Malfermi la ĉefan menuon

Konvencio de Kotonuo

la AKP-ŝtatoj

La konvencio de Kotunuo estas interŝtata kontrakto inter la Eŭropa Unio (EU) kaj la AKP-ŝtatoj, kiu difinas la apartajn rilatojn (speciale favorajn regulojn pri dogano) inter la EU kaj tiuj ŝtatoj, kiuj je granda parto estas eksaj kolonioj de la EU-membroŝtatoj Britio kaj Francio.

La konvencio daŭrigas kaj plievoluigas la tradicion de la konvencio de Lomeo, kiu – subskribite en Lomeo, la ĉefurbo de Togolando – unuafoje difinis tian partneran rilaton inter la "norda" Eŭropa Unio kaj la "sudaj" landoj de la AKP-ŝtatogrupo kaj validis de la 28-a de februaro 1975 ĝis la 29-a de februaro 2000. La konvencio de Kotonuo subskribiĝis la 23-an de junio 2000 – en Kotonuo, la ĉefurbo de Benino. La interŝtata kontrakto difinas la interrilatojn de la subskribintaj ŝtatoj rilate al evoluhelpo, komerco, investoj kaj homaj rajtoj.

Ke tiu konvencio ne nur temis pri pli justaj komercaj rilatoj, sed ankaŭ fokusigis la temojn homaj rajtoj kaj ŝtatan administradon, diferencigas ĝin de la antaŭa konvencio de Lomeo. Komence de la jaro 2002 la konvencio ekvalidis.

La konvencio de Lomeo de 1975 kaj postaj plidetaligoj de tiu konvencio antaŭvidis inter alie la unuflankan malfermiĝon de la merkatoj de la Eŭropa Unio por varoj el la AKP-ŝtatoj. La nova konvencio de Kotunuo de 2000 kontraŭe antaŭvidas "ekonomiajn interkonsentojn pri partnereco" (angle economic partnership agreements, EPAs), kiuj krome ankaŭ antaŭvidas la malfermiĝon de la merkatoj de la AKP-ŝtatoj por varoj el la Eŭropa Unio. Krom tiu nova akcento de reciprokeco, la konvencio de Kotunuo pli diferencigas inter diversaj grupoj inter la AKP-ŝtatoj laŭ grado de industria kaj socia evoluo, kaj antaŭvidas plej da helpo por la tiuflanke malplej evoluintaj ŝtatoj.

La kostojn de tiuj projektoj grandparte financas la Eŭropa Evolua Fondaĵo (EEF) kaj kreditoj el la Eŭropa Investa Banko. La plej grandajn monsumojn tra tiuj du institucioj donas la eŭropaj ŝtatoj Francio kaj Germanio.

La konvencio daŭrigas tradicion de partnera kunlaboro inter la ŝtatoj de origine la Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEK), poste la Eŭropa Komunumo (EK) kaj fine la Eŭropa Unio (EU) kun pli sudaj landoj. Tiu tradicio komenciĝis dum la jaro 1963 per la konvencio de Jaundeo. Dum tiu jaro la EEK komencis subteni evoluajn projektojn ĉefe en la eksaj francaj kaj belgaj kolonioj de Afriko. Kiam dum la jaro 1975 Britio aliĝis al la Eŭropa Komunumo, la interkontrakta ŝtataro per la konvencio de Lomeo ampleksiĝis per multaj ekse britaj kolonioj en la regionoj Afriko, Karibio kaj Pacifika Oceano. Tiu kaj la tri sekvaj versioj de la konvencio de Lomeo garantiis al la AKP-ŝtatoj ekonomiajn privilegiojn, plifaciligis ilian aliron al la komuna merkato de la exuropa ŝtatogrupo kaj enkondukis stabilajn prezojn por difinitaj varoj, kies celo estis garantii la eksportajn enspezojn de la AKP-ŝtatoj. Inter la jaroj 1975 kaj 2000 la Eŭropa Investa Fondaĵo financis la projektojn de la konvencio de Lomeo per 40 milionoj da Eŭroj.

Intertraktadoj pri sekva konvencio inter la Eŭropa Unio kaj la AKP-ŝtatoj, kiu validu post la jaro 2000, komenciĝis la 30-an de septembro 1998. Dum du jaroj granda grupo da politikistoj kaj ekonomiistoj diskutis la novan konvencion, kiu subskribopretis la 23-an de junio 2000 en Kotonuo.

Enhavo de la konvencioRedakti

La celo de la konvencio de Kotonuo estas la novorientiĝo de la evoluhelpa interŝtata politiko kaj la internaj politikoj de la AKP-ŝtatoj cele al malpliiĝo de la malriĉeco en tiuj landoj. Ĝi devigas la AKP-ŝtatojn je ampleksa kundecido de diversaj sociaj grupoj en politikaj demandoj, je reformo de la financa kaj komerca kunlaboro, kaj je koncentriĝo de politikaj projektoj cele al la kontraŭbatalo de troa malriĉeco de unuopaj civitanoj.

La respekto de la homaj rajtoj, la bazaj principoj de demokratio kaj de jura sistemo, kiu garantias la aplikon de la bazaj rajtoj, estas esencaj trajtoj de la konvencia kunlaboro. Por la kazo de malrespekto de iu el tiuj kriterioj fare de iu el la subskribintaj ŝtatoj enkondukiĝis interkonsultaj kaj reagaj mekanismoj. La konvencio same antaŭvidas respondecan ŝtatan administradon kaj enkondukiĝis interkonsulta mekanismo por la kazo de ŝtata korupteco.

Krome la konvencio alvokas je pli intensa politika dialogo inter la subskribintaj ŝtatoj en demandoj de komuna intereso, ekzemple la malsubteninda komerco de armiloj kaj kompare tre grandaj buĝetoj por naciaj armeoj, aŭ la malsubteninda komerco de malpermesitaj drogoj kaj la kontraŭbatalo de krimaj organizaĵoj, la subteno de interŝtata paco kaj evito de interŝtataj konfliktoj. Unuafoje ankaŭ konsideriĝis la problemo de amasa elmigro de civitanoj el la AKP-ŝtatoj al la landoj de Eŭropo.

En ĉiuj temoj de la konvencio konsideriĝis aspektoj de la samrajta trakto de civitanoj de ambaŭ seksoj, kaj de laŭeble bona protekto de la naturo.

Inter la jaroj 2002 kaj 2007, entute 25 miliardoj da Eŭroj antaŭvidatas por konvenciaj projektoj en la AKP-ŝtatoj. La konvencio de Kotonuo principe funkciu dum 20 jaroj, do ĝis la fino de la jaro 2021, sed antaŭvidatas adaptaj konferencoj ĉiujn kvin jarojn. Financaj protokoloj validas por kvin jaroj. Iuj eroj de la konvencio estas kontrolataj unufoje jare fare de la AKP-EU-Konsilio de Ministroj. Tiu koncepto garantiu pli da fleksebleco de la kontrakto en rapide ŝanĝiĝanta mondo. Komercaj interkonsentoj havas apartan, specife flekseblan tempoplanon.

La konvencio de Kotunuo inkluzivas pli ol du trionojn de ĉiuj evoluiĝantaj landoj. Tiu partnera kunlaboro inter "nordaj" kaj "sudaj" landoj estas modelo por la kunlaboro de la Eŭropa Unio kun aliaj evoluiĝantaj ŝtatoj (ekzemple en kontinenta Azio, Centra kaj Suda Ameriko), sed ankaŭ por la kunlaboro de aliaj industriaj kun evoluiĝantaj ŝtatoj.

Eksteraj ligilojRedakti

  • aktuala informaro de la germana fondaĵo Friedrich Ebert pri la konvencio en la angla kaj franca lingvoj