Benino

lando en okcidenta Afriko
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Benino (apartigilo).

Benino (france Bénin) estas ŝtato en Okcidenta Afriko. Ĝi limas okcidente al Togolando, norde al Burkina Faso kaj Niĝero, oriente al Niĝerio kaj sude al la Gvinea Golfo. Antaŭ la jaro 1975, la lando nomiĝis Dahomeo. Tiu nomo rilatas al la tiama Reĝlando Dahomeo.

Benina Respubliko
République du Bénin

Flago de Benino

Blazono de Benino

Detaloj Detaloj
Nacia himno: L'Aube Nouvelle
La nova tagiĝo
Nacia devizo: Fraternité, Justice, Travail
Kunuleco, justeco, laboro
Situo
suverena ŝtatolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Porto-Novo
Oficiala(j) lingvo(j) franca
Uzata(j) lingvo(j) fonua
joruba
Plej ofta(j) religio(j) kristanismo
islamo
Areo 112,622 km²
- % de akvo 1,8 %
Loĝantaro 13 301 694 (2021) (2017)
Loĝdenso 118 loĝ./km²
Loĝantoj Joruboj
Fulboj
Horzono +1
Interreta domajno bj
Landokodo BJ
Telefona kodo 229
Plej alta punkto Mont Sokbaro
Plej malalta punkto Golfo de Benino
Politiko
Politika sistemo demokratia respubliko
Ŝtatestro Patrice Talon
Ĉefministro Patrice Talon
Nacia tago 1-a de aŭgusto
Sendependiĝo disde Francio 1-a de aŭgusto 1960
Ekonomio
Valuto Okcidentafrika franko (XOF)
MEP laŭ 2012
– suma $7,43 mlrd
– pokapa $ 794
Esperanto-movado
Landa E-asocio Asocio de Beninaj Esperantistoj
vdr

Geografio redakti

La lando situas inter la rivero Niĝero en la nordo kaj la marborda ebenaĵo en la sudo. Ĝi longas entute 650 km kaj larĝas maksimume 320 km. La nordo konsistas plejparte el savano kaj semi-aridaj montoj. Meze de la lando troviĝas la montaro Atakora, kies plej alta punkto en Benino estas la monto Sagboroa kun altitudo egala al 658 metroj. La sudo de la lando konsistas el malalta marborda ebenaĵo kun marĉoj, lagoj kaj lagunoj kiel la lago Nokoué aŭ la laguno de Porto Novo.

La plejparto de la loĝantaro vivas en la sudaj marbordaj ebenaĵoj, kie la plej grandaj urboj estas koncentritaj, inklude Porto Novo kaj Kotonuo (Cotonou).

La lando situas en tropika zono, la klimato estas varma kaj humida kun relative malmulte da pluvo, kvankam estas du pluvaj sezonoj (de aprilo al julio kaj de septembro al novembro).

La Nacia Parko W inkludas areojn de tri landoj, nome Niĝero, Benino kaj Burkino.

La Internacia Kortumo, bazita en Hago, en julio 2005 difinis la finan limon inter Benino kaj Niĝero sur la insuloj en la lito de la Niĝero kaj Mekrou: naŭ insuloj estis konceditaj al Benino kaj dekses, inkludante tiun de Lete, al Niĝero.

Historio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Reĝlando Dahomeo.

Benino estiĝis de la Reĝlando Dahomeo, afrika reĝlando lokita en la sud-okcidento de la nuna Benino inter la 17-a jarcento kaj la fino de la 19-a jarcento. Reĝlando Dahomeo kreskiĝis sur la altebemaĵo de Abomey en la komenco de la 1600-aj jaroj kaj fariĝis regiona potenco je la 18-a jarcento per la konkerado de strategiaj urboj de la Atlantika marbordo, speciale la haveno de Ouidah. Dum la plejmulta parto de la 18-a kaj 19-a jarcentoj, ĝi estis grava regiona ŝtato, kiu prosperis pro la komercado de sklavoj kun la eŭropanoj, precipe la portugaloj kaj la nederlandanoj. Ĝi estis grava loko por la traktado de la atlantikaj sklavoj, eble liverinta ĝis 20% de la sklavoj en Eŭropo kaj en Ameriko. La marbordo de la regno tiel fariĝis konata kiel la "Marbordo de sklavoj". Malnova portugala fortikaĵo, nun muzeo, en la marborda urbo de Ouidah memoras la komercon de sklavoj.

Je la mezo de la 19-a jarcento multaj brazilaj eksaj sklavoj (Aguda) establiĝis en urboj kiel Porto-Novo kaj Ouidah kie koncentriĝas la komerco. Kulture ili havis gravan influon sur la loka loĝantaro, ĉefe la joruba.

Dum la 19-a jarcento la regno disfalis tiel la francoj sukcesis en 1892 preni grandan parton de la areo sub ilia kontrolo. En 1894, la reĝlando estis integrita al la Franca Okcidenta Afriko kiel la Franca Dahomejo.

 
Pejzaĝo en la montaro Atakora
 
Benino kaj ĝia najbaraj landoj

De la tiama regno restas la reĝaj palacoj de Abomejo kiuj estas kultura heredaĵo de Unesko.

En 1958 la lando akiris sendependecon kiel la Respubliko de Dahomey, kaj la 1an de aŭgusto 1960 la lando fariĝis plene sendependa.

La sekvaj dek du jaroj estis markitaj de kronika malstabileco, la eksaj koloniaj elitoj, plejparte el la Sudo, disputis pri povo. Okazis pluraj puĉoj kaj ŝanĝoj de registaro.

La politika sceno estis regita de Sourou Apithy, Hubert Magiistino, kaj Justin Ahomadegbé. Ĉiu el ili reprezentis malsaman parton de la lando. Tiuj tri figuroj atingis interkonsenton en 1970 por formi prezidantan konsilion. En 1972, la prezidanta konsilio estis renversita per militista puĉo direktita de Mathieu Kérékou. Li enkondukis marksisman registaron kaj renomis la landon al Popola Respubliko de Benino en 1975.

Je la fino de la 80-aj jaroj Kérékou forlasis marksisman ideologion post ekonomia krizo kaj decidis establi denove demokration. En 1991 li perdis la prezidentajn balotojn kaj iĝis la unua nigra afrika prezidanto kiu demisiis post elektoj. Li estis postsekvita de Nicéphore Soglo. En la prezidantaj balotoj en 1996, Kérékou venkis Soglon kaj reiĝis prezidento. En la 2006-aj prezidentaj balotoj Kérékou ne estis plie elektebla kaj estis postsekvita de Yayi Boni kiu estis reelektita en 2011.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kronvirusa pandemio de 2019-2020-2021 en Benino.

Gravaj urboj en Benino redakti

Porto Novo estas la ĉefurbo, ĉar tie staras la sidejo de la Parlamento.

Kotonuo estas la plej granda kaj grava urbo, ĉar tie staras la sidejo de la Registaro, ĉiuj ministrejoj, ĉiuj ambasadejoj. Plie Kotonuo estas grava, ĉar estas haveno. Estas trajnlinio el Kotonuo al la nordo tra la tuta lando, trajnoj transportas nur varojn.

Ouidah situas marborde okcidente de Kotonuo. Inter la du urboj laŭ la Atlantiko troviĝas la Fiŝkaptista Strato (La Route des Pêches), kiu trairas belegajn plaĝojn. En Ouidah situas la Pordo de Ne Reveno (La Porte de Non Retour), monumento memore al la Sklava Periodo.

Abomejo (Abomey) situas proks. 100 km norde de Kotonuo. Abomejo gravas pro historiaj kialoj.

Grand-Popo estas la ĉelima urbo okcidente sur la limo al Togolando.

Lokossa, Bohicon, Savalou, Pobé, Kétou, Dassa, Savé, Parakou, Djougou, Kandi, estas aliaj beninaj urboj.

Demografio redakti

Etnoj kaj lingvoj redakti

Ĉefaj lingvoj estas la joruba kaj la fonua kaj ene de tiu estas ekzemple la kotafonua lingvo.

Inter la etnoj de Benino troveblas

Religio redakti

Laŭ oficiala statistiko loĝantaro distribuiĝas laŭ religioj tiele: 48,5% kristanoj, 27,7% islamanoj kaj 14,2% adeptoj de vuduo. Tamen iuj fakuloj opinias ke efektive vuduo okupas la unuan lokon, ĉar ĉiuj beninanoj kredas kaj iugrade praktikas ĝin. La 9-an kaj la 10-an de januaro okazas nacia festo de vuduo, kiu ekde 2024 nomiĝas Vodun days[1].

Ekstera politiko redakti

Benino apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de ĉi-momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko. La aktuala gvida politika dokumento por la modelo de politika kunlaboro de la AKP-statoj kun la Eŭropa Unio estas la Konvencio de Kotonuo, kiu subskribiĝis en la benina urbo kaj ekde 2000 tre kundifinas la mondan interŝtatan politikon.

Benino apartenas al la CEDEAO: Ekonomia Komunumo de okcidentafrikaj Ŝtatoj (Communauté Economique des Etats de l'Afrique de l'Ouest), kiu grupigas 15 Ŝtatojn.

Benino membras en Ekonomia kaj Mona Unuiĝo de Okcidenta Afriko (Union économique et monétaire ouest-africaine) (UEMOA)

Esperanto en Benino redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto en Benino.

Esperanto estas reprezentita de pluraj asocioj.

Ekzistas Benina Esperanto-Asocio (ABE) fondita en 1983 fare de Privas Tchikpe. Ĝi havas agnoskon de la edukministrejo, do je ŝtata nivelo.

Ekzistas Asocio de Beninaj Esperantistoj (ABeE), fondita en 2000, kun rilatoj al Universala Esperanto-Asocio. Ĝi havas agnoskon je departementa provinca nivelo.

Ekzistas ankaŭ Amikeca Esperanto-Klubo kaj ILEI-sekcio kun sekciestro Karlo Alofa.

Ekzistas plie Scio Sen Bariloj (SSB) ekde 2009 fondita de Privas Tchikpe kaj Mireille Grosjean.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Jean Sovon (2024-01-25) En Benino, la nacia festo de vuduo iĝas “Vodun days” (esperante). Tutmondaj Voĉoj. Arkivita el la originalo je 2024-02-01. Alirita 2024-03-l05.

Eksteraj ligiloj redakti