Ruando

lando en Afriko

Ruando, formale Respubliko Ruando (ruande: Republika y'u Rwanda, france: République du Rwanda, angle: Republic of Rwanda) estas lando en Centra Afriko. Ruando estas membro de Unuiĝintaj Nacioj kaj Afrika Unio. Ruando nomiĝas la lando de mil montetoj (en la kinjaruanda: Jiguhu cy'Imisozi Igihumbi; en la franca: Pays de Mille Collines). La enlanda milito de la 1990-aj jaroj kaŭzis la amasan ekstermadon de la tucioj. Inter 75 kaj 90 procentoj de la tucia loĝantaro estis mortigita en kelkaj semajnoj en 1994.

Ruanda respubliko
Repubulika yu Rwanda

Flago-de-Ruando.svg

Coat of arms of Rwanda.svg

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Rwanda Nziza
Nacia devizo: Ubumwe, Umurimo, Gukunda Igihugu
(unueco, laboro, patrieco)
LocationRwanda.svg
Bazaj informoj
Ĉefurbo Kigalo
Oficiala(j) lingvo(j) ruanda
angla
franca
Uzata(j) lingvo(j) angla lingvo, franca lingvo, ruanda lingvo
Plej ofta(j) religio(j) katoliko (56,5%)
protestanto (37,1%)
Areo 26 338 km²
- % de akvo 5,3 %
Loĝantaro 11 055 976
Loĝdenso 419,77 loĝ./km²
Horzono +2
Interreta domajno rw
Landokodo RW
Telefona kodo +250
Plej alta punkto Mount Karisimbi
Plej malalta punkto Ruzizi
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro prezidanto Paul Kagame
Ĉefministro Édouard Ngirente
Sendependiĝo disde Belgio 1-a de julio 1962
Ekonomio
Valuto Ruanda franko (RWF)
Esperanto-movado
Landa E-asocio Ruanda esperantisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

LoĝantaroRedakti

Komence, la pasportoj enkondukitaj de la belgoj indikis la naciecon de ĉiu persono. Poste estis malpermesite indiki sian naciecon en la pasporto. Anstataŭe, nur unu vorto estis skribita: "ruander". La nuna konstitucio sanktigis la rajton de ĉiu homo povi indiki sian naciecon, tamen ne devige, kaj esti protektita kontraŭ diskriminacio bazita sur ĝi.[1]

GeografioRedakti

 
Mapo de Ruando

Ruando limas al Burundo, Demokrata Respubliko Kongo, Tanzanio kaj Ugando.

Ruando estas en la regiono de la grandaj lagoj de la Granda Rifto. Okcidente, la landlimo estas la Lago Kivuo (Kivu) kaj ĝia elfluanto Ruzizi. Oriente, la landlimo estas la rivero Kagero (AkageraKagera), kiu estas kutime taksata la unua parto de Nilo.

En la nordo estas altaj vulkanoj, pluraj superantaj 3000m. La plej alta, Karisimbi, nuntempe dormanta, atingas 4507m. Ankaŭ menciindaj estas Muhabura (4127m), malaktiva, kaj Visoke aŭ Bisoke (3711m), aktiva. La plej granda parto de la ruanda teritorio, precipe en la okcidento, estas monteta. Tial ĝi ankaŭ estas nomata la lando de 1000 montetoj.

Preskaŭ la tuta lando situas inter 1000m kaj 2000m, kaj pro tio la klimato estas milda, kvankam Ruando estas tre proksima al Ekvatoro.

UrbojRedakti

La plej grandaj urboj estas: Kigali kun 745 261 loĝantoj, Butare kun 89 800 loĝantoj, Gitarama kun 87 613 loĝantoj, Ruhengeri kun 86 685 loĝantoj kaj Gisenyi kun 83 623 loĝantoj (ciferoj de januaro 2005).

Kigali estas ĉefurbo kun internacia flughaveno kaj grandaj hoteloj.

Gisenyi estas urbo ĉe la norda pinto de Lago Kivu ĉe la limo kun Demokrata Respubliko Kongo, najbara al la urbo Goma. Estas boattransporto al Kibuye kaj Cyangugu.

Kibuye estas urbeto ĉe la bordo de Lago Kivu kie estas multaj fiŝkaptistoj, turisma centro kaj historiaj domoj de misiistoj. Ĝis la jaro 1994, ĉirkaŭ 250 000 tucioj vivis en la distriko Kibuye, sed ekde la ekstermado de la tucioj en la interna milito, nur 8000 da ili restis.

Butare estas centro de kulturo en la sudo de la lando kun universitato.

 
Mapo de Ruando

HistorioRedakti

Ruando estis regno ekde la 16-a jarcento sub la nomo Rwanda Rugali.

Unuaj en la nuntempa Ruando ekloĝis la tvaoj (pigmeoj), kiuj nuntempe estas eta minoritato.

Ne estas plena interkonsento pri la postaj eventoj. Laŭ multaj (preskaŭ ĉiuj antaŭ ĉ. 1960), la hutuoj alvenis mallonge antaŭ la jaro 1000 kaj la tucioj en la 14-a jarcento. Laŭ iuj novaj teorioj, ambaŭ estis anoj de la sama popolo, kaj disigis iom post iom kiel kastoj kun malsamaj sociaj roloj.

En la 14-a jarcento ekestiĝis la Reĝlando Banjarŭanda (Reĝlando de Ruando), kiu oficiale daŭris ĝis 1962, kvankam fakte ĝi estis parto de Germana Orient-Afriko de 1890 al 1918 kaj poste sub Belgio, ankaŭ la kaŭzo de konflikto inter Germanio kaj Belgio.

En 1962 Ruando iĝis oficiale sendependa, tamen ne plu kiel reĝlando sed kiel respubliko. Sendependeco venis kun interna milito inter hutuoj kaj tucioj. Rilatoj inter la du grupoj daŭre estis streĉitaj.

Post la Unua Mondmilito Ruando iĝis protektita areo de Belgio.

La murdo de tiama prezidento Juvenal Habariyama en 1994 kaŭzis la mortigon de preskaŭ unu miliono da homoj (almenaŭ 600 000) inter tucioj, tvaoj kaj ne-ekstremismaj hutuoj. La RPF-grupo sub Paul Kagame intervenis kaj prenis la potencon. Ekde ĝia armea venko en 1994, la RPF establis registaron de nacia unueco. En 2003 okazis la unuj balotoj.

Ruando kaj Burundo aliĝis al Kenjo, Ugando kaj Tanzanio kiel partneroj de la Orient-Afrika Komunumo por grava disvolviĝo en la kampo deedukado, sano, ekonomio.

En 2017, la ruanda parlamento decidis igi la kisvahilan unu el la oficialaj lingvoj en la lando.

La atenco kaj la amasmortigadoRedakti

Dum la tempo de la reĝoj, la landon regis tucioj. De 1962, kiam estis deklarita sendependeco de Ruando, la ŝtatpotencon prenis hutuoj, al kio sekvis subpremo de la tucioj. De 1994 komencis interna milito kaj la Ruanda genocido.

La eksplodo de la milito en Ruando venis post kiam la 6a de aprilo de 1994 la hutuaj radikaluloj murdis la tiaman prezidenton Juvanal Habjarimana, ankaŭ hutuo, kiam tiu veturis per aviadilo. Tiaj radikaluloj intencis haltigi la pacnegocadon de tiu hutua prezidento kun la tucia gerilo, kion apogis la internacia komunumo; tiu negocado estis finonta per registaro de nacia unuiĝo kun reprezentantoj de ambaŭ etnoj. Dum la atenco mortis ankaŭ la prezidento de Burundo Cipriano Ntajamira.

Ĉirkaŭ la preciza faligo de la aviadilo okazis terurigaj radikampanjoj de Hutu Power (Hutua Povo) kiu varmigis la animojn de la kontraŭaj hutuoj kaj tucioj. Post tio la hutuoj kulpigis la tuciojn pri tiu murdo kaj komencis amasmortigadon kiu kaŭzis la mortojn de ĉirkaŭ 800.000 tutcioj kaj hutuoj dum malpli da 100 tagoj.

En 2006 francia komisiono konkludis ke la kulpulo de la atenco estis la tucio Paul Kagame, kiu estis la tiama ruanda prezidento. Tio rompigis la rilatojn inter la ruanda registaro kaj la franca ekskoloniiganta kaj senkoloniiginta lando. Ŝajne Francio armiligis la hutuojn kontraŭ la tuciojn.

En 2010 sendependa komisiono (komponita de ruandanoj kaj brutoj) fintrovis la verajn kulpulojn, inter ili la kolonelon Teoneste Bagasora, kiel estro de la operaco kaj la veran fakton ke la aviadilo estis faligita de du misiloj lanĉitaj el la militbazo de la ĉefurbo Kigali, sub kontrolo de la ruanda armeo. [2]

Postgenodica periodoRedakti

 
Prezidento Paul Kagame

Post la genocido, Ruando rapide fariĝis tute nova lando. La ekonomio kreskis, korupto estas malalta kaj infana morteco duoniĝis en dek jaroj. Ruando estas admirita kaj en Afriko kaj pretere pro sia moderneco, sekureco kaj evoluo. Longperspektiva prezidento Paul Kagame iĝis vicprezidanto post 1994, kaj prezidento en 2000. Kagama ofte estas akuzita ekstere de Ruando esti aŭtoritatema reganto. Gazetara libereco estas preskaŭ neekzistanta en la lando, kiu vicas je la 156-a loko el 181 lokoj en la klasifikado de Travideblo Internacia. Esprimlibereco kaj politika spaco estas malvastaj. En la elekto, (2017) prezidanto Kagame ricevis 98.8 procentojn de la voĉdono[3].

PolitikoRedakti

La ŝtatprezidento kaj ŝtatestro estas generalo Paul Kagame (RPF). La ĉefministro estas Anastase Murekezi.

Ekstera politikoRedakti

  Ruando apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano. En novembro 2009 la lando membriĝis en Komunumo de Nacioj, kvankam Ruando neniam estis brita kolonio kaj ne havas konstitucian ligon kun Britio.[4] Antaŭ fortaj politikaj rilatoj kun Francio malpliboniĝis post kiam franca juĝisto akuzis la prezidenton Paul Kagame en la ruanda genocido. La ruanda registaro siaflanke deklaris, ke Francio subtenis la armitajn fortojn kiuj poste instigis la genocidon.[4]

Ribela grupo M23Redakti

En 2010, Unuiĝintaj Nacioj publikigis raporton kiu akuzas la ruandan armeon fari larĝskalajn malobservojn de homaj rajtoj kaj krimoj kontraŭ la homaro en la Demokrata Respubliko Kongo dum la Unua kaj Dua Kongo-Militoj, kiun la ruanda registaro neas.  Rilatoj pliakriĝis en 2012, kiam D.R. Kongo akuzis Ruandon apogi la M23-ribelojn en la oriento de D.R. Kongo[5].  Interkonga Dialogo planita por la 21-an de novembro 2022, en Najrobio, Kenjo, celas esti ŝlosila momento por solvi la problemojn, kiuj malhelpas klopodojn por restarigi pacon kaj stabilecon en orienta D.R. Kongo[6].

EkonomioRedakti

La kontraŭleĝa komerco klarigus kiel Ruando fariĝis unu el la plej grandaj eksportantoj de koltano en la mondo, malgraŭ ke la lando kvazaŭ ne posedas minejojn kun kobalto. La kontrabandado ankaŭ endanĝerigas klopodojn por certigi ke konsumantoj povu fari etikajn decidojn pri evitado de "sangomineraloj" - kiel la konflikt-ligitaj mineraloj foje estas nomataj. La kontrabando ankaŭ nutras militajn kaj homajn rajtojn en Mezafriko. La kontrabandaj retoj, kiuj ĉerpas oron kaj koltanon el kongolandaj konfliktzonoj kaj kondukas la strategie gravajn mineralojn kontraŭleĝe en la tutmondan varĉenon por konsumvaroj. kiel poŝtelefonoj, komputiloj kaj juvelojn[7].

La ekonomio de Ruando konsistas ĉefe el agrikulturo, la plimulto de la kamparanoj dependas de tio, kion ili kreskas. La ekonomio alfrontas la problemon, ke estas pli da homoj ol tero. La ĉefaj ekonomiaj kultivaĵoj estas kafo, teo kaj betoj cele al eksportado. En la lando, la plej oftaj kultivaĵoj estas bananoj, sorgo, legomoj kaj terpomoj. Aliaj fontoj de nutrado por ruandanoj estas brutaro, kaproj kaj ŝafoj.

MediprotektadoRedakti

Ruando havas mediprotektan leĝon ekde 2005. La vivmedia aŭtoritato REMA estis fondita en 2006. Ĝi fiksas la gvidliniojn de la lando por mediprotektado kaj sukcesis igi Ruandon rolmodelo por ĉiuj aliaj afrikaj landoj kiam temas pri mediprotekto. Kigali estas konsiderata unu el la plej puraj ĉefurboj en Afriko. Ruba apartigo estas postulata per leĝo en Ruando kaj kontraŭleĝa forĵetado de rubo kunportas monpunon aŭ ĝis du jarojn en malliberejo. Plastaj sakoj estas malpermesitaj en Ruando. Enirante Ruandon, la pakaĵoj de turistoj estas traserĉataj por trovi plastajn sakojn. Ĉiuj trovitaj sakoj estos prenitaj de ili kaj forigitaj. Anstataŭe, papersakoj estas uzataj en Ruando.

Nuntempe duono de la elektro estas generita per dizelgeneratoroj, la alia duono de hidroelektraj centraloj. Tri novaj hidroelektraj centraloj estas planitaj.

Ekzistas tri naciaj parkoj en Ruando:

KulturoRedakti

 
La tradicia ruanda korbo Agaseke, nomita "paca korbo", kun pinta kovrilo kiun korbfaristoj teksas el fajnaj sisalaj fibroj. Ĝi ankaŭ estas sur la sigelo de Ruando

Muziko, danco kaj poezio en la popollingvo estas gravaj artaj formoj en Ruando. Prozo, dramo kaj bildartoj estas tradicie malpli evoluintaj.

MuziekRedakti

La Nacia Himno estas Rwanda Nziza.

La ruanda nacia baleto nomiĝas Urukerereza[8]

Igisope estas ruanda muzikstilo

La Fondumo Imbuto akcelas talentajn junajn artistojn en diversaj kulturaj kampoj[9].

KuirartoRedakti

Ruanda kuirarto

LingvojRedakti

Krom la oficialaj lingvoj kiuj estas la ruanda (kinjaruanda), la franca kaj la angla, ankaŭ la svahila lingvo (kiswahili) estas parolata.

La nacia lingvo, oficiala lingvo kaj gepatra lingvo por ĉiuj ruandanoj estas la kinjaruanda apartenanta al la bantua lingvaro. En urboj kaj merkatoj ankaŭ la kisvahila estas uzata sed ĝi ne estas la origina lingvo de Ruando.

La oficiala lingvo ekde la koloniaj tempoj estas la franca, kiu ankaŭ estis deklarita oficiala lingvo en 2003[10].   Ekde 1994, la nova registaro, gvidata de tucioj, kiuj vivis dum multaj jaroj en Ugando, ankaŭ uzis la anglan kiel la trian oficialan lingvon. En la dua duono de la 1990-aj jaroj, post la reveno de la tucia potenco, signifa nombro da rifuĝintoj revenis, kunportante la anglan, la oficiala lingvo de Ugando[11]. La konstitucio (2015) aldonis la anglan same kiel la svahilan al la nombro de oficialaj lingvoj de la lando, la svahilan estis enkondukita kiel deviga fako en la lerneja instruplano[12]. La angla estas uzata kiel ĉefa instrulingvo en la altlernejoj de la lando[13] kaj ĝi ankaŭ oftas ĉe rifuĝintoj el najbaraj landoj kaj tiuj vivantaj ĉe la landlimoj.

EdukadoRedakti

Legopovo en 2015 inter homoj en aĝo de 15 kaj pli estis 70.5%. Inter viroj, ĝi estas je 73.2% kaj inter virinoj je 68.0%[14]. Ruando havas plurajn universitatojn; la plej granda estas la Université Nationale du Rwanda.

AmaskomunikilaroRedakti

La neregistara organizaĵo Raportistoj Sen Limoj vidas malfacilan situacion por la gazetara libereco en Ruando[15].

En 2020, 26.5 procentoj de ruandanoj uzis la interreton[16].

 
Tradiciaj ruandaj Intore-dancistoj

Muziko kaj DancoRedakti

Muziko kaj danco estas integrita parto de ceremonioj, festivaloj, societumado kaj rakontado en Ruando.  La plej fama tradicia danco estas la Intore, kanto pri heroaj faroj post revenado de batalo kiu konsistas el tri komponentoj - la baleto, farita de virinoj, la danco de herooj, farita de viroj, kaj la tamburoj[17].

TradiciojRedakti

Male al multaj landoj en Afriko, Ruando estis homogena ŝtato ekde antaŭkoloniaj tempoj. La plej granda etno de la lando estas la banjaruandoj kaj la plej multaj homoj en la lando kundividas kulturan heredaĵon[18].  Dek unu regulaj naciaj tagoj estas festitaj dum la jaro, same kiel du naciaj tagoj por kiuj la dato varias[19].  Krome, la sekvan semajnon post la genocida memoriga tago (Genocide Memorial Day) kiu estas la 7-a de aprilo, estas deklarita oficiala semajno da funebro.  La lasta sabato de ĉiu monato estas umuganda, nacia tago dum kiu la plej multaj normalaj servoj fermiĝas[20].

Naciaj festotagojRedakti

  • la 1-a de julio, tago de sendependeco de Belgio en 1962
  • la 7-a de aprilo, memorceremonio de la genocido de 1994.

ReferencojRedakti

  1. CJCR, 2003 , Artikolo 16.(angla) Konstitucio de la Respubliko Ruando, Kigali: Ruanda registaro, 2003.
  2. “El detonante de un genocidio. Una comisión independiente concluye que los radicales hutus aesinaron al presidente ruandés para forzar la guerra” (Sendependa komisiono konkludas ke la hutuaj radikaluloj murdis la ruandan prezidenton por kaŭzi la militon); El País, 12a de januaro de 2010.
  3. (se) "25 jarojn post la genocido, Ruando ankoraŭ luktas kontraŭ repaciĝo - "Estas ankoraŭ multaj, kiuj ne bedaŭras tion, kion ili faris", sur sv-FI, Swedish.yle.fi
  4. 4,0 4,1 Ruando iĝas membro de Commonwealth of Nations esperante
  5. (en) BBC News (X) 2012.
  6. (en) Edmund Kagire, DRC: Regional Force Will Not Engage M23 In Fight As Focus Shifts To Dialogue (DRC: Regiona Forto Ne Engaĝos M23 En Batalo Dum Fokuso Ŝanĝas Al Dialogo), Kigali Todya, la 17-an de novembro 2022.
  7. (en) Geoffrey York & Judi Rever, How ‘blood mineral’ traders in Rwanda are helping fund Congo rebels – and undermining global supply chains, The Globe and Mail, la 4-an de aŭgusto 2021, alirite la 1-an de decembro 2022.
  8. (en) Jean de la Croix Tabaro, Rwanda’s Louise Mushikiwabo Re-Elected Secretary General Of La Francophonie, Kigali Today, la 20-an de novembro 2022.
  9. (en) Daniel Sabiiti, The Best Of Art Rwanda Ubuhanzi As Competition Enters National Round, Kiglai Today, la 5-an de novembro 2022, alirite la 21-an de novembro 2022.
  10. CJCR, 2003, Artikolo 4. (angla) Konstitucio de la Respubliko Ruando, Kigali: Ruanda registaro, 2003.
  11. (fr) L'aménagement linguistique dans le monde: page d'accueil, AXL Cefan. Kebekio: Université Laval (2010), arkivita el la originalo la 2-an de decembro 2016.
  12. Jean de la Croix Tabaro. Rwanda Introduces Kiswahili In Curriculum (Ruando Enkondukas Kisvahili en  la Instruplano). Kt Press. Kigali: Kigali Today Ltd., la 21-an de januaro 2015. Arkivita el la originalo la 8-an de decembro 2015.
  13. (en) Williams Buningwire, Rwanda Invests Rwf 6.8Bn in New English Textbooks, Kigali Today, la 11-an de februao 2021.
  14. (en) ”Rwanda”. The World Factbook. Central Intelligence Agency (CIA). la 16-an de junio 2017. Arkivita de la originalo, la 24-an de decembro 2018.
  15. (en) 2022 World Press Freedom Index. Raportistoj sen limoj, 2022
  16. (angla) Individuals using the Internet (% of population), Monda Banko
  17. (en) Rwanda Direct. ”Rwanda Intore Dancers”, arkivita de la originalo, la 5-an de aprilo 2010.
  18. (en) Prunier, Gérard (1995). The Rwanda crisis, 1959-1994: history of a genocide (La krizo Ruando, 1959-1994: historio de genocido), bindita eldono. Londono: C. Hurst & Co. Publishers. paĝo 15. ISBN 1850652430
  19. (en) Embassy of Rwanda in Sudan. ”Sudan and Rwanda public holidays” (Ambasado de Ruando en Sudano. "Sudanaj kaj Ruandoj festotagoj"). Arkivita el la originalo la 13-an de marto 2012 .
  20. (en) Gahindiro, John, ”Making "Umuganda" More Useful”. The New Times. la 2-an de junio 2008.

Vidu ankaŭRedakti

Louise Mushikiwabo, ĝenerala sekretario de la Francophonie (Francparolantaj landoj)[1]

Genocido en Ruando

L'Empire du Silence, filmo pri la afrika milito en orienta D.R. Kongo

Eksteraj ligilojRedakti

  1. (en) Jean de la Croix Tabaro, Rwanda’s Louise Mushikiwabo Re-Elected Secretary General Of La Francophonie, Kigali Today, la 20-an de novembro 2022.