero karbono (carbonium), C, 6
CAS-numero 7440-44-0
Karakteriza grupo (nespecifita)
Pezono en terkrusto 0,087 %
Nombro de naturaj izotopoj 3
Atomaj ecoj
Relativa atompezo 12,0096-12,0116[1] amu
Kovalenta radiuso 76 pm
Radiuso de van der Waals 170 pm
Elektrona konfiguracio 1s2 2s2 2p2
Elektronoj en ĉiu energia ŝelo 4
Oksidiĝa nombro 2, 4
Fizikaj ecoj
Materia stato solida
Degelpunkto 3642 °C (3915 K)
Diversaj
Elektronegativeco 2.55 (Pauling-skalo)
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.

Karbono estas la 15-a plej abunda elemento en la krusto de la Tero kaj la kvara plej abunda en la universo post hidrogeno, heliumo kaj oksigeno. Pro ĝia abundeco, unika diverseco de organikaj substancoj kaj ĝia nekutima kapablo formi polimerojn je la temperaturoj pli oftaj sur Tero, tiu elemento troviĝas en ĉiu konata vivo-formo. Ĝi estas la dua plej abunda elemento en la homa korpo de amaso (ĉirkaŭ 18,5%) post oksigeno.

La atomoj da karbono aranĝas plurmaniere, kaj tio rezultas en diversaj alotropoj. Ĝiaj plej konata alotropoj estas grafito, diamanto kaj fulereno.[5] La fizikaj ecoj de karbono vaste varias laŭ la alotropa formo. Ekzemple, grafito estas maldiafana kaj nigra dum diamanto estas tre travidebla. Grafito estas sufiĉe mola por formi strion sur papero (tial ties nomo, el la greka verbo "γράφειν" kiu signifas "skribi"), kvankam diamanto estas la plej dura nature okazanta materialo konata. Grafito estas bona elektra konduktanto sed diamanto estas izolaĵo. Sub normalaj kondiĉoj, diamanto, nanotuboj de karbono kaj grafeno estas la plej bonaj varmokonduktantoj de ĉiuj konataj materialoj. Sub normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo, ĉiuj karbonalotropoj estas solidaj, kaj grafito estas la plej termodinamike stabila formo. Ili estas inertaj kaj bezonas altan temperaturon por reagi eĉ kun oksigeno.

La plej ofta oksidiĝa nombro de karbono en neorganikaj kombinaĵoj estas +4, dum +2 estas trovitaj en karbona monooksido kaj en transirmetalaj karbonilaj kompleksoj. La plej grandaj fontoj de neorganika karbono estas kalkoŝtonoj, dolomitoj kaj karbona dioksido, sed signifaj kvantoj okazas en organikaj ercoj da karbo, torfo, petrolo kaj metano-klatratoj. Karbono formas vastan nombron de kombinaĵoj, pli ol iu alia elemento, kun preskaŭ dek milionoj da kombinaĵoj konataj ĝis nun, tamen tiu nombro estas nur frakcio de la nombro da teorie eblaj kombinaĵoj sub normaj kondiĉoj.[6] Tial, karbono estas ofte referata kiel la "reĝo de la elementoj".

EcojRedakti

 
Teorie antaŭvidita fazan skemon de karbono

Inter la alotropoj da karbono estas grafito, unu el la plej molaj substancoj kaj diamanto, la plej dura naturala substanco. Ĝi facile ligas ĝin kun aliaj malgrandaj atomoj, inkluzive kun aliaj karbonaj atomoj kaj povas formi plurajn stabilajn kovalentajn ligojn kun taŭgaj plurvalentaj atomoj. Karbono kapablas formi preskaŭ dek milionojn da kombinaĵoj, la plimulto de ĉiuj kemiaj kombinaĵoj.[6] Karbono ankaŭ havas la plej altan sublimadan punkto de ĉiuj elementoj. Ĉe atmosfera premo ĝi ne havas degelan punkton, ĉar ties triobla punkto estas ĉe 10,8 ± 0,2 megapaskaloj (106,6 ± 2,0 atm; 1 566 ± 29 psi) kaj 4 600 ± 300 K (4 330 ± 300°C; 7 820 ± 540°F), do ĝi sublimas ĉe pli ol 3 900 K (3 630°C; 6 560°F).[7] Grafito estas multe pli reaktiva ol diamanto ĉe normaj kondiĉoj, eĉ malgraŭ tio, ke grafito estas pli termodinamike stabila, ĉar ties pi sistemo estas multe pli vundebla. Ekzemple, sub normaj kondiĉoj, grafito oksidiĝas de varma koncentrata nitrata acido al mielita acido, C6(CO2H)6, kiu konservas la sesangulajn unuojn de grafito kiam la pli granda strukturo rompiĝas.[8]

Karbono sublimas en karbona arko, kiu havas temperaturon de ĉirkaŭ 5 800 K (5 530°C aŭ 9 980°F). Tiel, sendepende de ties alotropa formo, karbono restas solida ĉe pli altaj temperaturoj ol la metaloj kun la plej alta degelo-punkto, kiel tungstenorenio. Kvankam termodinamike vundebla al oksidiĝo, karbono rezistas pli efike ol elementoj kiel fero kaj kupro, kiu estas pli malforta reduktantaj agentoj ĉe ĉambra temperaturo.

Karbono estas la sesa elemento, kun elektra konfiguracio de 1s22s22p2, de kiu la kvar plej eksteraj elektronoj estas valentaj. Ĝiaj unuaj kvar jonigaj energioj, 1 086,5, 2 352,6, 4 620,5 kaj 6 222,7 kJ/Mol, estas multe pli altaj ol tiuj de la pli pezaj elementoj de grupo 14. La elektronegativeco de karbono estas 2,5, signife pli alta ol la pli pezaj elementoj de grupo 14 (1,8-1,9), sed proksime al la plimulto de la apudaj nemetaloj kaj ankaŭ al iuj el la transirmetaloj de la periodoj 3 kaj 4. La kovalentaj radiusoj de karbono estas normale konsiderata kiel 77,2 pm (C-C), 66,7 pm (C=C) kaj 60,3 pm (C≡C), kvankam tiuj povas varii depende de kunordigonombro kaj de kio la karbono ligas. Ĝenerale, kovalenta radiuso malpliiĝas kun pli malalta kunordigonombro kaj pli alta ligo-ordo.

Karbonkombinaĵoj formas la bazon de ĉiu konata vivo sur la Tero, kaj la karbon-nitrogena ciklo provizas iom de la energio produktita de la Suno kaj aliaj steloj. Kvankam karbono formas specialan gamon da kombinaĵoj, la plejparto de ĝiaj formoj estas relative nereaktivaj sub normaj kondiĉoj. Ĉe norma temperaturo kaj premo, ĝi rezistas al ĉiuj krom la plej fortaj oksidigantoj. Ĝi ne reagas kun sulfata acido, klorida acido, kloro aŭ ajnaj alkala metaloj. Ĉe altaj temperaturoj, karbono reagas kun oksigeno por formi karbonajn oksidojn, kaj ŝtelas oksigenon de metaloksidoj. Oni uzas tiu eksoterma reago en la metalurgio por forĝi feron kaj por kontroli la karbonenhavon de ŝtalo:

Fe3O4 + 4 C(s) → 3 Fe(s) + 4 CO(g)

Karbona monooksido povas esti reciklita por forĝi eĉ pli da fero:

Fe3O4 + 4 CO(g) → 3 Fe(s) + 4 CO2(g)

kiuj ligas al sulfuro por formi karbonan disulfidon kaj kun vaporo en la karbo-gasa reago:

C(s) + H2O(g) → CO(g) + H2(g).

Karbono ligas al kelkaj metaloj ĉe altaj temperaturoj por formi metalajn karbidojn, kiel ekzemple la ferkarbidocementidon en ŝtalo, kaj volframkarbidon, vaste utiligata kiel abrazilo kaj por farado de malmolaj pintoj por tranĉiloj.

La sistemo de karbonalotropoj formas gamon da ekstremaĵoj:

Grafito estas unu el la plej molaj materialoj. Sinteza agregita diamanta nanorodo estas la plej dura materialo.[9]
Grafito estas tre bona lubrikaĵo, montrante superlubrikeco.[10] Diamanto estas la plej forta abrazivo.
Grafito estas elektra konduktanto.[11] Diamanto estas bonega elektra izolaĵo kaj havas la plej altan elektran rezistancon.[12]
Kelkaj formoj de grafito estas uzata por termika izolaĵo (t.e. refraktaraj materialoj kaj kontraŭvarmaj ŝildoj), sed kelkaj aliaj formoj estas bonaj termikaj konduktantoj. Diamanto estas la plej bona termika konduktanto nature okazanta.
Grafito estas opaka. Diamanto estas tre travidebla.
Grafito kristaligas en heksagona sistemo. Diamanto kristaligas en kuba sistemo.
Senforma karbono estas tute izotropa. Nanotuboj de karbono estas inter la plej anizotropaj materialoj.

AlotropojRedakti

Atoma karbono estas tre efemera specio kaj tial, karbono stabilas en diversaj pluratomaj strukturoj kun diversaj molekulaj konfiguracioj kiu oni nomiĝas alotropoj. La tri plej konataj alotropoj de karbono estas senforma karbono, grafito kaj diamanto. Unufoje konsiderita ekzotan, fulerenoj estas nuntempe ofte sintezata por uzi en esploro; ili inkludas buckminster-fulerenojn, nanotubojn, nanorodojn kaj nanofibrojn da karbono.[13] Aliaj ekzotaj alotropoj ankaŭ estis eltrovitaj, kiel lonsdalito, vitreca karbono, karbono nanoŝaumo kaj linia acetilena karbono (karbino).[14]10.1.1.359.5715. doi:10.1080/14786430410001720363.. Retrieved 2011-07-06.</ref>[15]

Grafeno estas du-dimensiaj folioj de karbono kun atomoj aranĝitaj en sesangula krado. Ekde 2009, grafeno estas la plej forta materialo iam ajn elprovita. La procezo apartigi ĝin de grafito postulos iun pli da teknologia evoluado antaŭ ol ĝi estu ekonomia por industriaj procezoj.[16] Se sukcesa, oni povos uzi grafenon en la konstruo de kosmolifto. Oni ankaŭ povus uzi ĝin por sekure enteni hidrogenon ene de motoroj de hidrogenaj aŭtomobiloj.

 
Vitreca karbono

TrovejojRedakti

 
Grafita erco, montrita kun penco por skalo
 
Kruda diamanta kristalo
 
"Nuntempe" (1990aj jaroj) mara surfaco solvis neorganikan karbonan koncentritan (el GLODAP klimatologio)

Karbono estas la kvara plej abunda kemia elemento en la observebla universo post hidrogeno, heliumo kaj oksigeno. En julio 2020, astronomoj raportis indicon ke karbono estis formita plejparte en blankaj nanaj steloj, precipe tiuj pli granda ol du sunaj amasoj.[17][18] Karbono estas abunda en la Suno, steloj, kometoj kaj en la atmosferoj de plejpartoj de planedoj.[19] Kelkaj aerolitoj enhavas mikroskopajn diamantojn kiu estis formita kiam la suna sistemo estis ankoraŭ protoplaneda disko.[20] Mikroskopaj diamantoj ankaŭ povas esti formita de intensa premo kaj alta temperaturo ĉe la ejoj de aerolitaj kolizioj.

Karbona cikloRedakti

 
Skemo de karbona ciklo. La nigraj nombroj indikas kiom da karbonoj estas entenita en diversaj rezervujoj, en miliardaj tunoj ("GtC" aŭ gigatunoj da karbono; ciferoj estas ĉirkaŭ 2004). La purpuraj nombroj indikas kiom da karbono moviĝas inter rezervujoj ĉiujare. La sedimentoj, kiel difinita en ĉi tiu skemo, ne inkludas la ≈70 milionojn GtC da karbonata roko kaj kerogeno.

Ĉe surteraj kondiĉoj, tre malofte unu elemento konvertiĝas al alia. Tial, la kvanto de karbono sur Tero restas konstanta. Tiel, karbon-procezoj devas obteni ĝin de ie kaj forlasi ĝin alie. La vojoj de karbono en la naturmedio formas la karbono-ciklon. Ekzemple, fotosintezo kaptas karbonan dioksidon de atmosfero (aŭ marakvo) kaj ĝin konvertas al biomaso, kiel en la Kalvin-ciklo, procezo de karbona fiksado. Kelkajn da biomaso manĝas bestoj, kvankam iun karbonon elspiris bestoj kiel karbona dioksido. La karbono-ciklo estas konsiderinde pli komplika ol tiu; ekzemple, iu karbona dioksido estas solvita en la oceanoj; se bacterioj ne konsumas ĝin, mortintaj plantoj aŭ bestaj ekskrementoj fariĝas petrolo aŭ karbo, kiu liberigas karbonon kiam oni bruligas ĝin.[21][22]

KombinaĵojRedakti

Organikaj kombinaĵojRedakti

 
Struktura formulo de metano, la plej simpla ebla organika kombinaĵo.
 
Korelacio inter la karbona ciklo kaj formado de organikaj kombinaĵoj. En plantoj, karbona dioksido formita de karbona fiksado povas kombini kun akvo en fotosintezo (verda) por formi organikajn kombinaĵojn, kiu povas esti uzita kaj transformita de ambaŭ plantoj kaj bestoj.

Karbono povas formi tre longaj ĉenoj da ligoj karbono–karbono, eco konata kiel katenado. Ligoj karbono-karbono estas tre fortaj kaj stabilaj. Tra katenado, karbono formas sennombrajn kombinaĵojn. Plejparte de ĉiuj unikaj kombinaĵoj enhavas karbonon.[23] La saman oni povas diri por hidrogeno ĉar plejpartoj de organikaj kombinaĵoj enhavas hidrogenon ligita al karbono aŭ alia ofta elemento kiel oksigeno aŭ nitrogeno.

La plej simpla klaso de organika molekulo estas la hidrokarbonoj — granda familio de organikaj molekuloj kiu enhavas hidrogenaj atomoj ligitaj al ĉeno de karbonaj atomoj. Hidrokarbona spino povas anstataŭigis de aliaj atomoj, konata kiel heteroatomoj. Oftaj heteroatomoj kiu aperas en organikaj kombinaĵoj estas oksigeno, nitrogeno, sulfuro, fosforo kaj la ne-radioaktivaj halogenoj, tiel kiel la metala litio kaj magnezio. Organikaj kombinaĵoj kun ligoj al metalo estas konataj kiel organometalaj kombinaĵoj. Certaj grupoj da atomoj, ofte kun heteroatomoj, ripetiĝas en granda nombro da organikaj kombinaĵoj. Ĉi tiuj grupoj, nomita funkciaj grupoj, formas skemon kiu permesas nian sisteman studon kaj kategoriado de organikaj kombinaĵoj. Ĉena longeco, formo kaj funkciaj grupoj ĉiuj influas en la stabileco de organikaj molekuloj.

Historio kaj etimologioRedakti

 
Antoine Lavoisier dum lia junularo

La esperanta nomo karbono venas el la latina carbo por terkarbo kaj lignokarbo, el kie ankaŭ venas la francan charbon, signifanta karbo.[24] En la germana, nederlanda kaj dana, oni nomiĝas karbono Kohlenstoff, koolstof kaj kulstof respektive, ĉiuj laŭvorte signifante karbo-substanco.

Karbono estis eltrovita en prahistorio kaj estis konata de fruaj civilizacioj sub formo de fulgo kaj lignokarbo. Diamantoj verŝajne estas konata de 2 500 BCE en Ĉinio, kvankam karbono sub formo de karbo estis farita ekde Romaj tempoj de sama maniero ĝis nun, per varmiganta ligno en piramido kovrita kun argilo por ekskludi aeron.[25][26]

Dum 1722, René Antoine Ferchault de Réaumur montris ke fero estas transformita en ŝtalo tra la sorbo de iu substanco, nun sciita kiel karbono. Dum 1772, Antoine Lavoisier montris ke diamantoj estas formo de karbono; kiam li brulis specimenojn de karbo kaj diamanto kaj trovis ke ili ambaŭ ne produktis akvon kaj liberigis la saman kvanton de karbona dioksido por gramo. Dum 1779, Carl Vilhelmo Scheele montris ke grafito, kiu oni pensis esti formo de plumbo, estis identa al karbo sed kun malgranda miksaĵo de fero kaj ke ĝi liberigas "aeran acidon" (lia nomo por karbona dioksido) kiam oksidiĝita kun nitroza acido.[27][28] En 1786, la francaj sciencistoj Klaŭdo Louis Berthollet, Gaspard Monge kaj C. A. Vandermonde konfirmis ke grafito estas plejparte karbono per oksidado en oksigeno, simile al eksperimento de Lavoisier kun diamanto.[29] Iu fero denove estis lasita, do la francaj sciencistoj pensis ke ĝi estis necesa al grafita strukturo. En ilia eldono ili proponis la nomon carbone (latine carbonum) por la elemento en grafito kiu estis liberigita de brula grafito sub la formo de gaso. Antoine Lavoisier tiam enlistigis karbonon kiel elemento en lia 1789 lernolibro.[30]

Nova alotropo de karbono, fulereno, eltrovita dum 1985 enhavas nanostrukturajn formojn kiel buckminster-fulerenojn kaj nanotubojn.[13] Iliaj eltrovintoj – Robert CURL, Harold KROTO kaj Richard SMALLEY – ricevis la Nobel-premion de Kemio en 1996.[31] La rezultinta renoviĝinta intereso pri novaj formoj kondukis al eltrovo de aliaj alotropoj, inkluzivanta de vitreca karbono kaj la eltrovo de ke "senforma karbono" ne estas strikte senforma.[14]

ProduktadoRedakti

GrafitoRedakti

Komercie uzeblaj naturaj rezervejoj da grafito ekzistas en multaj partoj de la mondo, sed la plej gravaj estas en Ĉinio, Barato, Brazilo kaj Nord-Koreio. Grafitaj ercoj havasmetamorfan devenon, kaj estas trovita kune kun kvarco, glimo kaj feldspato en schists, gnejsoj kaj metamorfaj grejsoj kaj kalkoŝtono kiel lensoj aŭ vejnoj, foje de unu metro aŭ pli da dikeco. Rezervoj da grafito en Borrowdale, Cumberland, Anglio estis tiom granda kaj pura ke, ĝis la 19a jarcento, oni faris krajonoj simple per segado de blokoj de natura grafito en strioj antaŭ enfermante la striojn en ligno. Hodiaŭ, oni obtenis pli malgrandajn rezervojn da grafito per disbatado de la roko kaj flotado de ĝi sur akvo.

DiamantoRedakti

 
Diamanta produktado en 2005

La diamanta provizoĉeno estas kontrolita de limhava nombro de potencaj kompanioj kaj estas ankaŭ tre koncentrita en malgranda nombro de lokoj ĉirkaŭ la mondo (vidu bildon).

En Usono, oni trovis diamantoj en Arkansaso, Koloradio kaj Montano.[32] En 2004, surpriza eltrovo de mikroskopa diamanto en Usono kaŭzis amasan specimenigon de kimberlitaj pipoj en izolita parto de Montano dum Januaro de 2008.[33][34]

Nuntempe, la plej grandaj diamantaj ercoj kun komerca valoro estas en Rusio, Bocvano, Aŭstralio kaj Demokrata Respubliko Kongo. En 2005, Rusio produktis preskaŭ unu-kvinono de la tutmonda diamanta produktado, kiel raportas British Geological Survey. Aŭstralio havas la plej riĉan diamantan minejon, kun produktadaj niveloj de 42 metraj tunoj (41 longaj tunoj; 46 mallongaj tunoj) jare dum la 1990-aj jaroj. Estas ankaŭ komercaj diamantaj minejoj aktivaj en la Nordokcidentaj Teritorioj de Kanado, Siberia (plejparte en Jakutia teritorio; ekzemple, Mir mino kaj Udachnaya mino), Brazilo kaj en Norda kaj Okcidenta Aŭstralio.

AplikaĵojRedakti

 
Krajonaj ingotoj por mekanikaj krajonoj estas faritaj de grafito (ofte miksita kun argilo aŭ sinteza ligilo).
 
Bastonoj de vinberujo kaj premita karbo

Karbono estas havenda al ĉiuj konataj vivaj sistemoj kaj sen ĝi vivo kiel ni scias ne povus ekzisti. Grava ekonomia uzo de karbono estas ne nur por manĝaĵo kaj ligno, sed ankaŭ por hidrokarbonoj, plej precipe la fosilia metana gaso kaj kruda petrola. Kruda petrolo estas distilita en rafinejoj de la petrolkemia industrio produkti benzinon, kerosene kaj aliaj produktoj. Celulozo estas natura karbonpolimero, produktita de plantoj sub la formo de ligno, kotono, lino kaj kanabo. Celulozo estas uzata por rezista strukturo en plantoj. Lano, kaŝmirlano kaj silko estas karbono-polimeroj de komerca valora kaj de besta deveno. Plastoj estas faritaj de sinteza karbono-polimeroj, ofte kun oksigenaj kaj nitrogenaj atomoj regule inkluzivita en la ĉefa polimerĉeno. La kruda materialo por multaj da tiuj sintezaj substancoj venas de kruda petrolo.

Uzado de karbono kaj de ties kombinaĵoj ekstreme varias. Ĝi formas alojojn kun fero, de kiuj karbonŝtalo estas la plej ofta. Grafito kombiniĝas kun argiloj por formi la ingoto uzata en krajonoj por skribi kaj desegni. Oni ankaŭ uzas ĝin kiel lubrikaĵo kaj pigmento, kiel muldanta materialo en glasa fabrikado, en elektrodoj por sekaj baterioj kaj en elektrolamenado kaj elektrometalurgio, en brosoj por elektromotoroj kaj kiel neŭtrona moderigilo en nukleaj reaktoroj.

PriskriboRedakti

Estas proksimume dek milionoj da malsamaj karbonaj kombinaĵoj en nia planedo. La organika kemio temas pri ili. Petrolo, alkoholo, sukero, ligno, karbo, lignokarbo, kaj koakso donas al ni energion kaj varmon por vivi. Ankaŭ nutraĵo donas al niaj korpoj energion kaj varmon. Pura karbono troviĝas en la naturo nur kiel karbo, grafito kaj diamanto. Jen la statoj de alotropo ekz.: grafito, diamanto, fulereno kaj grafeno.

La plej abunda izotopo de karbono, karbono-12, havas ses protonojn, ses neŭtronojn, kaj ses elektronojn. Ĉi tiu izotopo adoptiĝis en 1961 kiel la atompeza normo. Sub ordinara premo, karbono ne fandiĝas, sed je 3500 °C ŝanĝiĝas rekte en gason.

Karbono povas esti uzata por scii, kiel malnova estas aĵo. Estas du stabilaj izotopoj de karbono: 12C kaj 13C. Krome, ekzistas radioaktiva izotopo 14C. En la naturo, estas miksaĵo de la izotopoj, do kiam planto kreskas kaj enprenas karbonon ĝi prenas la miksaĵon de la CO2 en la atmosfero. Sed poste kiam la planto mortas, ĝi ne plu enprenas karbonon, kaj la izotopo 14 komencas malpliiĝi, ĉar ĝi estas radioaktiva. Kaj do post iom da tempo malpliiĝas la kompara kvanto de izotopo 14 kontraste al izotopo 12. Do, mezurante la du izotopojn, oni povas kalkuli, antaŭ kiom da tempo mortis la planto. Tio utilas ekzemple, kiam temas pri objekto farita el ligno.

En aktivado de vulkanoj ĝi aperas en formo de gasoj, nome CO2, CO, HCN kaj CH4. En sedimentoj ĝi troviĝas tre ofte kiel karbonatoj. La geokemia studo de la karbono alportas onin al organika geokemio, branĉo de la geokemio.

BildaroRedakti

ReferencojRedakti

  1.  (angle): Atomic weights of the elements 2013 (IUPAC Technical Report) (PDF), p. 8
  2. 2,0 2,1 carbon | Facts, Uses, & Properties (angle). Encyclopædia Britannica (25-a de aŭgusto de 2017). Arkivita el la originalo je 17-a de oktobro de 2017.
  3. Carbon: the essentials (angle). WebElements.
  4. Carbon History (angle). Center for Applied Energy Research.
  5. Carbon (angle).
  6. 6,0 6,1 Carbon (angle). Los Alamos National Laboratory. Arkivita el la originalo je 2008-09-13. Alirita 28-a de februaro 2021.
  7. Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.
  8. Greenwood and Earnshaw, pp. 289–292.
  9. Irifune, Tetsuo (6-a de februaro 2003). “Ultrahard polycrystalline diamond from graphite” (en). doi:10.1038/421599b. Alirita 28-a de februaro 2021.. 
  10. Dienwiebel, Martin (24-a de marto 2004). “Superlubricity of Graphite” (en). doi:10.1103/PhysRevLett.92.126101. Alirita 28-a de februaro 2021.. 
  11. Deprez, N (6-a de februaro 2003). “The analysis of the electrical conductivity of graphite conductivity of graphite powders during compaction” (en). doi:10.1088/0022-3727/21/1/015. Alirita 28-a de februaro 2021.. 
  12. Collins, Allen (15-a de novembro 1993). “The optical and electronic properties of semiconducting diamond” (en). doi:10.1098/rsta.1993.0017. Alirita 28-a de februaro 2021.. 
  13. 13,0 13,1 Unwin, Peter. Fullerenes(An Overview) (angle). Arkivita el la originalo je 1-a de decembro 2007. Alirita 28-a de februaro de 2021.
  14. 14,0 14,1 Harris, PJF (2004). “Fullerene-related structure of commercial glassy carbons” (PDF). “84 (29): 3159–3167 Bibcode:2004PMag...84.3159H. CiteSeerX”. 
  15. Carbyne and Carbynoid Structures (angle).
  16. Toughest stuff known to man (angle) (25-a de aŭgusto 2008).
  17. Rabie, Passant, "Astronomers have found the source of life in the universe", Inverse, 7-a de junio 2020. Kontrolita 28-a februaro 2021. (angle)
  18. Marigo, Paola (6-a de julio 2020). “Carbon star formation as seen through the non-monotonic initial–final mass relation” (en). Alirita 28-a de februaro 2021.. 
  19. Need to Track Organic Nano-Particles Across the Universe? NASA's Got an App for That (angle) (21-a de februaro 2014). Alirita 28-a de februaro 2021.
  20. Lauretta, Dante. Meteorites and the Early Solar System II (angle).
  21. Falkowski, P (13-a de oktobro 2000). “The Global Carbon Cycle: A Test of Our Knowledge of Earth as a System” (en). doi:10.1126/science.290.5490.291. 
  22. Smith, T. M (Oktobro 1993). “The global terrestrial carbon cycle” (en). doi:10.1007/BF01104986. 
  23. Chemistry3: Introducing Inorganic, Organic and Physical Chemistry (angle). ISBN 978-0-19-873380-5.
  24. Shorter Oxford English Dictionary, Oxford University Press
  25. "Chinese made first use of diamond", BBC. (angle)
  26. Carbonium (angle).
  27. Carbon (angle).
  28. Discovery of Carbon (angle).
  29. The Cementation of Iron and Steel (angle).
  30. Discovery of Carbon (angle).
  31. The Nobel Prize in Chemistry 1996 (angle). The Nobel Prize.
  32. Sarah, "Microscopic diamond found in Montana", 17-a de oktobro 2004. Kontrolita 28-a de februaro 2021. (angle)
  33. Wyoming Diamond (angle). Live Science (19-a de oktobro 2004).
  34. Carbon (angle). Delta Mine.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti