Niĝero

lando en okcidenta Afriko
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la ŝtato en Afriko. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Niĝero (rivero).

Niĝero (oficiala nomo: Niĝera respubliko en la franca lingvo République du Niger) estas respubliko, eksa franca kolonio, en Okcidenta Afriko kun demokrate elektita registaro. Ĝi havas limon kun Alĝerio kaj Libio norde, Ĉado oriente, Niĝerio kaj Benino sude kaj Malio kaj Burkina Faso okcidente. La nomo devenas de la rivero Niĝero, kiu trafluas la relative dense loĝatan sudokcidentan parton de la lando.

Niĝero
Niĝera respubliko
République du Niger

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: 'La Nigérienne'
situo
respublikosuverena ŝtatolando sen maralirolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Niameo
Oficiala(j) lingvo(j) franca lingvo
Uzata(j) lingvo(j) haŭsa
Plej ofta(j) religio(j) islamo
Areo 1 267 000 km²
Loĝantaro 22 772 361 (2020)
Loĝdenso 165 loĝ./km²
Loĝantoj Haŭsoj
Zarmaoj
Horzono +1
Interreta domajno ne
Landokodo NE
Telefona kodo +227
Internacia aŭtokodo RN
Plej alta punkto Mont Idoukal-n-Taghès
Plej malalta punkto Niĝero
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro Mohamed Bazoum (ekde 2021)
Ĉefministro Ouhoumoudou Mahamadou (ekde 2021)
Sendependiĝo disde Francio 3-a de aŭgusto 1960
Ekonomio
Valuto okcidentafrika franko (CFA)
MEP laŭ 2007
– suma 4,17 mrd US$
– pokapa 313 US$
vdr

Niĝero estas lando sen maraliro enhavanta partojn de Saharo, Sahelo kaj partojn de la sudana regiono. La loĝantaro ofte suferas pro troa sekeco kaj malsatego[1] La lando estas unu el la plej malriĉaj de la mondo laŭ la indico de homa disvolviĝo. Dum la lastaj jaroj ekestis defioj rilate al la stabileco en la lando pro infiltrado de ĵihadismaj milicoj[2].

Historio redakti

 
Vodabaj virinoj en tradiciaj vestaĵoj

En 1921 la lando iĝis kolonio de Francio kaj parto de Franca Okcidenta Afriko. En 1960 ĝi akiris sendependecon, sed fariĝis milita respubliko. En 1993 okazis la unuaj multpartiaj elektoj.

Ekonomio redakti

Grava ekonomia faktoro estas la minado de Urano norde de Agadez fare de la franca firmao Areva. Niĝero estas la plej grava afrika produktanto de Urano[3] kaj liveras 40% de la Urano bezonata de Francio.[4]

Naturo redakti

La Nacia Parko W inkludas areojn de tri landoj, nome Niĝero, Benino kaj Burkino.

Politiko redakti

La niĝera konstitucio aprobita per referendumo en 2010 estas surbaze de tiu en Francio konsitante el duonprezidenta sistemo de registaro kun rekta kaj demokrate elekto de la prezidento (ĉiujn kvin jarojn). La ŝtatestro kaj ĉefkomandanto de la armetrupoj havas ampleksajn potencojn. La preziento nomumas kaj eksigas la registaron estrita de la ĉefministro. La tradiciaj regantoj (france: chefs traditionnels) estas sub la kontrolo de ŝtato. Sur loka nivelo ili prenas sur sin juĝajn taskojn, interalie[5].

Politikaj indicoj publikigitaj de neregistaraj organizaĵoj
Indeksa nomo indeksa valoro Monda Rango interpreta helpo Jaro
Indekso de fragilaj ŝtatoj 96 el 120 21 de 179 Stabileco de la lando: Alarmo

0 = tre daŭrigebla / 120 = tre alarma Rango: 1 = plej delikata lando / 179 = plej stabila lando

2021[6]
indekso de demokratio 3.22 el 10 125 de 167 Aŭtoritata reĝimo

0 = aŭtoritata reĝimo / 10 = plena demokratio

2021[7]
Libereco en la Monda Indekso 51 el 100 Libereco statuso: parte libera

0 = ne libera / 100 = libera

2022[8]
Gazetara Libereco-Indekso 67,8 el 100 59 el 180 Rekoneblaj problemoj por gazetara libereco

100 = bona situacio / 0 = tre serioza situacio

2022[9]
Indekso de Korupta Percepto (CPI) 31 el 100 124 el 180 0 = tre korupta / 100 = tre pura 2021[10]

La 26-an de julio 2023 sekve de puĉo prezidanto Mohamed Bazoum estis eksigita kaj la potencon transprenis la Nacia Konsilio pri Gardado de la Patrujo subestre de generalo Abdourahamane Tchiani. La Ekonomia Komunumo de Okcidentafrikaj Ŝtatoj kondamnis la puĉon, same kiel Unuiĝintaj Nacioj, Francio kaj Usono. Malio, Burkino kaj Gvineo subtenis ĝin.

Ekstera politiko redakti

 

Niĝero apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de ĉi-momente 77 ŝtatoj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano. Ĝi estas ankaŭ membro de la Afrika Unio kaj la Komunumo Ekonomia de Okcidentafrikaj Ŝtatoj kaj membras ankaŭ en la Niĝeria Basena Aŭtoritato kaj la Basena Komisiono de la Lago Ĉadio (franca mallongigo CBLT), la Movado de Nealiancitaj Landoj, la Organizaĵo de Islama Kunlaboro kaj la Organizaĵo por la Harmoniigo de Komerca Juro en Afriko (angla mallongigo OHADA). La plej okcidentaj regionoj de Niĝerio estas kunigitaj kun apudaj regionoj de Malio kaj Burkino sub la Integrita Disvolva Aŭtoritato de la Regiono Liptako-Gurma, ofte konata kiel la Aŭtoritato de Liptako-Gurma (malonge ALG).

La 17-an de septembro 2023 Malio, Niĝero kaj Burkino establis Aliancon de Ŝtatoj de Sahelo, kadre de kiu ili aranĝos komunan defendon kaj kunlaboron.

Lingvoj redakti

Lingvoj: haŭsa (parolata de 56% de la loĝantaro kaj kiun 85% niĝeranoj komprensas), la songai-djerma lingvaro, la fulana, la tamaja kaj la franca.

Esperanto redakti

En Niĝero ekzistas Niĝerlanda Esperanto-Klubo ne aliĝinta al UEA.

Bibliografio redakti

  • Thomas Krings, Sahelländer, WBG-Länderkunden, Wissenschaftliche Buchgesellschaft Darmstadt, 2006, ISBN 3-534-11860-X

Referencoj redakti

  1. Jon Gambrell: 10 million face famine in West Africa. The Independent, 30. Mai 2010.
  2. (en) Death toll mounts in 'terrorist' attacks in Niger. En: TRT World. la 3-an de januaro 2021, alirite la 14-an de februaro 2021
  3. Thomas Krings, S. 157
  4. http://www.latribune.fr/entreprises-finance/industrie/energie-environnement/20120611trib000703254/hollande-prone-la-cooperation-sur-l-uranium-avec-le-niger.html La Tribune vde la 11-a junio 2012
  5. (en) Abdourahmane Idrissa, Samuel Decalo: Historical Dictionary of Niger. 4-a eldono. Scarecrow, Plymouth 2012, ISBN 978-0-8108-6094-0, paĝoj 117–118.
  6. (en) Indekso de fragilaj ŝtatoj: Tutmondaj Datumoj. Fund for Peace , 2021, alirita 30 oktobron 2022
  7. Democracy Index de The Economist Intelligence Unit. The Economist Intelligence Unit, 2021, alirite la 30-an de oktobro 2022 .
  8. (en) Landoj kaj Teritorioj. Freedom House, 2022, alirite la 30-an de oktobro 2022
  9. (en) 2022 Monda Gazetara Libereco-Indekso. Reporters Without Borders , 2022, alirite la 30-an de oktobro 2022
  10. (de) CPI 2021: Tabellarische Rangliste. Transparency International Deutschland e. V., 2022, alirite la 30-an de oktobro 2022

Vidu ankaŭ redakti