Burkino

lando en Afriko, sen marbordo, apud Malio, Niĝerlando, Benino, Togolo, Ganao, kaj Eburbordo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Afrika lando. Por aliaj signifoj vidu la artikolon burkino (vesto).

Burkino,[1]Burkina Faso, estas lando sen maraliro en Okcidenta Afriko. Ĝi limas okcidente al Ebur-Bordo, norde al Malio, oriente al Niĝero kaj sude al la Benino, Togolando kaj Ganao. Ĝia ĉefurbo estas Vagaduguo.

Burkino
Burkina Faso

Flago de Burkino

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Une Seule Nuit
Nur unu nokto
Nacia devizo: Unité, Progrès, Justice
Unueco, Progreso, Justeco
Situo
suverena ŝtatolando sen maralirolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Vagaduguo
Oficiala(j) lingvo(j) franca
Uzata(j) lingvo(j) morea
sudanaj
Plej ofta(j) religio(j) islamo
kristanismo
Areo 274 000 km²
- % de akvo 0,1 %
Loĝantaro 16468700 (2012) (2019)
Loĝdenso 63 loĝ./km²
Loĝantoj burkinabè
Horzono
Interreta domajno bf
Landokodo BF
Telefona kodo 226
Plej alta punkto Tenakourou
Plej malalta punkto Black Volta
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro Paul-Henri Sandaogo Damiba
Ĉefministro Albert Ouédraogo
Nacia tago 11-a de decembro
Sendependiĝo disde Francio 5-a de aŭgusto 1960
Ekonomio
Valuto okcidentafrika franko (XOF)
MEP laŭ 2012
– suma $24.565 mlrd
– pokapa $ 1415
vdr

Burkino estas respubliko, kiu estis kolonio de Francio kaj akiris sedependecon en 1960 kun la nomo de Respubliko de Supra Voltao. La nuna nomo Burkina Faso estis enkondukita en 1984 de la tiama prezidento Thomas Sankara. Ĝi signifas "Patrio de respektindaj homoj" en la morea lingvo kaj en la bambara lingvo, ambaŭ lingvoj parolataj en la lando.

Geografio redakti

 
Topografio de Burkino

Burkino havas areon egalan al 267 950 km² el kiuj 400 km² estas akvaj surfacoj. Ĝi situas sude de la arko de la rivero Niĝero kaj de la Saharo. Plejparto de la lando situas en la regiono Sudano, nur la plej norda parto estas en Sahelo.

La lando estas relative ebena kun meza altitudo egala al 400 m. En sud-okcidento troviĝas sabloŝtona montaro kun la plej alta pinto de la lando, la monto Tenakourou (747 m). Ĝi troviĝas proksime al la landlimo kun Malio.

Hidrografio redakti

La riveroj de Burkino apartenas al tri basenoj: la baseno de Voltao, la baseno de Komoe kaj la baseno de Niĝero.

Baseno de Voltao redakti

La plej granda baseno estas tiu de la rivero Voltao kun areo egala al 178 000 km² troviĝas en la okcidenta kaj centra parto de la lando. Ĝi inkluzivas la basenojn de la riveroj Mouhoun (Nigra Voltao), Nakambe (Blanka Voltao) kaj Nazinon (Ruĝa Voltao). Ties akvoj reuniĝas en la centro de Ganao, kie ili formas la lagon Voltao. Nur en la Mouhoun la akvo fluas dum la tuta jaro.

Baseno de Komoe redakti

La rivero Komoe fontas en la plej sud-okcidenta parto de lando en departemento de Banfora. Ĝia baseno havas areon egalan al 18 000 km². La Komoe havas multajn alfluantojn kaj pro la relative abundaj pluvoj de la regiono, la akvo fluas dum la tuta jaro kaj atingas fluokvanton de 500 m³/s en aŭgusto-septembro.

Baseno de Niĝero redakti

 
La lago Bam situas en la centro-norda regiono de Burkino

La nord-orienta parto de la lando (72 000 km²) apartenas al la baseno de la rivero Niĝero. Ĝia burkinaj alfluantoj de Niĝero estas sen akvo dum proksimume la duono de la jaro, sed en la pluvsezono inter maj kaj septembro ili povas kaŭzi grandajn inundojn.

Klimato redakti

En la sudo kaj en la centro la klimato estas tropika kun pluvsezono de majo/junio ĝis septembro/oktobro kaj pluvokvanto ĝis 1 200 mm jare. En La norda savana regiono la klimato estas seka kun du/tri humidaj monatoj jare. Tie la pluvokvanto egalas al proksimume 300 mm jare. La meza temperaturo estas inter 25 kaj 30 . La plej varmaj monatoj estas marto kaj aprilo, kaj la plej malvarmaj decembro kaj januaro. Dum la vintro la varma, seka vento Harmatano blovas el Saharo kaj kunportas sablon kaj polvon.

Naturo redakti

La Nacia Parko W inkludas areojn de tri landoj, nome Niĝero, Benino kaj Burkino.

Historio redakti

 
Kavalerio de la Mosoj (~1890)

Oni scias tre malmulte de la periodo antaŭ la kolonia periodo. Estas pruvite, ke antaŭ 14 000 jaroj ĉasistoj-kolektistoj loĝis en la nord-okcidento de la hodiaŭa Burkino. Inter 3600 kaj 2600 a.K. ŝtonaĝaj popoloj praktikis agrikulturon. La uzo de feraj objektoj kaj keramikaĵoj evoluis inter 1600 kaj 1000 a.K.[2]

Kelkaj de la nunaj etnoj de Burkino loĝis tie jam de la fino de la unua jarmilo. Inter ili estas la dogonoj kiuj loĝas en la limregiono inter Burkino kaj Malio. La Mosioj enmigris el al sudo dum la 15-a jarcento kaj fondis plurajn reĝlandojn. Inter ili la plej antikva estas Tenkodogo, aliaj estas Vagaduguo kaj Jatenga.

La francoj komencis kolonizadon de Burkino en 1896. Ili konkeris supre nomatajn mosiajn reĝlandojn sen grandaj bataloj. En 1904 la regiono estis aneksita al Franca Okcidenta Afriko kune kun Senegalio kaj Niĝero.

En 1919 fondita aparta kolonio kun la nomo Franca Supra Voltalando. En 1932 ĝi estis dispartigita inter Ebur-Bordo, Malio kaj Niĝero. En 1947 ĝi estis denove establita kun la samajn limojn kiujn ĝi havis antaŭ 1932.

Burkino akiris sendependecon la 5-an de aŭgusto 1960 kun la nomo de Supra Voltalando, kaj Maurice Yaméogo estis elektita kiel unua prezidento. Li starigis unupartian diktatorecan reĝimon. Pro koruptado kaj misadministrado lia regado estis malsukcesa. Li eksiĝis post gravaj tumultoj en 1966. Sekve regis la armeo per la generalo Lamezana, kiu en 1976 establis registaron precipe el civiluloj, kiu ellaboris novan demokratian konstitucion aprobitan en 1977. En 1978 generalo Lamezana estis elektita kiel prezidento. Pro internaj konfliktoj la registaro ne sukcesis efike labori kaj en 1980 okazis militista puĉo. Sekvis tri kaosaj jaroj, kiuj finiĝis en 1983 kun alia puĉo, sekve nomata revolucio, kiu portis al la povo Thomas Sankara.

Sankara establis maldekstreman diktatorecan reĝimon kaj volis radikale renovigi la landon. Unue li ŝanĝis la nomon de Supra Voltao al Burkina Faso (Patrio de respektindaj homoj). Li ŝtatigis la grundon por plibonigi la memprovizadon kun agraraj produktoj kaj antaŭenpuŝis alfabetigadon kaj egalrajtigon de la seksoj. Sankara estis mortpafita en 1987 dum puĉo iniciatita de la tiama vic-prezidento Blaise Compaoré subtenita de Usono kaj Francio.

Blaise Compaoré regis la landon dum 27 jaroj ĝis 2014. Kiam li intencis modifi la konstitucion por daŭrigi la regadon ankaŭ post 2015, okazis gravaj tumultoj kaj li estis devigita eksiĝi. Ek de novembro 2014 la prezidento estis la civilulo Michel Kafando, dum la provizora militista registaro estas gvidata de Yacouba Isaac Zida.

La 23an de Januaro 2022 militista puĉo estrita de oficiro Paul-Henri Sandaogo Damiba elpostenigis la prezidenton Roch Kaboré kaj la demokratian politikan sistemon, kiel protesto kontraŭ la manko de efikeco en la lukto kontraŭ la atakoj fare de ĝihadistoj.[3]

Politiko redakti

Laŭ la konstitucio de 1991 Burkino estas prezidenta respubliko laŭ la franca modelo. La prezidento estas ankaŭ registarestro kaj nomumas la ĉefministron.

La parlamento havas nur unu ĉambron kun 111 membroj. La juĝopovo estas detenata de la supra kortumo.

Burkino apartenas al la AKP-ŝtatoj.[4], internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko. Historia politika dokumento por la modelo de politika kunlaboro de la AKP-ŝtatoj kun la Eŭropa Unio estas la Konvencio de Lomeo, kiu estis subkribita en la ĉefurbo de Togolando, kaj inter la jaroj 1975 kaj 2000 tre influis la interŝtatan politikon.

Post kiam la 26-an de julio 2023 okazis puĉo en Niĝero, Burkino en komuna deklaro kun Malio anoncis plenan subtenon de la puĉistoj kaj avertis, ke kaze de eksterlanda invado al tiu ĉi lando ili konsideros tion kiel atakon kontraŭ si mem kaj forlasos la Ekonomian Komunumon de Okcidentafrikaj Ŝtatoj.

La 17-an de septembro 2023 Malio, Niĝero kaj Burkino establis Aliancon de Ŝtatoj de Sahelo, kadre de kiu ili aranĝos komunan defendon kaj kunlaboron.

Loĝantaro redakti

La lando havas proksimume dek ses milionojn da loĝantoj, kiuj apartenas al diversaj afrikaj etnoj. La meza vivodaŭro egalas al 52 jaroj. La loĝantaro kreskas je 3 % jare.

Urboj redakti

 
Placo de UNO en Vagaduguo, Burkina Faso

La plej grandaj urboj de Burkino estas Vagaduguo 1 273 000 loĝantoj (2006), Bobo Dioulasso 554 000 loĝantoj, Kuduguo 132 000 loĝantoj, Banfora 110 000 loĝantoj (datenoj el 2006).

Dum la lastaj jardekoj okazis forta migrado de la kamparo al la urboj, aparte al la ĉefurbo. Pro la granda senlaboreco multaj junuloj migras ĉiujare al la najbaraj landoj por trovi laboron.

Etnoj redakti

La loĝantaro de Burkino konsistas el multaj etnaj kaj lingvaj grupoj. La plej multnombra grupo estas la mosioj (40 %), kiuj enmigris el la sudo en la 15-a jarcento kaj kunfandiĝis kun la praloĝantaro. Aliaj gravaj entnoj estas la Gurmaoj (8 %) en oriento kaj la Fulboj (5 %) en la nordo. En la nordo loĝas ankaŭ la tuaregoj kiuj plejofte vivas kiel nomadoj. En sudokcidento loĝas la boboj (14 %), la senufoj (9 %) la lobioj (6 %) kaj multnombraj malgrandaj etnoj.

Lingvoj redakti

Oficiala lingvo estas nur la franca.

La plejmulto de la loĝantaro parolas afrikan lingvon kiel gepatra lingvo kaj ne bone konas la francan. La plej gravaj naciaj lingvoj parolataj estas la mosia, la ĝula kaj la fula. Estas uzataj ankaŭ la tuarega kaj lingvoj de la niĝerkonga lingvaro.

En la listo de la vivantaj lingvoj de la lando troviĝas entute 68 lingvoj.

Religioj redakti

La plej granda parto de la populacio (60 %) estas islamanoj, 23 % estas kristanoj kaj la aliaj estas adeptoj de afrika religio. Elementoj de la tradicia animistaj religioj troviĝas ankaŭ en la kulta praktikado de kristanoj kaj islamanoj.

Ekonomio redakti

La plej grava branĉo de la burkina ekonomio estas agrikulturo, kiu kontribuas 32 % de la MEP kaj laborigas 80 % de la laborforto. Temas precipe pri bredado kaj kultivado de maizo, milio, ternuksoj kaj sorgo Malgraŭ la arideco de la grundo Burkino estas la dua plej granda produktanto de kotono en Afriko post Egiptio[5]. En la ĉirkaŭaĵo de Banfora troviĝas grandegaj plantejoj de sukerkano kaj tiurilataj fabrikejoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Burkino en vortaro.net
  2. www.primature.gov.bf/burkina Arkivigite je 2008-09-05 per la retarkivo Wayback Machine (Abgerufen: 5. Februar 2008)
  3. Los militares confirman su golpe de Estado en Burkina Faso y disuelven el Gobierno y el Parlamento EFE, en Público, Madrido, Uagadugú 24/01/2022 Alirita la 25an de Januaro 2022
  4. Secretariat ACP (angle). Arkivita el la originalo je 2015-04-30. Alirita 2015-05-12.
  5. http://www.lesafriques.com/produits-de-base/coton-bonnes-recoltes-en-afrique-de-l-ouest.html?Itemid=308?articleid=11739 Arkivigite je 2018-07-28 per la retarkivo Wayback Machine [En ligne] Coton : bonnes récoltes en Afrique de l’Ouest, Aliou Diongue, Les Afriques.com (konsultita la 10-a de februaro 2013)