Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la planto Sorgo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Sorgo (apartigilo).

Sorgo el la latina scienca nomo Sorghum estas genro de herboj kun ĉirkaŭ 30 specioj, el kiuj unu estas kultivata por greno kaj multaj estas uzataj kiel plantoj por furaĝo, ĉu kultivataj aŭ kiel parto de paŝtaĵo. Tiuj plantoj estas kultivataj en varmaj klimatoj tutmonde. Ili estas indiĝenaj de la tropikoj kaj subtropikoj de la Malnova Mondo kaj unu specio estas endemia de Meksiko; nombraj estis enkondukitaj en aliaj partoj de la mondo.[1] Sorghum estas en la subfamilio Panicoideae kaj la tribo Andropogoneae (nome la tribo de Andropogon gerardii kaj de la sukerkano).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sorgo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonaj plantoj Liliopsida
Ordo: Poaloj Poales
Familio: Poacoj Poaceae
Subfamilio: Panicoideae
Tribo: Andropogoneae
Subtribo: Andropogoninae
Genro: Sorghum
L.
Specioj

Preskaŭ 30 specioj

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

El tiu genro du specioj (Sorghum vulgare kaj Sorghum bicolor (L.) Moench), kultivitaj sur 470 000 kvadratkilometroj, estas laŭrange la kvina monda greno. En kelkaj regionoj kun varmaj klimatoj, ĝi estas eĉ pli grava ol rizotritiko. La planto originas de sovaĝaj specioj kreskintaj en Etiopio antaŭ 5000 jaroj.

Ĉar manĝaĵoj el sorgo nature malhavas glutenon, ĝi estas taŭga por celiakiaj personoj. Ĝi posedas kontraŭdiareajn, aŭ adstringajn, kaj homeostazajn proprecojn.

Priskribo redakti

Sorghum estas unu el la pli ol 600 genroj de la familio Poacoj, la "veraj herboj", kiuj enhavas, interalie, ĉiujn verajn grenojn. Pri la ĝeneralaj ecoj de la familio, vidu ties artikolon.

Ene de la Poacoj, sorgo estas pli proksima al maizo kaj al milio, kiuj estas kune kun sorgo en la subfamilio Panicoideae. Granda proksimeco estas ankaŭ kun sukerkano, inkluzivata en la sama subfamilio. Kiel maizo, milio kaj sukerkano, sorgo uzas C4-tipan fotosintezon.

 
Nematura sorgo

Sorgo estas herbo alta ĝis 2 m, kun folioj dikaj kaj vaksaj. Malsame ol tritiko aŭ maizo, la folioj restas verdaj ankaŭ post la maturiĝo.

La etaj floroj kaj poste la fruktoj (grajnoj aŭ, pli precize, kariopsoj) estas kunmetitaj en grapolaroj, densaj aŭ maldensaj. La grajnoj estas rondaj aŭ longaj.

 
Semoj de sorgo

Specioj redakti

 
Sorgofarmo ĉe vilaĝo de Ĉinaŭal, Barato
 
Sorgofarmo en Centrameriko
  • Sorghum almum
  • Sorghum amplum
  • Sorghum angustum
  • Sorghum arundinaceum
  • Sorghum bicolor — kultivata sorgo, ofte unuope nomita sorgo, konata surloke ankaŭ kiel durra, jowari, aŭ milo.
    • Sorghum bicolor subsp. drummondii — Sudana herbo
  • Sorghum brachypodum
  • Sorghum bulbosum
  • Sorghum burmahicum
  • Sorghum ecarinatum
  • Sorghum exstans
  • Sorghum grande
  • Sorghum halepense — Herbo de Johnson
  • Sorghum interjectum
  • Sorghum intrans
  • Sorghum laxiflorum
  • Sorghum leiocladum
  • Sorghum macrospermum
  • Sorghum matarankense
  • Sorghum nitidum
  • Sorghum plumosum
  • Sorghum propinquum
  • Sorghum purpureosericeum
  • Sorghum stipoideum
  • Sorghum timorense
  • Sorghum trichocladum
  • Sorghum versicolor
  • Sorghum verticiliflorum
  • Sorghum vulgare var. technicum  — broomcorn

Hibridoj redakti

 
Semaro de sorgo en Barato.
  • Sorghum × almum
  • Sorghum × drummondii

Komuna sorgo redakti

 
Sorghum halepense

S. vulgare var. technicum estas ofte nomita simple sorgo.[2] Ĉiujara herbo kiel aliaj sorgoj, ĝi kreskas 6 ĝis 15 futojn alte, kvankam nanaj specoj estas nur 3 ĝis 7 futoj en alteco. Supra pedunklo estas normale 8 ĝis 18 colojn longa, pintita per branĉita infloreskopaniklo kiu estigas la sem-portantajn fibrojn. La fibroj estas kutime 12 ĝis 24 colojn longaj sed povas esti ĝis 36 colojn longaj; ili estas branĉigitaj direkte al la pinto kie la floroj kaj semo kreskas. La semoj pezas proksimume 30,000/funto, kun furaĝvaloro simila al aveno. Tuno da la fibreca paniklo produktas 900 ĝis 1200 balailojn.[2]

Plantoj selektitaj por longaj paniklobranĉoj verŝajne originis de centra Afriko, sed la diverseco estis konata kiel uzita por balail-farado en regiono de Mediteranea Maro en la Mezepoko. Ĝi unue estis tiele priskribita en Italio en la fino de la 1500-aj jaroj.[2]

Kultivado redakti

 
Sorgokampo kun variantoj kaj tradiciaj kaj hibridaj

Unu specio, Sorghum bicolor,[3] indiĝena el Afriko kun multaj kultivitaj formoj nun,[4] estas grava kultivaĵo tutmonde, utiligitaj por manĝaĵo (kiel greno kaj en sorgosiropo aŭ "sorgmelaso"), furaĝo, produktaĵoj el alkoholo, kaj biofueloj. La plej multaj specioj estas arid- kaj varmec-toleremaj, kaj estas aparte gravaj en aridaj regionoj, kie la greno estas unu el la bazaj varoj por malriĉaj kaj kamparanaj homoj. Tiuj specioj formas gravajn komponentojn de paŝtejoj en multaj tropikaj regionoj. Sorghum bicolor estas grava manĝkultivaĵo en Afriko, Mezameriko, kaj Sudazio kaj estas la "kvina plej grava grenrikolto kultivita en la mondo".[5]

Kelkaj specioj de sorgo povas enhavi nivelojn de hidrogena cianido, hordenino kaj nitratoj mortigajn por paŝtantaj bestoj en la fruaj stadioj de la kresko de la planto. Se emfazite per arideco aŭ varmeco, plantoj ankaŭ povas enhavi toksajn nivelojn de cianido kaj/aŭ nitratoj ĉe pli postaj stadioj en kresko.

Alia sorga specio, nome la Johnson-herbo (S. halapense), estas klasifikita kiel invada specio en Usono fare de la Sekcio de Agrikulturo.

Parazitoj redakti

Claviceps sorghicola, Claviceps sorghi kaj Claviceps africana estas parazitoj de sorgo.

Produktado redakti

 
Sorghum bicolor en Burkino.
 
Sorghum bicolor en Saksio.
 
Sorgokampo.
 
Rikolto.
 
Sorgogrenoj en Barato.

Sorgo estas vaste kultivata en la duonsekaj tropikoj de Azio kaj Afriko (nuntempe ankaŭ de Ameriko). Tie ĝi dependas ĉefe de la pluvo. Kvankam, ĝia rikolto sub optimumaj kondiĉoj estas je pli ol 10 tunoj ĉiuhektare, la malriĉaj agrikulturistoj en Azio kaj Afriko rikoltas nur inter 500 kaj 800 kilogramoj en ĉiu hektaro. Tiu rikolta malgrandigo okazas pro diversaj kialoj - insektoj, malsanoj, trudherboj kaj la malsekego.

Plie, ĉar la planto troviĝas en tre diversaj grundtipoj, plibonigo de la rikoltkapablo de sorgo tipe okazas per plibonigado de la kultivpraktikoj.

Laŭ Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (FAO)[6], la jara monda produkto de sorgo balanciĝas kutime inter 55 kaj 65 milionoj da tunoj (Mt). En 2013 ĝi estis 61,5 Mt.

Plej grandaj produktantoj de sorgo - 2010
(milionoj da tunoj)
  Usono 8,8
  Barato 7,0
  Meksiko 6,9
  Niĝerio 4,8
  Argentino 3,6
  Etiopio 3,0
  Sudano 2,6
  Burkino 2,0
  Ĉinio 1,7
  Aŭstralio 1,6
  Brazilo 1,5
Mondo 55,6
Fonto: FAO[7]

La plej grandaj produktantaj landoj estas Usono, Meksiko, Niĝerio kaj Barato, sed ankaŭ ilia ordo ŝanĝetas: dum multaj jaroj Usono estis ĉe la unua loko, sed en 2012 la unua produktanto estis Meksiko, en 2011 Barato kaj en 2006 Niĝerio. Sume, Ameriko kaj Afriko produktas preskaŭ 80% de la monda sorgo.

Monde, sorgo estas la kvina greno laŭ produktata kvanto, post maizo, rizo, tritiko kaj hordeo; en Afriko (sume) ĝi estas kvara, antaŭ hordeo, kaj proksimume egalas tritikon; en centra Afriko ĝi estas dua, superata nur de maizo[8].

Kulturo redakti

Ruĝa sorgo (红高粱, Hong Gao Liang) estas ĉina filmo de 1987 de la reĝisoro Zhang Yimou, bazita el du romanoj de la Nobel-premiito Mo Yan nome Ruĝa sorgo kaj Sorga vino. En la intrigo de ambaŭ verkoj sorgo ludas gravan rolon kiel pejzaĝo (sorgokampoj), kaj ĉar la edzo de la ĉefa rolulino havas distilejon el sorgo. Produktado de vino el sorgo estas grava kaj en tiuj verkoj kaj en la ĉina kulturo.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. http://www.efloras.org/florataxon.aspx?flora_id=2&taxon_id=130722
  2. 2,0 2,1 2,2 Broomcorn, Alternative Field Crops Manual, Purdue University, Alirita la 14an de Marto 2011.
  3. (2010-02-01) “Ecogeographical distribution of wild, weedy and cultivated Sorghum bicolor (L.) Moench in Kenya: implications for conservation and crop-to-wild gene flow”, Genetic Resources and Crop Evolution 57 (2), p. 243–253. doi:10.1007/s10722-009-9466-7. Alirita 2010-08-02.. 
  4. http://www.efloras.org/florataxon.aspx?flora_id=2&taxon_id=200026333
  5. Sorghum, U.S. Grains Council.
  6. FAOSTAT - Production / Crops - Sorghum angle (france, hispane)
  7. http://faostat.fao.org/site/567/DesktopDefault.aspx?PageID=567 Production (tonnes), FAOSTAT, alirita la 7an de februaro de 2012
  8. FAOSTAT - Food and Agricultural commodities production / Commodities by regions Arkivigite je 2016-03-06 per la retarkivo Wayback Machine angle (france, hispane)

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti