Provinco Kabindo

(Alidirektita el Kabindo)

Ne miskomprenu kun Kabinda kaj Cabinda!

Provinco Kabindo
Provinco
FlagoBlazono
provinco de Angolo [+]

LandoAngolo

Koordinatoj5° S, 12° O (mapo)-4.934166666666712.405277777778Koordinatoj: 5° S, 12° O (mapo)
ĈefurboKabinda urbo
- koordinatoj5° S, 12° O (mapo)-4.934166666666712.405277777778Koordinatoj: 5° S, 12° O (mapo) [+]
Areo7 270 km² (727 000 ha) [+]
Loĝantaro716 076 [+] (2014)

HorzonoUTC+01:00, Okcident-Afrika Horzono [+]
ISO 3166-2AO-CAB

Provinco Kabindo (Tero)
Provinco Kabindo (Tero)
situo de la provinco en Angolo

Provinco Kabindo (Angolo)
Provinco Kabindo (Angolo)
DEC

Map
Provinco Kabindo

Vikimedia Komunejo:  Cabinda [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Kabindo (portugale Cabinda, antaŭe nomata "portugala Kongo") estas 18-a provinco kaj eksklavo de Angolo, kiu daŭrigas malnovan lukton por sia sendependeco[1]. Ĝia statuso estis disputita de pluraj politikaj organizaĵoj en la teritorio. La ĉefurbo estas ankaŭ nomata Cabinda (Kabinda urbo). La provinco estas disigita en kvar municipoj: Belize, Buco-Zau, Cabinda kaj Cacongo.

Kabindo posedas iujn el la plej grandaj surmaraj naftaj rezervujoj en la mondo. Ĝi estis integritaj en Angolo kiel ĝia eksklavo kaj provinco en 1975, malgraŭ la malakcepto de ĉiuj politikaj organizoj de Kabindo[2]. Vidu ankaŭ Etnaj fonoj por mem-determinado.

Geografio redakti

Kabindo estas disigita de la resto de Angolo pere de mallarĝa teritoria strio apartenanta al la Demokrata Respubliko Kongo, kiu limas la provincon je la suda kaj la oriento. Kabindo limas ankaŭ la Respublikon de Kongo kaj la Atlantikan Oceanon okcidente. Apuda al la marbordo troviĝas kelkaj de la plej grandaj surmaraj naftaj rezervujoj en la mondo[3]. Nafta esplorado komencis en 1954 kun la Cabinda Gulf Oil Company, kiam la teritorio estis sub portugala regado[4].

Moderna Kabindo estas la rezulto de fuzio de tri reĝlandoj: N'Goyo, Loango kaj Kakongo. Ĝi havas areon de 7,290 km2.

Kabinda situas norde de la resta teritorio de Angolo, ĉe la marbordo de la Atlantika Oceano en okcidenta Afriko. Ĝia teritorio kovras 7.270 kvadratajn kilometrojn. Ĉefurbo kaj ankaŭ plej grava haveno de la provinco estas la samnoma urbo Kabindo, dua grava urbo estas Malembo.

La provinco de la resta teritorio de Angolo estas dividita pere de mallarĝa strio de Kongo Kinŝasa, kiu tiel havas aliron al la Atlantika Oceano. La interkonsento pri la limoj fontas de la tri historiaj reĝlandoj Loango, Ngojo kaj Kakongo kaj dum la jaro 1885 fiksiĝis kadre de la Kongo-konferenco en Berlino. Kongo Kinŝasa ankaŭ estas la najbara ŝtato oriente. Nordokcidente kaj nordoriente Kabindo limas al Kongo Brazavila.

Loĝantaro redakti

La loĝantaro preskaŭ ekskluzive apartenas al la bantua popolo de kongoj, kiuj sialingve nomas sin bakongo. Dum la jaro 2007 en Kabindo vivis proksimume 300 000 homoj. La nombro de loĝantoj rapide kreskis en la postaj jardekoj[5]: laŭ censo en 2014 ĉirkaŭ 716 076 loĝantojn kaj laŭ oficiala takso en 2019 jam 824 143 loĝantojn. Laŭ statistiko de la Usona Federacia Registaro (1988) la provinco kalkulis nur 147 200 loĝantojn kun proksima egalnombra kampara kaj urba loĝantaroj[6]. Aliaj taksas la nombron je 400 000[1].Proksimume unu triono de la loĝantoj estintus rifuĝintoj vivantaj en la Demokrata Respubliko Kongo. Tamen, post kiam la paca interkonsento en 2007, rifuĝintoj komencis reveni al siaj hejmoj[7][8].

Lingvoj redakti

En Kabindo oni parolas plurajn lingvojn kiel la fjota [kabinda aŭ ibinda] kaj la konga. La oficiala lingvo estas la portugala[1].

Ekonomio redakti

Sub portugala regado, Kabindo estis grava agrikultura kaj forstumada centro. La ĉefurbo de la teritorio estis portugala administracia kaj serva centro kun haveno kaj flughaveno.

Ligno kaj kakao kaj petrolo estas la ĉefaj eksportaĵoj de Kabindo. Kabindo estis foje nomata la 'afrika Kuvajto' [9] pro ĝia riĉaj naftorezervoj kiuj apartenus al la plej grandaj en la mondo. Esploro al tiuj naftorezervoj komencis en 1967 kaj la produktado ekis en 1986 [Citaĵo ?]. Du gigantaj naftaj rezervujoj estis trovitaj en 1967 kaj 1970 respektive[10]. Nafto estis trovita en baremiaj tavoloj en 1971 kaj poste en la cenomania sekcio en 1979, troviĝantaj en akvaj profundecoj je 50 ĝis 75 metroj. La nafto ĉerpita en Kabindo reprezentas ĉirkaŭ 70% de la kruda nafto eksportata de Angolo kaj respondas al pli ol 80% de angolaj eksportadoj, igante Angolon la plej granda naftoproduktanto en Afriko post Niĝerio[1].

Historio redakti

 
Mapo de Kabindo inter D.R. Kongo kaj Angolo

Portugala Kongo redakti

Portugalaj esploristoj, misiistoj kaj negocistoj alvenintaj ĉe la rivero Kongo en la mezo de la15-a jarcento, faris kontakton kun la manikonga popolo. La manikonga popolo kontrolis multe de la regiono pro partnereco kun pli malgrandaj reĝlandoj, kiel la reĝlandoj de Ngojo, Loango kaj Kakongo kiuj situis en la hodiaŭa provinco Kabindo.

En la daŭro de la jaroj, la portugaloj, nederlandanoj kaj angloj kreis komercajn oficejojn, tendarojn por ekspluatado de arbaroj kaj malgrandajn entreprenojn por ekspluatadi palmoleon en Kabindo. Komerco daŭrigis kaj la eŭropa ĉeesto kreskis, kiu rezultis en konfliktoj inter la rivalaj koloniaj potencoj.

Dum la jaroj 1853 kaj 1854 portugaliaj senditoj en tri okazoj akceptis kabindajn princojn kaj nobelojn. La trian fojon ili akceptiĝis kiel ambasadoroj de sia lando per 21 honorigaj salutaj kanonopafoj. Per tri sinsekvaj kontraktoj per kunlaboro inter Portugalio kaj Kabindo dum la jaroj 1883, 1884 kaj 1885 la teritorio Kabindo fine iĝis portugala protektejo. La internacia Kongo-konferenco de 1885 en Berlino konfirmis tiun statuson.[11]

Por malaltigi la administrajn kostojn de siaj transmaraj teritorioj, la Registaro de Portugalio dum la jaro 1956 decidis regi la protektejon Kabindo kaj la transmaran provincon Angolo per komuna guberniestro, kiel praktikis ankaŭ la Registaro de Francio rilate al la komuna regado de Gabono, Kongo, Centra Afriko kaj Ĉado kiel "Franca Ekvatora Afriko", aŭ la Registaro de Belgio rilate al la komuna regado de Kongo, Ruando kaj Burundio.

Post la Traktato de Simulambuco en 1885 Kabindo fariĝis protektorato de la portugala kolonia imperio kaj kabindaj sendependecaj movadoj konsideras la okupadon de la teritorio fare de Angolo kontraŭleĝa. Dum la Angola Enlada Milito, plejparte finita en 2002, armita lukto daŭrigis en la eksklavo de Cabinda [Citaĵo ?] kaj iuj proklamis sendependan Respublikon Kabindo, kun oficejoj en Parizo [Citaĵo ?].

Post sendependeco de Angolo redakti

Origine oni planis transformi Kabindon de la kolonia statuso al la statuso de sendependa ŝtato, sed dum la proceso de sendependiĝo de Angolo tiu lando postulis la teritorion por si kaj dum novembro 1975 armee okupis ĝin. Dum la sekvaj jaroj ripete okazis armitaj konfliktoj inter la angola armeo kaj kabindaj sendependismaj grupoj, aparte de Frente para a Libertação do Enclave de Cabinda (FLEC, "Fronto por la Liberigo de la Enklavo de Kabindo"). Dum la jaro 1974 Kabindo akceptiĝis de la Organizaĵo por Afrika Unueco kiel 39-a ŝtato de Afriko, kiu estu malkoloniiginda.[12] La de la separatistoj deklarita "Respubliko Kabindo" estas membro de la "Organizaĵo de Nereprezentitaj Nacioj kaj Popoloj" (angla mallongigo UNPO). [13]

Etnaj fonoj por mem-determinado redakti

 
Neoficiala flago de Kabindo, uzata de separatistoj.Respubliko Kabindo.

La argumentoj por mem-determinado estas bazitaj sur kultura kaj etna fonoj de Kabindo. Antaŭ la Traktato de Simulambuco, tri reĝlandoj ekzistitis en kio estas hodiaŭ la provindo Kabindo: Kakongo, Ngojo kaj Loango. La kabindanoj apartenas al la bakonga etna grupo kies lingvo estas la (ki)konga. La bakonga popolo ankaŭ formas la plimulton de la loĝantaro de la provincoj Uíge kaj Zaire de Angolo. Tamen, malgraŭ ĉi tiu komuna genealogio, la kabindanoj evoluigis tre malsaman kulturon kaj klarajn variantojn de la konga lingvo. La por-sendependisma movado Fronto de Liberigo de Enklavo de Kabindo (FLEC) daŭre luktas ankoraŭ por sendependigi ĉi tiun teritorion[1].

En aprilo 1997, la sendependisma registaro de Kabino aliĝis al la Organizaĵo de Nereprezentitaj Nacioj kaj Popoloj (UNPO), demokrata kaj internacia organizaĵo kies membroj estas indiĝenaj loĝantaroj, disputitaj teritorioj, malplimultoj kaj sendependaj ŝtatojn aŭ teritorioj. Tiu membreco estis interrompita en 2011[14].

En 2010 ĝi ankaŭ fariĝis membro de la Organizaĵo de emerĝantaj Afrikaj Ŝtatoj (OEAS)[15].

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

(portugala) Orlando Castro, Cabinda – Ontem protectorado, hoje colónia, amanhã Nação (Kabindo, protektorato hieraŭ, hodiaŭ kolonio, morgaŭ nacio).[16]

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Vania Negrao, Kabindo, nigra oro de Angolo, Global Voices Esperanto (Tutmondaj Voĉoj), la 20-an de marto 2020, alirite la 22-an de marto 2020.
  2. (en) Sara Moreira, Angola: Lack of Coverage on the Exclave of Cabinda, Global Voices, la 2-an de majo 2011.
  3. (en) "Sport and terrorism: A deadly game", The Economist, la 11-an de januaro 2010.
  4. (en) Cabinda, Angola Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-03-27. Alirita 2020-03-22., ICE Case Studies Number 129, 2004 by Alan Neff
  5. Germanlingva statistikejo pri loĝantara statistiko de Kabindo (2007)
  6. (en) Collelo, Thomas (eld.) (1989) A Country Study: Angola Federal Research Division, Library of Congress, Washington, D.C., Appendix A, Table 2, Cabinda, Archived, la 2-an de marto 1999.
  7. (fr) Fernando Mendes, Des réfugiés de l’enclave angolaise du Cabinda prudents sur leur retour éventuel, UNHCR, la 7-an de marto 2007, alirinte la 22-an de marto 2020.
  8. United States State Department, 2009 Human Rights Report: Angola, la 11-an de marto 2010.
  9. (fr) Monique Mas, Cabinda, une enclave convoitée, Le Monde Diplomatique, paĝo 28, oktobro 1986.
  10. (en) Dale, C.T., Lopes, J.R., and Abilio, p., 1992, Takula Oil Field and the Greater Takula Area, Cabinda, Angola, In Giant Oil and Gas Fields of the Decade, 1978–1988, AAPG Memoir 54, Halbouty, M.T., editor, Tulsa: American Association of Petroleum Geologists, (ISBN 0891813330)
  11. "Historio de Kabindo" (france)
  12. Jeune Afrique Economie 4. Mai 1998.
  13. UNPO. Arkivita el la originalo je 2007-06-24. Alirita 2009-02-08.
  14. (en) Cabinda, la 6-an de junio 2018.
  15. (en) Kabinda & Front for the Liberation of the State of Cabinda (FLEC) Arkivigite je 2020-01-26 per la retarkivo Wayback Machine, OEAS
  16. (pt) Orlando Castro, Quem tem medo de falar sobre Cabinda?, blogo Alto Hama, la 30-an de aprilo 2011.