2021
jaro
Aktualaĵoj | Eventoj laŭ tago de jaro
◄ |
20-a jarcento |
21-a jarcento
| 22-a jarcento
| ►
◄ |
1990-aj jaroj |
2000-aj jaroj |
2010-aj jaroj |
2020-aj jaroj
| 2030-aj jaroj
| 2040-aj jaroj
| 2050-aj jaroj
| ►
◄◄ |
◄ |
2017 |
2018 |
2019 |
2020 |
2021
| 2022
| 2023
| 2024
| 2025
| ►
| ►►
Januaro
| Februaro
| Marto
| Aprilo
| Majo
| Junio
| Julio
| Aŭgusto
| Septembro
| Oktobro
| Novembro
| Decembro
2021 estis normala jaro komenciĝanta vendrede (vidu ĉi tie kalendaron).
2021 en la aliaj kalendaroj | |
---|---|
Gregoria kalendaro | 2021 MMXXI |
Ab urbe condita | 2774 |
Armena kalendaro | 1470 ԹՎ ՌՆՀ |
Bahaa kalendaro | 177 – 178 |
Barataj kalendaroj | |
- Vikram Samvat | 2076 – 2077 |
- Barata nacia kalendaro (Ŝaka Samvat) | 1943 – 1944 |
- Kalijugo | 5122 – 5123 |
Budhisma kalendaro | 2565 |
Ĉina kalendaro | 4657 / 4717 – 4658 / 4718 庚子 – 辛丑 |
Etiopa kalendaro | 2013 – 2014 |
Franca respublika kalendaro | 229 - 230 CCXXIX -CCXXX |
Hebrea kalendaro | 5781 – 5782 |
Holocena kalendaro | 12021 |
Irana kalendaro | 1399 – 1400 |
Islama kalendaro | 1442 – 1443 |
- Imperia jaro | Kōki 2681 (皇紀2681年) |
- Japana nomo de erao (Jōmon) | 12021 |
Juliana kalendaro | Gregoria minus 10–13 tagoj, depende de tempoperiodo |
Korea kalendaro | 4354 |
Tajlanda suna kalendaro | 2564 |

Dum la jaro 2021 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj redakti
- 22-a de januaro: Traktato pri abolo de nukleaj armiloj ekvalidiĝis
- 4-a de marto: Senfleksebla soldato de "Libero kaj Sendependo" Roman Szczur estis solene entombigita en bazilika kripto en Radecznica (Distrikto Zamojski)
- 5-a de marto: Apostola pilgrimado de papo Francisko al Irako komenciĝis en Bagdado, malgraŭ pandemio kaj oftaj teroristaj atencoj
- 23-a de marto - 29-a de marto: Kontenerŝipo Ever Given blokis la Suezan Kanalon
- 9-a de majo: Lanĉo de la Konferenco pri la estonteco de Eŭropo
- 11-a de junio-11-a de julio: Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2020 (prokrastita pro la kronvirusa pandemio)
- 23-a de julio-8-a de aŭgusto: Somera Olimpiko 2020 (prokrastita pro la kronvirusa pandemio)
- 1-a de oktobro: Malfermo de Internacia Ekspozicio (2020) en Dubajo (prokrastita pro la kronvirusa pandemio)
- 29-a de novembro: Ŝtorma vento damaĝis aŭtojn, arbojn kaj domojn en Istanbulo, kvar homoj mortis de vundoj, pluraj aliaj estas en malsanulejoj
- 30-a de novembro: Barbado fariĝis respubliko
- 7-a de decembro: Aperis poŝtelefona aplikaĵo de MiaVivo.net
- 31-a de decembro: finiĝis la Konvencio de Kotonuo
Naskiĝoj redakti
4-a de junio: Lilibet Mountbatten-Windsor, filino de Henry Mountbatten-Windsor kaj Meghan Markle
Mortoj redakti
- 2-a de januaro: Brian Urquhart, asista ĝenerala sekretario de UN, ricevinto de Premio Zamenhof (n. 1919)
- 4-a de januaro: Martinus Veltman, nederlanda fizikisto, nobelpremiito (n. 1931)
- 7-a de januaro: Jan Blommaert, belga sociolingvisto kaj lingva antropologo (n. 1961)
- 16-a de januaro: Phil Spector, usona kantoverkisto, muzikisto kaj muzikproduktisto (n. 1939)
- 18-a de januaro: Jean-Pierre Bacri, franca aktoro kaj scenaristo (n. 1951)
- 19-a de januaro: Morice Benin, franca kantisto (n. 1947)
- 20-a de januaro: Jan Werner, ĉeĥa esperantisto (n. 1933)
- 21-a de januaro: Jean Graton, franca desegnisto de komiksoj (n. 1923)
- 23-a de januaro: Walter Bernstein, usona scenaristo, viktimo de Makartiismo (n. 1919)
- 23-a de januaro: Alberto Grimaldi, itala filmproduktisto (n. 1925)
- 24-a de januaro: Arik Brauer, aŭstra pentristo kaj kantisto (n. 1929)
- 5-a de februaro: Christopher Plummer, kanada aktoro (n. 1929)
- 7-a de februaro: Moufida Tlatli, tunizia filmreĝisorino kaj ministro (n. 1947)
- 8-a de februaro: Jean-Claude Carrière, franca aktoro kaj scenaristo (n. 1931)
- 9-a de februaro: Chick Corea, usona ĵazpianisto (n. 1941)
- 11-a de februaro: Vlastimil Novobilský, ĉeĥa esperantisto (n. 1935)
- 14-a de februaro: Carlos Menem, prezidento de Argentino 1989-1999 (n. 1930)
- 16-a de februaro: Joan Margarit, kataluna poeto (n. 1938)
- 21-a de februaro: Marc Waelkens, belga arkeologo (n. 1948)
- 27-a de februaro: Vilmos Benczik, hungara esperantisto (n. 1945)
- 4-a de marto: Marcel Courthiade, franca lingvisto (n. 1953)
- 17-a de marto: John Magufuli, prezidento de Tanzanio (n. 1959)
- 21-a de marto: Antonio De Salvo, itala esperantisto (n. 1942)
- 21-a de marto: Nawal el Saadawi, egipta verkistino (n. 1931)
- 21-a de marto: Oldřich Kníchal, slovaka esperantisto (n. 1939)
- 25-a de marto: Bertrand Tavernier, franca reĝisoro (n. 1941)
- 28-a de marto: Didier Ratsiraka, prezidento de Madagaskaro (n. 1936)
- 1-a de aprilo: Isamu Akasaki, japana fizikisto Nobelpremiita (n. 1929)
- 4-a de aprilo: Robert Mundell, kanada ekonomikisto (n. 1932)
- 6-a de aprilo: Hans Küng, svisa teologo kaj verkisto (n. 1928)
- 19-a de aprilo: Walter Mondale, vicprezidento de Usono (n. 1928)
- 20-a de aprilo: Idriss Déby, prezidento de Ĉadio 1990-2021 (n. 1952)
- 23-a de aprilo: Andrzej Pettyn, pola esperantisto (n. 1938)
- 28-a de aprilo: Michael Collins, skipano de Apollo 11 (n. 1930)
- 1-a de majo: Pieter Aspe, flandra verkisto (n. 1953)
- 1-a de majo: Olympia Dukakis, usona aktorino (n. 1931)
- 23-a de majo: Eric Carle, usona verkisto kaj ilustristo (n. 1929)
- 28-a de majo: Benoît Sokal, belga aŭtoro de komiksoj (n. 1954)
- 4-a de junio: Friederike Mayröcker, aŭstra verkistino (n. 1924)
- 6-a de junio: Ei-ichi Negishi, japana kemiisto Nobelpremiita (n. 1935)
- 9-a de junio: Libuše Šafránková, ĉeĥa aktorino (n. 1953)
- 17-a de junio: Kenneth Kaunda, prezidento de Zambio (n. 1924)
- 5-a de julio: Raffaella Carrà, itala aktorino kaj kantistino (n. 1943)
- 7-a de julio: Jovenel Moïse, prezidento de Haitio (n. 1968)
- 17-a de julio: Pilar Bardem, hispana filma kaj televida aktorino (n. 1939)
- 23-a de julio: Steven Weinberg, usona fizikisto Nobelpremiita (n. 1933)
- 25-a de julio: Otelo Saraiva de Carvalho, portugala revoluciulo (n. 1936)
- 3-a de aŭgusto: Wolf Harranth, aŭstra verkisto, tradukisto kaj ĵurnalisto (n. 1941)
- 8-a de aŭgusto: Jaan Kaplinski, sovetia, estona verkisto (n. 1941)
- 13-a de aŭgusto: Carolyn Shoemaker, usona astronomino (n. 1929)
- 13-a de aŭgusto: Gino Strada, itala kirurgo kaj verkisto (n. 1948)
- 21-a de aŭgusto: Roman Malinowski, pola ekonomikisto kaj politikisto, Alta Protektanto de UK 1987 (n. 1935)
- 24-a de aŭgusto: Hissène Habré, prezidento de Ĉadio 1982-1990 (n. 1942)
- 24-a de aŭgusto: Charlie Watts, drumisto de The Rolling Stones (n. 1941)
- 26-a de aŭgusto: Aljes Razanaŭ, belorusa poeto (n. 1947)
- 29-a de aŭgusto: Jacques Rogge, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato 2001-2013 (n. 1942)
- 2-a de septembro: Mikis Theodorakis, greka komponisto (n. 1925)
- 6-a de septembro: Jean-Paul Belmondo, franca aktoro (n. 1933)
- 10-a de septembro: Jorge Sampaio, prezidento de Portugalio 1996-2006 (n. 1939)
- 11-a de septembro: Abimael Guzmán, gvidanto de Luma Vojo (n. 1934)
- 16-a de septembro: Clive Sinclair, brita inventisto, populariganto de hejmaj komputiloj (n. 1940)
- 17-a de septembro: Abdelaziz Bouteflika, prezidento de Alĝerio 1999-2019 (n. 1937)
- 1-a de oktobro: Bob Mendes, flandra aŭtoro de krimromanoj (n. 1928)
- 2-a de oktobro: Ioanis Paleokrasas, greka politikisto, membro de Eŭropa Komisiono (n. 1934)
- 9-a de oktobro: Abolhasan Banisadr, unua prezidento de Irano (n. 1933)
- 16-a de oktobro: Máire Mhac an tSaoi, irlanda poetino (n. 1922)
- 18-a de oktobro: Colin Powell, usona ministro pri eksteraj aferoj 2001-2004 (n. 1937)
- 21-a de oktobro: Bernard Haitink, nederlanda dirigento (n. 1929)
- 26-a de oktobro: Roh Tae-wu, prezidento de Sud-Koreio (n. 1932)
- 11-a de novembro: Frederik Willem de Klerk, prezidento de Sud-Afriko (n. 1936)
- 13-a de novembro: Wilbur Smith, sud-afrika verkisto (n. 1933)
- 14-a de novembro: Etel Adnan, siri-usona poetino kaj artistino (n. 1925)
- 23-a de novembro: Ĝeon Du-hŭan, prezidento de sud-Koreio (n. 1931)
- 26-a de novembro: Stephen Sondheim, usona komponisto kaj tekstverkisto (n. 1930)
- 27-a de novembro: Almudena Grandes, hispana verkistino (n. 1960)
- 1-a de decembro: Miroslav Zikmund, ĉeĥa vojaĝisto kaj verkisto (n. 1919)
- 6-a de decembro: Kåre Willoch, ĉefministro de Norvegio (n. 1928)
- 9-a de decembro: Lina Wertmüller, itala reĝisorino kaj scenaristino (n. 1928)
- 11-a de decembro: Anne Rice, usona verkistino (n. 1941)
- 18-a de decembro: Richard Rogers, brita arkitekto (n. 1933)
- 19-a de decembro: Robert H. Grubbs, usona kemiisto Nobelpremiita (n. 1942)
- 23-a de decembro: Joan Didion, usona verkistino (n. 1934)
- 26-a de decembro: Desmond Tutu, Sud-Afrika episkopo Nobelpremiita (n. 1931)
- 26-a de decembro: Edward Osborne Wilson, usona biologo (n. 1929)
- 31-a de decembro: Betty White, usona aktorino (n. 1922)