Lingvafrankao

7 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 8 sep. 2023.

Lingvafrankao (Lingua franca [lingŭa franka], "lingvo de la frankoj") estas lingvistika termino, ankaŭ konata kiel ponta lingvo, komuna lingvo, komerca lingvo, helplingvo, veturila lingvoligolingvo, estas lingvo aŭ dialekto sisteme uzata por ebligi komunikadon inter grupoj de homoj, kiuj ne kundividas denaskan lingvondialekton aŭ eble eĉ duan lingvon[1]. La termino lingua franca estas ĉefe uzata kiam neniu el la koncernaj parolantoj havas la koncernan lingvon kiel gepatran lingvon kiel ekzemple Esperanto. Por poŝtaj servoj, la franca lingvo daŭre estas la internacia lingua franca kaj en muzika terminologio, la itala lingvo estas praktike sendifekta kiel lingua franca.

Lingvafrankao
type of language
lingvo
Lingvaj kodoj
Angla nomo lingua franca
Franca nomo langue véhiculaire
vdr
1839 - Trilingva trakto: ĉina – malaja – angla teksto. Malaja estis la linguafrankao trans la Malaka Markolo, inkluzive la marbordojn de la Malaja duoninsulo (nun en Malajzio) kaj la orienta marbordo de Sumatro (nun en Indonezio), kaj estis establita kiel gepatra lingvo de parto de okcidenta marborda Sarawak kaj Okcidenta Kalimantano en Borneo.

La termino devenas de la itala kaj signifas "lingvo de la frankoj"; La vorto "Frankoj" rilatas al la eŭropaj popoloj kiel ili estis nomitaj de la araboj.

La unua lingvo nomata "Lingua Franca" estis piĝino parolata ĉirkaŭ la Mediteraneo de la 13-a ĝis la 19-a jarcento. Ĝi estis bazita de la itala kaj miksita kun vortoj de la turka, persa, franca, greka kaj araba kaj aliaj lingvoj. Ĝi estis uzata kiel komerca kaj diplomatia komunika lingvo ĉefe en la havenaj urboj.

Lingvistiko poste etendis la uzon de la esprimo "lingua franca" al iu ajn lingvo uzata por komunikado inter parolantoj de diversaj lingvoj. Hodiaŭ en la plej multaj el la novaj ekskoloniismaj landoj en Afriko kaj Azio unu el la lijngvoj angla, portugalafranca estas uzataj kiel lingua franca (lingvafrankao), kiel kolonia heredaĵo kaj por venki la multnombron de lingvoj kaj dialektoj de malsamaj etnoj.

Esperanto kaj lingua franca (lingvafankao)

redakti

Kiam la Ligo de Nacioj estis fondita en la 1920-aj jaroj, la franca kaj la angla iĝis la oficialaj lingvoj. Propono rekoni ankaŭ la lingvon Esperanto kiel oficialan laborlingvon estis rifuzita pro insisto de Francio, kiu ne volis alian konkuranton por la franca lingvo.

En studo (2011) pri tradukado kaj plurlingvismo eldonita de la Eŭropa Komisiono legeblas ke internaciaj helplingvoj kiel Esperanto aŭ Lingua Franca Nova, ne estas vaste uzataj aŭ adoptitaj je tutmonda nivelo, kaj ke do ili ne povas esti nomataj tutmondaj lingvafrankaoj[2].

Figursenca uzo de la vorto

redakti

En multaj lingvoj la esprimo "lingua franca" estas nun uzata ankaŭ kiel termino por iu ajn natura lingvo aŭ piĝino, kiu uziĝas kiel interlingvo. En Esperanto oni tamen uzas tiusence ĉefe "interlingvo".

Listo de kelkaj lingvoj, kiuj fariĝis "lingva-frankaoj"

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti

Referencoj

redakti
  1. (en) Brynn Quick, Making Sense of “Bad English”, Blogo Language on the move, la 13-an de aprilo 2024.
  2. (en) Studies on translation and multilingualism. (PDF), Directorate-General for Translation, European Commission, cordis.europa.eu (2011). Arkivita la 15-an de novembro 2012.