Svahila lingvo

bantua lingvo de orienta Afriko

La svahila lingvo[1] (malofte sŭahilasuahila[2]; svahile: Kiswahili [elp. kisŭaHIli]) estas bantua lingvo de Svahiloj (ene de la niĝerkonga lingvaro) parolata en Orienta Afriko, ĉefe en Tanzanio, Kenjo, apudaj insuloj, Ugando, Burundo kaj Ruando kaj en la limaj regionoj de Kongo, Zambio kaj Mozambiko.[3] La nuntempa norma dialekto de la lingvo estas tiu de Zanzibaro, nome insulo ĉe Tanzanio. La svahila ne estas unuforma lingvo ĉar ekzistas diversaj variaĵoj[4]. La nombro de svahil-parolantoj, ĉu kiel gepatra ĉu kiel dua lingvo, estas ĉirkaŭkalkulita je ĉirkaŭ 80 milionoj da personoj.[5]

Svahila lingvo
Kiswahili
Regionoj kie homoj parolas la svahilan
Regionoj kie homoj parolas la svahilan
makrolingvonatura lingvomoderna lingvo
Sabaki • Bantua lingvaro
Parolata en Tanzanio, Kenjo, Ugando kaj en limaj regionoj de najbaraj landoj
Parolantoj proksimume 60 milionoj
Skribo Latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Niĝerkonga lingvaro
Benue-konga
Bantua lingvaro
Svahila
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Tanzanio, Kenjo, Ugando, Demokratia Respubliko Kongo
Reguligita de Baraza la Kiswahili la Taifa
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 sw
  ISO 639-2 swa
  ISO 639-3 swa
  SIL SWA
  Glottolog swah1254
Angla nomo Swahili
Franca nomo swahili
Specimeno
La Patro Nia:

Baba yetu uliye mbinguni,
jina lako litukuzwe.
Ufalme wako ufike.
Utakalo lifanyike duniani mbinguni.
Utupe leo mkate wetu wa kila siku.
Utusamehe makosa yetu,
kama tunavyowasamehe na sisi waliotukosea.
Usitutie katika kishawishi,
lakini utuopoe maovuni.

Amina.
Vikipedio
vdr

Pro komunaj klopodoj fare de la prilingvaj registaraj entoj de Tanzanio, Svahila estas unu el tri oficialaj lingvoj (la aliaj estas la angla kaj la franca) de la Orient-Afrika Komunumo (OAK) kiu kunigas tiuregionajn landojn, nome Burundo, Kenjo, Ruando, Tanzanio, kaj Ugando. Ĝi estas ankaŭ lingvafrankao de aliaj areoj en la regiono de la Afrikaj Grandaj Lagoj kaj Orienta kaj Suda Afriko, inklude kelkajn partojn de Demokratia Respubliko Kongo (DRK), Malavion, Mozambikon, la sudan pinton de Somalio, kaj Zambion.[6][7][8] Svahila ests ankaŭ unu el la laborlingvoj de Afrika Unio kaj de Sudafrika Disvolvokomunumo. La Orient-Afrika Komunumo kreis institucion nomitan la Orientafrika Svahilia Komisiono (OSK) kiu ekoperaciis en 2015. Tiu institucio nuntempe servas kiel la ĉefa ento kiu promocias la lingvon en la Orientafrika mondoregiono, same kiel kunordigas ĝian disvolvigon kaj uzadon por regiona integrigo kaj eltenebla ĝenerala disvolvigo.[9] En ĵusaj jaroj Sudafriko,[10] Bocvano,[11] Namibio,[12] Etiopio,[13] kaj Suda Sudano[14] ekproponis svahilan kiel studobjekton en lernejoj aŭ disvolvis planojn por fari tion.

Ŝikomora (aŭ Komora), oficiala lingvo en Komoroj kaj parolata ankaŭ en Majoto (Shimaore), estas tre rilata al svahila kaj estas foje konsiderata dialekto de svahila, kvankam aliaj fakuloj konsideras ĝin aparta lingvo.[15] En 2022, baze sur la svahila kresko kiel elstara internacia lingvo, Unuiĝintaj Nacioj deklaris la 7-an de Julio Tagon de la Svahila lingvo omaĝe al la dato kiam Julius Nyerere adoptis la svahilan kiel unuigintan lingvon por la afrikaj luktoj por sendependeco.[16]

Spite sian kondiĉon de afrika lingvo, ĝi ricevis fortan influon de la araba kaj, en la lastaj du jarcentoj, de la angla kaj de la portugala; tiu laste menciita je malplia grado (mvinyo, bendera, meza, limau, por vino, flago, tablo kaj citrono el vinho, bandeira, mesa kaj limão respektive). Tiuj influoj limiĝas tamen al la vortotrezoro, ĉar la gramatiko pluestas absolute bantua. Dum la jarcentoj la svahila estis perdinta la distingon de tonoj. Temas pri lingvo kun gramatiko (sistemo de klasoj) tre regula kun preskaŭ absoluta ekvivalento inter skribado kaj prononcado.

Klasigo redakti

Svahila estas Bantua lingvo de la Sabakia branĉo.[17] En la klasigo de la Bantuaj lingvoj fare de Malcolm Guthrie, Svahila estas en la Bantua zono G, dum la aliaj Sabakiaj lingvoj estas en zono E70, ofte laŭ la nomo Nyika. Historiaj lingvistoj konsideras la araban influon super svahila ege grava, ĉar ĝi prenas ĉirkaŭ 40% de sia vortotrezoro rekte el araba lingvo, kaj fakte la lingvo mem estis dekomence disvatigita fare de arabaj sklavistoj laŭlonge de la marbordoj de Orienta Afriko.[18][19][20]

Historio redakti

Originoj redakti

La svahila lingvo estiĝis kiam la bantuaj popoloj renkontiĝis kun arabaj komercistoj, kaj aparte sklavistoj, ĉe la marbordo (kaj la vorto "svahilo" mem venis el la araba vorto sahel ساحل: "el la marbordo", "marbordanoj").[18] Same pri la dezirataj varoj nome eburo, spicoj, fererco kaj ĉefe la afrikanoj mem por la sklaveco.

Fakte la kerno de la svahila lingvo originiĝis el la Bantuaj lingvoj de la marbordoj de Orienta Afriko. Multo de la bantua vortotrezoro de la svahila havas parencajn vortojn en lingvoj Pokomo, Taita kaj Mijikenda[21] kaj malpli amplekse ankaŭ en aliaj orientafrikaj Bantuaj lingvoj. Kvankam opinioj de fakuloj varias pri la afero, historie oni konsideris, ke almenaŭ ĉirkaŭ 16-20% de la svahila vortotrezoro estas derivita el pruntvortoj, ĉefe el araba, sed ankaŭ el aliaj kontribuintaj lingvoj, kiel persa, hindustana, portugala, kaj malaja.[22]

Fontolingvoj de pruntitaj vortoj en svahila[23]
Fontolingvoj Procento
Araba (ĉefe Omana araba) 15%
Angla 4.6%
Portugala 0.9–1.0%
Hindia 0.7–3.9%
Persa (ĉefe Irana persa) 0.4–3.4%
Malagasa 0.2–0.4%

Omana araba estas la ĉefa fonto de plej granda parto el arabaj pruntovortoj en svahila.[24][25] En la teksto "Early Swahili History Reconsidered", tamen, Thomas Spear notis, ke la svahila retenas grandan kvanton de gramatiko, vortotrezoro kaj sonoj hereditaj el la Sabakia lingvo. Fakte, se temas pri la ĉiutaga vortotrezoro, uzante listojn de cent vortoj, 72–91% estis hereditaj el la Sabakia lingvo (kiun oni konsideras parenca lingvo) dum 4–17% estis pruntovortoj el aliaj afrikaj lingvoj. Nur 2–8% estis el neafrikaj lingvoj, kaj arabaj pruntovortoj konstituis nur parton el tio.[26] Laŭ aliaj fontoj, ĉirkaŭ 40% de la svahila vortotrezoro devenas el araba.[18][27] Restas nekonsiderata, ke granda nombro de la pruntitaj vortoj havas Bantuajn ekvivalentojn. La preferita uzado de arabdevenaj pruntitaj vortoj hegemonias ĉe la marbordo, kie lokanoj, pro kultura proksimeco, aŭ eĉ deveno mem el araba kulturo, plie uzas pruntitajn vortojn, dum lokanoj de la internaj teroj tendencas uzi la bantuajn ekvivalentojn. La lingvo mem estis dekomence skribata per araba skribsistemo, kio havigas lumon pri la kulturaj rilatoj inter araba kaj la klera aŭ prestiĝa uzado de la svahila almenaŭ en marbordaj areoj.[28]

La plej fruaj konataj dokumentoj skribitaj en svahila estas leteroj skribitaj en Kilwa, Tanzanio, en 1711 en la araba skribsistemo kiuj estis senditaj al la portugaloj de Mozambiko kaj iliaj lokaj aliancanoj. La originalaj leteroj estas konservitaj en la Historiaj Arkivoj de Goa, Barato.[29][30]

Kolonia epoko redakti

Ĉiuokaze iel la svahila iĝis lingvafrankao en la regiono.[31] Variaj koloniaj popoloj kiuj hegemoniis sur la marbordo de Orienta Afriko ludis gravan rolon en la kresko kaj disvastigo de la svahila. Je la alveno de araboj en Orienta Afriko, ili uzis la svahilan kiel lingvo de komerco kaj ankaŭ por instrui Islamon al la lokaj Bantuaj popoloj. Tio rezultis en la fakto, ke la svahila dekomence estis verkita en araba alfabeto.

Poste la portugaloj koloniigis la tieajn regionojn, kaj tiu kontakto kun portugaloj rezultis en pliigo de vortotrezoro de la svahila kaj precize tre ofte en gravaj aferoj por la moderna vivo (varoj, politikaj institucioj ktp.). La lingvo estis formaligita en institucia nivelo kiam germanoj ekkontrolis ĝin post la Berlina Konferenco. Vidinte, ke ĝi estas jam disvastigita lingvo, la germanoj formaligis ĝin kiel la oficiala lingvo uzenda en lernejoj (tial lernejo en svahila estas nomataj Shule (el germana Schule)) kaj en aferoj pri administracio, komerco kaj juĝsistemo. Ĉar germanoj kontrolis la ĉefan svahil-parolantan regionon en Oriena Afriko, ili ŝanĝis la alfabetan sistemon el araba al la latina alfabeto.

Post la Unua Mondmilito la areo de la Germana Orientafriko estis kaptita de la angloj. Jam en la 19-a jarcento ankaŭ multaj baratanoj kaj pakistananoj venis tien por komerco. Pro tio, la svahila havas fremdajn vortojn de ĉiuj lingvoj de ĉi tiuj popoloj. Tamen la gramatiko, kaj la ofte uzataj vortoj, ĉefe devenas de la bantua lingvofamilio, kies lingvoj estis parolataj de la unuaj parolantoj de la svahila. La araba alportis la plej multajn fremdajn vortojn, sekvate de la angla. Britoj trovis la svahilan enradikiĝinta en multaj areoj, ne nur en la marbordaj regionoj. Tiukadre la Britoj decidis formaligi ĝin kiel la lingvo uzenda tra tuta orientafrika regiono (kvankam en Brita Orientafriko [Kenjo kaj Ugando] plej grandaj partoj de areoj estis uzantaj anglan kaj variajn Nilotajn kaj aliajn Bantuajn lingvojn dum svahila estis ĉefe limigita al la marbordo). En Junio 1928, inter-teritoria kongreso en kiu partoprenis reprezentantoj de Kenjo, Tanganiko, Ugando, kaj Zanzibaro okazis en Mombasa. La zanzibara dialekto estis elektita kiel norma svahila por tiuj areoj,[32] kaj oni adoptis normigan ortografion por la svahila.[33]

Oni ne povas precizigi kiam la formado de la svahila okazis, sed ja dum la 16-a ĝis la 17-a jarcento; kaj jam estas dokumentoj el la 18-a kaj dum la 19-a jarcentoj el kiuj oni povas pristudi ne nur ties evoluon, sed eĉ la diversajn dialektojn. Ĉefe la komercemo de araboj portis la lingvon kiel utila rimedo interkompreniĝi kun diversaj popoloj landinterne el la marbordo ĝis la orienta parto de Kongo. Tiele disvastiĝis la svahila al diversaj regionoj, plej ofte nur kiel dua lingvo komerca, krom la propra gepatra. Fama konata komercisto estis Tippu Tip kiu per karavanoj en la 1870-aj jaroj rilatigis diversajn popolojn kaj disvastigis la lingvon.[34]

Dum la komenco de la kolonia periodo, kiam oni ekproduktis la unuajn lernolibrojn por la svahila, la zanzibara dialekto de la svahila iĝis la norma dialekto. Tial la nuntempe disvastigata versio de la svahila devenas de tiu dialekto. La aliaj dialektoj ankoraŭ estas iomete uzataj, kvankam forte influitaj de la zanzibara dialekto. Tiu normigo okazis ĉefe fare de eŭropanoj kaj pere de la skriba lingvaĵo, vortaroj ktp. Ĉiukaze kaj misiistoj kaj koloniismaj administrantoj tre ofte malhelpis aŭ almenaŭ ne apogis la disvastigon de lingvo kiu funkcias nur kiel interpopola komunikilo kaj anstataŭe ili preferis aŭ la eŭropajn lingvojn koloniismajn aŭ la lokajn tribajn parolmanierojn, kiujn ili povis kontroli pli facile ol la tro (por ili) etenda interpopola svahila.

Sendependa periodo redakti

Post sendependiĝo de la afrikaj landoj, la svahila plurfoje estis akiranta kaj perdanta oficialan statuson el iuj el ili.

En Ugando dum la regado de Idi Amin en 1971-1979, ĝi iĝis la oficiala lingvo de la militistaro, do estis foje traktata kiel "lingvo de perforto". Post la falo de la diktaturo de Amin la svahila perdis sian statuson kaj popularecon kaj reviviĝis en la lando nur fine de la 1990-aj danke al klopodoj de la Orientafrika Komunumo[35].

En Tanzanio la svahila estas devige uzata kiel lingvo de instruado en lernejoj eĉ en kamparaj areoj, kie malmultaj konas ĝin[35].

Svahila Marbordo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Svahila Marbordo.

La termino Svahila Marbordo referencas al marborda areo en Sudorienta Afriko loĝata de parolantoj de la svahila lingvo. Ĝi ĉefe konsistas el marborda Kenjo, Tanzanio kaj norda Mozambiko. La termino povas inkludi ankaŭ kelkajn el la insuloj de la Hinda Oceano, kiaj Zanzibaro, Pate kaj Komoroj, kiuj kuŝas ĉe la Svahila Marbordo. La Svahila Marbordo havas distingajn kulturon, demografion, religion kaj geografion, kaj kiel rezulto - kun aliaj faktoroj, kiaj ekonomio - vidis aperintajn movadojn por separismo.[36]

Nuna stato redakti

La svahila estas la sola ŝtata lingvo en Tanzanio, kaj unu el la du ŝtatlingvoj de Kenjo (kune kun la angla). Ĝi estas multe uzata por kompreniĝo inter la diversaj triboj de Orientafriko, kiuj ĉiuj havas siajn tribajn lingvojn. Tamen nuntempe en Tanzanio la plejmulto de la homoj (kaj ĉefe la junuloj) regas la svahilan same bone kiel sian triban lingvon. Por pli da informoj pri la lingva situacio en Tanzanio, rigardu la paĝon pri Tanzanio.

La svahila estas oficiala lingvo de Ugando, Tanzanio kaj Kenjo, same kiel de la Afrika Unio (kun la angla, la franca, la araba, la hispana kaj la portugala). En la Demokratia Respubliko Kongo ĝi havas la statuson de "nacia lingvo".

En februaro 2021 la 21-a pintokunveno de la Orientafrika Komunumo rezoluciis pri aprobo de svahila kiel oficiala lingvo de la komunumo (kune kun la angla kaj la franca). Sekvante tiun decidon en 2022 registaro de Ugando donis al la svahila statuson de oficiala lingvo[35]. En 2020, Sud-Afriko proponis la svahilan kiel elekteblan lernobjekton en lernejoj. En 2022 Tanzanio anoncis planojn konstrui svahilan universitaton kaj donis tiucele 100 akrojn en Bagamoyo[35].

Ĝi estas uzata de ĉirkaŭ 80 milionoj da personoj en Orienta Afriko kaj ĝi estas konsiderata "Lingvafrankao" en teritorio kie ekzistas dekoj da aliaj lingvoj. Kurioze, nur 2% el la loka loĝantaro konsideras ĝin gepatra lingvo en la socilingvistikaj enketoj. Laŭ kelkaj ĉirkaŭkalkuloj, la parolantoj de la svahila povus esti inter 120 kaj 150 milionoj da personoj.[37]

Oni antaŭvidas konstantan pliigon de la parolantoj de svahila, danke al la gravo lastatempe atribuita fundamente de la edukaj institucioj de Kenjo kaj Tanzanio, kie ĝi estas oficiala lingvo, same kiel pro la kreskanta intereso flanke de la afrikusona komunumo por ties studo kaj disvastigo kiel lingvo de konstruado tutafrika.

Trajtoj redakti

 
Svahila en araba skribo - memortabulo ĉe Askari Monumento, Dar es Salaam.

Kiel en la aliaj bantuaj lingvoj, en la svahila ekzistas diversaj substantivaj klasoj, kiuj estas signalataj de la prefikso de la substantivo. La verboj kaj adjektivoj devas kongrui kun la substantiva klaso de la ĉefa substantivo.

La svahila havas fonetikan ortografion, uzante 24 el la 26 latinaj literoj. Ĝi estas fonetika en la senco ke ĉiu sono estas skribata en nur unu maniero. Tamen kelkaj sonoj estas skribataj per pli ol unu litero (ekz. sh por la sono ŝ), do malkiel Esperanto ĝi ne estas fonetika en la senco ke ĉiu litero nur reprezentas unu sonon.

La svahila skribiĝis per la araba alfabeto ĝis la 18-a jarcento, sed la formo skribata kutima en la aktualo uzas la latinan alfabeton. Ĵuse oni disvastigis la skribsistemon Mandombe por kelkaj centrafrikaj lingvoj, inter kiuj estas la svahila, kvankam tiu estas minoritata kaj ligata al la kongaj lingvoj kaj la religio kimbanga. La moderna skribsistemo estas fonembaza, pro kio ties legado kaj prononcado estas sufiĉe facila, diference ekzemple de la angla kaj franca, kie la etimologia skribsistemo hegemonias super la fonema, partikulare ĉe la vokaloj.

Fonologio redakti

Vortotrezoro redakti

Salutoj kaj ĉiutagaĵoj redakti

 
la Patro Nia en la svahila lingvo, en Jerusalemo
  • jambo: Saluton! *
  • hujambo?: Saluton! Kiel vi (singulare) fartas?
  • sijambo: Saluton! Mi fartas bone.
  • hamjambo?: Saluton! Kiel vi (plurale) fartas?
  • hatujambo: Saluton! Ni fartas bone.
  • usiku mwema: Bonan nokton
  • lala salama: dormu bone
  • hamna shida: Ĉio en ordo
  • habari: Kiel vi fartas? (laŭvorte "novaĵo(j)")
  • shikamoo: Respektomontra saluto al aŭtoritatoj aŭ maljunuloj
  • marahaba: Respondo al shikamoo
  • bwana: Sinjoro
  • mama: Sinjorino
  • pole sana: Mi bedaŭras
  • samahani: Pardonu (araba prunto)
  • asante / ahsante: Dankon
  • kwa heri : Adiaŭ
  • Karibu: Bonvenon

Noto: jambo estas vorto dirata al kiu supozeble ne konas aŭ parolas la lingvon. Se oni interkomprenas la svahilan, la respondo estas sijambo; se la interparolanto ne parolas ĝin, la respondo estas jambo simple.

Pruntvortoj redakti

  • hoteli: hotelo (de la angla hotel)
  • baisikeli: biciklo (de la angla bicycle)
  • polisi: polico (de la angla police)
  • kadi: karto (de la angla card)
  • picha: foto (de la angla picture)
  • safi: pura (de la araba sāfī, 'pura')
  • krismasi: kristnasko (de la angla Christmas)
  • daktari: kuracisto (de la angla doctor)
  • askari: gvardio (de la araba `askarī, 'soldato')
  • kondomu / kondom / ndomu: kondomo (de la angla condom)
  • mvinyo : vino (de la portugala "vinho")
  • meza : tablo (de la portugala "mesa")
  • bendera : flago (de la portugala "bandeira")
  • limau : citrono (de la portugala "limão")

Noto: granda parto de la vortotrezoro devenas de la araba, angla kaj portugala pro historiaj, ekonomiaj kaj koloniaj kialoj.

Manĝoj kaj utilaĵoj redakti

  • baridi: malvarma (de la araba bārid)
  • chumvi: salo
  • kahawa: kafo (de la araba qahwa)
  • chai: teo (de la hinda चाय chai)
  • sukari: sukero (de la araba sukkar)
  • chakula: manĝo
  • nyama: viando
  • limau : citrono (de la portugala)
  • mvinyo: vino (de la portugala)
  • nanasi : ananaso

Animaloj redakti

Gramatikaĵoj redakti

  • sasa: nun
  • zaidi: pli (de la araba ziyāda)
  • chache zaidi: malpli

Utilaĵoj redakti

  • meza: tablo
  • jua kali: forta suno
  • mtoto: infano
  • hoteli ya chakula / mkahawa / mgahawa: restoracio
  • daladala: aŭtobuso (en Tanzanio)
  • matatu: aŭtobuso (en Kenjo)
  • chumba: ĉambro
  • choo: necesejo
  • rafiki: amiko (de la araba rafīq, 'kompano')

Koloroj redakti

  • -eupe: blanka
  • -euse: nigra
  • -ekundu: ruĝa
  • -a buluu: bluo (de la angla blue)
  • -a majani: verdo
  • -a manjano: flavo

Noto: en svahila oni diras rangi ya buluu; koloro de bluo

Diversaĵoj redakti

  • pole pole: malrapide
  • bendera, mabendera: flago, flagoj
  • hamna shida / hakuna shida / hamna noma / hakuna matatizo / hakuna matata: Ne estas problemoj

Nombroj redakti

  • Nulo : sifuri (de la araba sifar)
  • Unu: moja
  • Du: mbili
  • Tri: tatu
  • Kvar: nne
  • Kvin: tano
  • Ses: sita (de la araba sitta)
  • Sep: saba (de la araba saba`a)
  • Ok: nane
  • Naŭ: tisa (de la araba tisa`)
  • Dek: kumi
  • Dekunu: kumi na moja
  • Dudek: ishirini (de la araba `ishrīn)
  • Unua: -a kwanza
  • Dua: -a pili
  • Tria: -a tatu

Direktoj redakti

  • kulia: dekstre
  • kushoto: maldekstre
  • kilometa / kilomita: kilometro

Vehikloj redakti

  • gari: aŭto (de la angla car)
  • pikipiki: motorciklo
  • mafuta: benzino
  • forbaifor: ĉiaterena veturilo (de la angla four by four: 4x4)
  • dala dala: aŭtobuso / aŭ kamioneto de transporto de pasaĝeroj

Verboj redakti

  • kusema: paroli
  • kusalimu / kuamkia: saluti
  • kuhitaji: bezoni (nahitaji: mi bezonas, sihitaji: mi ne bezonas)

Monatoj redakti

Ĉiuj monato-nomoj estas fremdaj vortoj el la angla, sed ekzistas ankaŭ alternativaj monato-nomoj, p. ek.: mwezi ya pili, dua monato.

Literaturo redakti

La plej uzata formo de komenca poezio estis la utendiutenzi, kaj estis rilata al religiaj temoj, nome la legendaj heredoj de la araba kultura influo.

Dialektoj redakti

Oni povas paroli kaj pri dialektoj rilataj al lokaj areoj kaj pri parolmanieroj rilataj al la diversaj uzaĵoj de la lingvo. Ekzemple ki-setla estus la svahila de la koloniismaj aŭ poste eŭropaj parolantoj, tro simpligita al nura komunikado kun servistoj aŭ subuloj; el tie iĝis fame konataj esprimoj kiaj bwana, hakuna matata, simba, uzataj en romanoj, filmoj ktp. Swahili safi estus la pura lingvo.

La tezoj de Bernard Golden redakti

Bernard Golden en tre interesa kaj bonkvalita eseo La sŭahila lingvo kaj Esperanto – komparo kaj kontrasto[39] disvolvas kuriozan tezon komparante la svahilan kun Esperanto. La eseo unuflanke priskribas la fenomenon de nenormala interpopola lingvo kia estas la svahila, kaj krome ĝi estas komparata en diversaj sencoj kun Esperanto, kaj precipe rilate al ties historio kaj sociologio. Nome oni priskribas la komercan naskiĝon de la svahila, kompare al la praktika intereso de komencaj esperantistoj, la malfacilon pri uzado de ambaŭ por poezio, ĉefe en la komencaj stadioj, la atakojn aŭ malhelpojn kontraŭ la svahila fare de naciismaj sentoj, de religiaj nuancoj, de edukistoj kaj de politikistoj, kio iel ripetiĝas en la kazo de Esperanto. Tamen oni komparas la du diversajn vojojn por normigo kiuj okazis en ambaŭ lingvoj, kaze de la svahila ĉefe ĉirkaŭ la dua kvarono de la 20a jarcento. La aliro al la literaturo estis avantaĝo por Esperanto, dum la troa ligo al kulturaj naskokernoj (Islamo kaj komerco por la svahila, eŭropaj intelektuloj por Esperanto) similigis malavantaĝojn. Alia diferenco estas ke en la procezo de disvastigo kaj normigo ĉe la svahila gravan rolon ludis komercistoj, misiistoj, administrantoj kaj politikistoj, dum ĉe Esperanto apenaŭ. Fina konkludo estas ke spite malhelpojn la svahila venkis, dum al Esperanto mankas ankoraŭ multo por tio.

Ankaŭ Bernard Golden, en sia artikolo Piĝinoj, kreolaj lingvoj kaj planlingvoj,[40] eliras el la konceptoj de piĝinoj kiel porokazaj helplingvoj, nenies gepatraj lingvoj kaj kreolaj lingvoj kiel jam primaraj lingvoj devenaj el piĝinoj. Tradicie lingvistoj iom malatentis ilin, kvankam ja ili konstituas interesajn lingvajn fenomenojn, kaj fakte modelojn por planlingvoj, kiuj siavice plej ofte havas piĝinajn interetnajn celojn, kaj same kiel ili estas mikslingvoj. Kreolaj plej ofte estas facilaj lingvoj mikse inventitaj de filoj de parolantoj de piĝinoj. Tre interesaj kazoj de tiaj lingvoj estas Papiamento kaj la svahila. Esperanto povus profiti el tiaj fenomenoj, se ĝi pligrandigas sian facilecon kaj piĝinecon, dum povas esti malhelpita en sia etendiĝo pro alproksimiĝo al funkciado de nacilingvoj. Paŝoj al tiu piĝiniĝo estus la bazaj vortaroj kaj evito de gramatikaj komplikaĵoj de la "trunko" de Kalocsay, la facila lingvaĵo de la revuo Kontakto aŭ la Zagreba Metodo.

Notoj kaj Referencoj redakti

  1. https://vortaro.net/#svahila
  2. Plej fidela al la svahila prononco estus la esperantigo "sŭahila", kiu tamen estas problema, ĉar "ŭ" post konsonanto ne estas kutima en Esperanto kaj estas eĉ kontraŭ-Fundamenta. "svahila" estas la plej kutima formo, kaj ankaŭ sekvas la Esperantan kutimon en tiaj okazoj uzi "v" anstataŭ "ŭ" (kiel ĉe "Urugvajo"). Tamen Bernard Golden uzas sŭahila (vidu apartan ĉapitron).
  3. Mugane, John (21a de Junio 2022). "The Story of Swahili" (PDF). Arkivigite je 2022-07-02 per la retarkivo Wayback Machine Center for International Studies, Ohio University. Alirita la 21an de Junio 2022.
  4. (en) "The Heterogeneity of Swahili Literature Arkivigite je 2006-01-27 per la retarkivo Wayback Machinee" (PDF). Nordic Journal of African Studies 9(2): 11-21 (2000)
  5. "HOME – Home". Swahililanguage.stanford.edu. Arkivita el originalo la 15an de Decembro 2016. Alirita la 19an de Julio 2016. "After Arabic, Swahili is the most widely used African language but the number of its speakers is another area in which there is little agreement. The most commonly mentioned numbers are 50, 80, and 100 million people. [...] The number of its native speakers has been placed at just under 2 million."
  6. Mazrui, Ali Al'Amin.. (1995) Swahili state and society : the political economy of an African language. East African Educational Publishers. ISBN 0-85255-729-9. OCLC 441402890.
  7. Prins 1961
  8. Development and Promotion of Extractive Industries and Mineral Value Addition. Orient-Afrika Komunumo. Arkivita el la originalo je 21a de Oktobro 2016. Alirita 20a de Julio 2016.
  9. Press Release on EAKC
  10. Sobuwa, Yoliswa, "Kiswahili gets minister's stamp to be taught in SA schools", 17a de Septembro 2018.
  11. Botswana to Introduce Swahili Language in Local Schools (12a de Oktobro 2020). Arkivita el la originalo je 22a de Marto 2021. Alirita 21a de Februaro 2021.
  12. Pandemic disrupts Kiswahili adoption plans. Arkivita el la originalo je 5a de Decembro 2020. Alirita 21a de Februaro 2021.
  13. AAU to Start Teaching Kiswahili Language – Ethiopian Monitor (en-US) (9a de Februaro 2022). Alirita 2022-04-08.
  14. . Tanzania to send Kiswahili teachers to South Sudan (en-US) (2019-03-13). Alirita 2022-04-08.
  15. Nurse kaj Hinnebusch, 1993, p. 18
  16. UNESCO declares July 7 World Kiswahili Language Day (angle) (2021-11-24). Arkivita el la originalo je 30a de Julio 2022. Alirita 2022-08-09.
  17. Derek Nurse, Thomas J. Hinnebusch, Gérard Philippson. 1993. Swahili and Sabaki: A Linguistic History. University of California Press
  18. 18,0 18,1 18,2 "'It's time we move from the coloniser's language'". BBC News. 17a de Februaro 2022.
  19. Derek Nurse, Thomas T. Spear. 1985. Arabic loan words make up to 40% of the language. The Swahili: Reconstructing the History and Language of an African Society, 800–1500. University of Pennsylvania Press
  20. Thomas Spear. 2000. "Early Swahili History Reconsidered". The International Journal of African Historical Studies, Vol. 33, No. 2, pp. 257–290
  21. Polomé, Edgar. (1967) Swahili Language Handbook. Centre for Applied Linguistics, p. 28.
  22. . A Brief History of the Swahili Language. Arkivita el la originalo je 12a de Majo 2017. Alirita 30a de Septembro 2017.
  23. "1. Loanwords in Swahili", T. Schadeberg, in Tadmor, Uri. Loanwords in the World's Languages: A Comparative Handbook. Germany: De Gruyter, 2009.
  24. Baldi, Sergio, Arabic Loans in East African Languages through Swahili: A Survey Arkivigite je 2023-04-14 per la retarkivo Wayback Machine, Folia Orientalia, 2012, PAS Journals Repository
  25. Nurse kaj Hinnebusch, 1993, p. 321
  26. (2000) “Early Swahili History Reconsidered”, The International Journal of African Historical Studies 33 (2), p. 257–290. doi:10.2307/220649. 
  27. A Guide to Swahili - 10 facts about the Swahili language. Arkivita el la originalo je 5a de Septembro 2017. Alirita 30a de Septembro 2017.
  28. . Swahili history. glcom.com. Arkivita el la originalo je 12a de Majo 2017. Alirita 30a de Septembro 2017.
  29. Alpers, E. A.. (1975) Ivory and Slaves in East Central Africa, p. 98–99.
  30. (2002) “Les cités-Etats swahili et la puissance omanaise (1650–1720)”, Journal des Africanistes 72 (2), p. 102–05. doi:10.3406/jafr.2002.1308. 
  31. "Swahili language". Encyclopaedia Britannica. Arkivita el la originalo la 23an de Julio 2019. Alirita la 30an de Januaro 2021.
  32. Swahili. About World Languages. Arkivita el la originalo je 1a de Oktobro 2017. Alirita 30a de Septembro 2017.
  33. . Dictionaries and the Standardization of Spelling in Swahili, p. 126–27. Lexikos (1999). Arkivita el la originalo je 28a de Oktobro 2019. Alirita 2a de Junio 2017.
  34. Elliot, Charles (1907). Preface. Tippoo Tib: The Story of His Career in Zanzibar & Central Africa. Brode, Heinrich. Tradukita de Havelock, H. London: Arnold. pp. 8-9.
  35. 35,0 35,1 35,2 35,3 Njeri Wangari, Cecilia Maundu (2022-08-31) Kial la svahila ne iĝis unuiga lingvo de Afriko? (esperante). Tutmondaj Voĉoj. Arkivita el la originalo je 2023-08-23. Alirita 2023-10-31.
  36. "Contagion of discontent: Muslim extremism spreads down east Africa coastline," The Economist (3a de Novembro 2012)
  37. 2005 World Bank Data.
  38. 38,00 38,01 38,02 38,03 38,04 38,05 38,06 38,07 38,08 38,09 38,10 38,11 Laŭ "Lehrbuch des modernen Swahili", de Brauner/Herms, sur paĝo 81
  39. Bernard Golden, La sŭahila lingvo kaj Esperanto – komparo kaj kontrasto, en Interlingvo inter Lingvoj. Prilingvaj Eseoj, diversaj aŭtoroj, UEA, Roterdamo, 2015. ISBN 9789290171232. 271 paĝoj. paĝoj 15-28.
  40. Bernard Golden, Piĝinoj, kreolaj lingvoj kaj planlingvoj [1988] en Interlingvo inter Lingvoj. Prilingvaj Eseoj, diversaj aŭtoroj, UEA, Roterdamo, 2015. ISBN 9789290171232. 271 paĝoj. paĝoj 29-46.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti