Pilar BARDEM Muñoz (naskiĝis la  14-an de marto 1939(nun 1939-03-14) en Sevilo, Hispanio - mortis la 17-an de julio 2021 en Sevilo) estis hispana aktorino.

Pilar Bardem
Persona informo
Pilar Bardem
Naskonomo María del Pilar Bardem Muñoz
Naskiĝo 14-an de marto 1939 (1939-03-14)
en Sevilo
Morto 17-an de julio 2021 (2021-07-17) (82-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Familio
Patro Rafael Bardem vd
Patrino Matilde Muñoz Sampedro vd
Gefratoj Juan Antonio Bardem vd
Edz(in)o José Carlos Encinas Doussinague vd
Amkunulo Agustín González vd
Infanoj Carlos Bardem • Mónica Bardem • Javier Bardem vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro vd
Laborkampo aktorado vd
Aktiva en Hispanio vd
Aktiva dum 1965–2021 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Pilar Bardem en marto 1939 naskiĝis en artista familio. La gepatroj Rafael Bardem (1889–1972) kaj Matilde Muñoz Sampedro (1900–1969) ambaŭ estis aktoroj. Ŝia frato estis la filmreĝisoro Juan Antonio Bardem (1922–2002). Dum la hispana enlanda milito ŝi vivis en Barcelono, Donostio (San Sebastián) kaj Sevilla, kaj poste revenis al Madrido, kie la gepatroj pasigis la pli grandan parton de siaj vivoj. Pilar Bardem komencis studi medicinon, sed sen diplomo ĉesis la studadon. Krome tiutempe ŝi laboris kiel fotomodelo.

En la 1970-aj jaroj ŝi komencis aktori en malgrandaj roloj de teatraĵoj, operetoj, kinejaj kaj televidaj filmoj. Interalie ŝi ankaŭ aktoris en pluraj filmoj kiujn reĝisoris ŝia frato. Ĝis la jaro 2012 sekvis roloj en pli ol cent kinejaj kaj televidaj filmoj. Aparte ŝi sukcesis en la 1990-aj jaroj. La rolo de Doña Julia en la filmdramo Nadie hablará de nosotras cuando hayamos muerto (1995) de Agustín Díaz Yanes en 1996 rezultigis por ŝi la Hispanan Filmpremion Goja kaj la premion de la sindikato de hispanaj aktoroj (Premios Unión de Actores). Ankaŭ tre atentatis ŝia rolo de la aktorino María Zambrano en la filmo María querida, por kiu ŝi denove nomumiĝis por la premio Goja. En 2009 ŝi transprenis rolon en la germanlingva porinfana kineja filmo Hexe Lilli – Der Drache und das Magische Buch kaj ankaŭ aktoris en la daŭriga filmo Hexe Lilli - die Reise nach Mandolan.

Pilar Bardem estis la patrino de Carlos Bardem (naskiĝis en 1963), Mónica Bardem (naskiĝis en 1964) kaj Javier Bardem (naskiĝis en 1969), kiuj ankaŭ profesie laboras kiel aktoroj respektive verkistoj. Ŝi estis la onklino de la kinreĝisoro Miguel Bardem (naskiĝis en 1963). En la lastaj jaroj ŝi konatiĝis ankaŭ pro sia engaĝiĝo pri socipolitikaj temoj. Kadre de la celebraĵo de la filmpremio Goja de 2003 ŝi furoris pro publika protesto kontraŭ la hispania partopreno en la iraka milito. En 2010 ŝi kune kun la reĝisoro Pedro Almodóvar kaj la verkisto Juan Goytisolo engagiĝis favore al la juĝisto Baltasar Garzón, kiu komencis proceson pri krimoj kontraŭ la homeco kontraŭ generalo Francisko Franko kaj multaj el la gravuloj de ties reĝimo.

Pilar Bardem estis prezidantino de la komunutila organizaĵo AISGE („Artistas, Intérpretes, Sociedad de Gestión“), kiu engaĝiĝas pri la protekto de intelekta propraĵo pri bild-, film- kaj son-dosieroj.

Filmoj (elekto) redakti

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Pilar Bardem, Carlos Bardem: "La Bardem: mis memoria" ("La" Bardem: miaj memoraĵoj), eldonejo Plaza Janés, Barcelono 2005, ISBN 84-01-30533-0

Eksteraj ligiloj redakti