Jakutio
Jakutio, oficiale la Respubliko Saĥo (Jakutio) estas federacia respubliko en Rusio. La respubliko havas aŭtonomion ene de la rusa Federacio.
Subjekto de Rusia federacio | |
Flago | Blazono |
Administrado | |
---|---|
Federacia distrikto | Malproksima oriento |
Ĉefurbo | Jakutsk |
Estro | Jegor Borisov (komisie) |
Fondita | 27-a de Aprilo 1922 |
Demografio | |
Loĝantaro | 958 528 loĝantoj (Stato: 14-a de oktobro 2010)[1] |
Loĝdenso | 0,3 loĝ./km² |
Oficialaj lingvoj | Jakuta, Rusa |
Etnoj | Jakutoj (48,7 %) rusoj (36,9 %) evenkoj (2,2 %) ukrainoj (2,1 %) evenoj (1,6 %) tataroj (0,8 %) (Stato: 2010) |
Geografio | |
Areo | 3 083 523 km²[2] |
Pliaj informoj | |
Horzonon | UTC+9 ĝis UTC+11 |
Aŭtokodoj | 14 |
OKATO | 98 |
ISO 3166-2 | RU-SA |
Retpaĝaro | sakha.gov.ru |
Ĝi konsistas el 18% de la rusa teritorio. Ĝi estas proksimume samgrande kiel Barato kaj duone de la grandeco de la ne-rusa parto de Eŭropo (tri fojojn samgrande kiel okcidenta Eŭropo) kaj estas pli granda ol ekzemple Argentino, Gronlando kaj Kazaĥio. Ĝi estas la plej granda aŭtonoma regiono en la mondo, sekvata de okcidenta Aŭstralio laŭ grandeco.
KlimatoRedakti
Jakotio estas konata pro ĝia ekstrema klimato. Ĝi estas la plej malvarma areo en la norda hemisfero. La plej malvarma loko situasa en Ojmjakon, kie la temperaturo en januaro 1964 estis -71,1 °C.
GeografioRedakti
Areo: 3103,2 mil km²
HistorioRedakti
Prauloj de jakutoj aperis en la teritorio de Jakutio en la 12-a — 13-a jarcentoj, forpuŝinte evenkojn kaj jukagirojn.
DemografioRedakti
Loĝantaro: 973,8 mil.
EkonomioRedakti
Jakutio estas riĉa je krudmaterialoj. La tersurfaco enhavas grandajn kvantojn de petrolo, gaso, karbo, diamantoj, oro kaj arĝento. La nuna industrio, precipe minado - produktas 43% de la malneta nacia produkto. La ekonomio ĉefe centriĝas ĉirkaŭ la produktado de diamantoj, oro kaj stano. Proksimume 99% de ĉiuj rusaj diamantoj estas elfositaj en Jakutio kaj la ĉefa tiucela firmao estas Alrosa.
Varoj estas ĉefe transportataj akvovoje. Ekzistas ses riveroj kaj du havenurboj. La flughaveno de Jakoetsk havas internacian flugstacion.
LingvoRedakti
Oficiala lingvo estas la Jakuta lingvo (ankaŭ konata kiel Saĥa), parolata de proksimume 25% de la loĝantaro. La jakuta estas tjurka lingvo kun mongolaj influoj. En ĝi troveblas ankaŭ fremdaj vortoj en la denaskaj paleosiberiaj popoloj. La rusa estas parolata kiel lingua franca de ĉiuj etnaj grupoj.
LoĝlokojRedakti
Vidu ankaŭRedakti
Insulo Kotelnij
Eksteraj ligilojRedakti
ReferencojRedakti
- ↑ Itogi Vserossijskoj perepisi naselenija 2010 goda. Tom 1. Čislennostʹ i razmeščenie naselenija (rezulto de la tutrusia censo 2010. Volumo 1. Nombro kaj disigo de la loĝantaro). Tabeloj 5, S. 12–209; 11, S. 312–979 (elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusa federacio)
- ↑ Administrativno-territorialjnoe delenie po subjektam Rossijskoj Federacii na 1 janvarja 2010 goda (Administrativ-teritoria grupigo laŭ subjektoj de la Rusia federacio la 1-an de Januaro 2010). (Elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusia federacio)