Bantua lingvaro

lingvaro de sub-Sahara Afriko

La bantua lingvaro estas subgrupo de la volta-kongo-branĉo de la niĝerkonga lingvaro. Ekzistas proksimume 500 bantuaj lingvoj, kiuj estas parolataj de proksimume 200 milionoj da homoj. Ili disvastiĝis en la tuta meza kaj suda Afriko kaj tie en ĉiuj ŝtatoj estas la plej multe parolataj lingvoj, ankaŭ se kiel oficiala lingvo plej ofte ankoraŭ estas uzata la angla, francaportugala.

La proksimuma distribuo de la bantuaj lingvoj (oranĝe) ene de aliaj afrikaj lingvoj.

En la nordokcidento la bantu-regiono limas al la ceteraj niĝerkongaj lingvoj, en la nordoriento al nilosaharaj kaj afrik-aziaj (pli precize kuŝidaj lingvoj). En la sudokcidento la kojsanaj lingvoj formas enklavon de la bantu-regiono (vidu la mapon).

La scienco pri la bantuaj lingvoj kaj la kun ili ligitaj kulturoj kaj popoloj nomiĝas bantuiko. Ĝi estas subfako de la afrikiko.

La vorto bantu redakti

lingvo singularo pluralo
konga, ganda,
ruanda, zulua
mu-ntu ba-ntu
herera mu-ndu va-ndu
lingala mo-to ba-to
sota mō-thō bā-thō
svahila m-tu wa-tu

La plej parolantoriĉaj bantuaj lingvoj redakti

Bantuaj lingvoj kun minimume 3 milionoj da parolantoj

lingvo alternativa
nomo
nombro de-
parolantoj
Guthrie-
zono
ĉefa disvastiĝejo
svahila Kiswahili 30–40 mi-oj G40 Tanzanio, Kenjo, Ugando, Ruando, Burundo, Kongo, Mozambiko
ŝona Chishona 11 mi-oj S10 Zimbabvo, Zambio
zulua Isizulu 10 mi-oj S40 Sudafriko, Lesoto, Svazilando, Malavio
njanĝa Chichewa 10 mi-oj N30 Malavio, Zambio, Mozambiko
lingala Ngala 9 mi-oj C40 Demokratia Respubliko Kongo, Respubliko Kongo
ruanda Kinyarwanda 8 mi-oj J60 Ruando, Burundo, Ugando, Kongo
kosa Isixhosa 7,5 mi-oj S40 Sudafriko, Lesoto
luba Chiluba 6,5 mi-oj L30 Kongo
kikuja Kikuyu 5,5 mi-oj E20 Kenjo
kituba Kutuba 5 mi-oj H10 Demokratia Respubliko Kongo, Respubliko Kongo (kongo-baza kreola lingvo)
ganda Luganda 5 mi-oj J10 Ugando
burunda Kirundi 5 mi-oj J60 Burundo, Ruando, Ugando
makua? aŭ emakua? Makhuwa 5 mi-oj P30 Mozambiko
sota Sesotho 5 mi-oj S30 Lesoto, Sudafriko
cvana Setswana 5 mi-oj S30 Bocvano, Sudafriko
umbunda Umbundu 4 mi-oj R10 Angolo (Benguelo)
peda Sepedi, nord-sota 4 mi-oj S30 Sudafriko,

Bocvano

luja Luluyia 3,6 mi-oj J30 Kenjo
bemba Chibemba 3,6 mi-oj M40 Zambio, Kongo
conga Xitsonga 3,3 mi-oj S50 Sudafriko, Mozambiko, Zimbabvo
sukuma Kisukuma 3,2 mi-oj F20 Tanzanio
kamba Kikamba 3 mi-oj E20 Kenjo
kimbunda Kimbundu 3 mi-oj H20 Angolo (Luando)
Fiota Kabinda, ibinda H20 Angolo, Kabindo

Aliaj redakti

Eksteraj ligiloj redakti