Donostio

urbo en Hispanio
"San Sebastián" alidirektas ĉi tien. Por aliaj uzoj, vidu la paĝon San Sebastián (apartigilo).


DonostioSankta Sebastiano (eŭske Donostia, hispane San Sebastián) estas ĉefurbo de la eŭskia provinco Gipusko (Gipuzkoa), proksime al Francio. Pro sia bela marbordo ĝi estas populara turismejo. Ĝia hispana nomo venas de la urba preĝejo de Sankta Sebastiano, kaj verŝajne ankaŭ tiel la eŭska (de Done Sebastian "Sankta Sebastiano")[1]. La loĝantoj nomatas eŭske donostiarrak "Donostianoj", hispane donostiarras (laŭ la eŭska vorto) aŭ easonenses "loĝantoj de La Bella Easo (= Donostio)".[2] En 2016 Donostio kune kun la historie germana, nun pola urbo Vroclavo estis la du Eŭropaj Kulturaj Ĉefurboj.

  • Latitudo: 43º 19' 17" N, Longitudo: 1º 59' 8" O
  • Alteco super la maro: 6 m
  • Areo de l' urbo: 60,8 km²
Donostio/Sankta Sebastiano
hispane San Sebastián, eŭske Donostia
urbo
Flago
Oficiala nomo: Donostia
Ŝtato Hispanio Hispanio
Duoninsulo Iberio
Regiono Eŭskio
Provinco Gipusko
Komarko Regiono de Donostio
Montaro Kantabra Montaro
Ŝoseo -
Konata loko Basiliko de Sankta Maria
Situo Donostio
 - alteco m s. m.
 - koordinatoj 43° 19′ 17″ N 01° 59′ 08″ U / 43.32139 °N, 1.98556 °U / 43.32139; -1.98556 (mapo)
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 60,89 km² (6 089 ha)
Loĝantaro 186 185 (2011)
Denseco 3 057,73 loĝ./km²
Plaĝo Plaĝo de La Konko
Fondo 1180
Urbestro Eneko Goia
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 48001 - 48015
Situo enkadre de Hispanio
Situo enkadre de Hispanio
Situo enkadre de Hispanio
Situo enkadre de Eŭskio
Situo enkadre de Eŭskio
Situo enkadre de Eŭskio
Vikimedia Komunejo: Donostia
Retpaĝo: www.donostia.eus
Map

Loĝantaro redakti

181 700 loĝantoj (2002-01-01)

Geografio redakti

 
urba mapo
 
La Donostia plaĝo

Donostio situas je plejnordorienta angulo de la Ibera duoninsulo ĉe monde fama Golfeto de La Konko, La Concha, nomita pro ĝia elstara formo. La golfetan elejon limigas la montetoj Monto Igueldo kaj Monto Urgull, kaj golfofine troviĝas montaĵa insuleto Sankta Klara. Famaj turistejoj estas la sabla plaĝo apudanta la golfeton kaj la malnova urboparto (Parte Vieja hispane) inter La Concha kaj elfluejo de Rivero Urumeo.

La Monto Ulia (hispane: Monte Ulía; eŭske: Ulia) estas monto de Donostio kiu etendiĝas de la kvartaloj de Gros kaj Ulia ĝis Pasaia. En ĝia okcidenta ekstremo troviĝas la strando de Zurriola kaj en ĝia orienta ekstremo la haveno de Pasajes. La plej alta pinto de tiu monto estas 235 metrojn alta.[3][4]


Ekonomio redakti

Donostio estas populara bankejo kaj investejo por firmaoj kaj Hispaniaj kaj alilandaj. La urbestraroj perleĝe sukcesis konservi la arkitekturan apartecon de la urbo.

Historio redakti

 

ĉ. 1180: Donostion deklaras foruo la reĝo de Navaro.

1807: Armeo de Napoleono okupas Donostion.

1813: Pro sieĝo fajre detruiĝas la urbo.

1863: Urbaj muroj detruataj; eko de plivastigo de l' urbo.

1937: Tutan provincon venkas la faŝistoj.

Vidindaĵoj redakti

Monto Igueldo, Monto Urgull, Muzeo San Telmo, Palaco Miramar.

Transporto redakti

La Metroo de Donostio (eŭske Metro Donostialdea) estas metroa sistemo en la hispana urbo Donostio kaj ĝia ĉirkaŭurbo, en la Aŭtonoma Komunumo Eŭskio kaj la franca departemento Pyrénées-Atlantiques. La metroa sistemo estas funkciigita fare de Euskotren, la publika transportkompanio de la eŭska regiona registaro. La reto konsistas el du linioj, E2 kaj E5, sed estonte oni planas fari ĉi tion unuopa linio.

Sporto redakti

Donostio estas hejmurbo de futbalteamo Real Sociedad de la Hispana Unua Divizio.

Festoj redakti

 
Tamburistoj de la festo de Sankta Sebastiano

La 20-an de januaro ĉiujare okazas la festo de Sankta Sebastiano, kiam la tutan urbon invadas tamburistoj.

Dum la semajno antaŭ la tago de la Ĉieliro de Maria en aŭgusto okazas la grandaj urbaj festoj de l'urbo, "la semajnego Donostia". Interalie organizatas internacia konkurso pri pirotekniko. Ĉiunokte dum tiu semajno nova piroteknika firmao faras fajrspektaklon ekde ĝardenoj Alderdi Eder super Golfeton de La Konko.

En septembro la urbo sin vestas por la Donostia Internacia Filmfestivalo kies ĉefa premio estas ora konko.

La 21-a de decembro estas tago de Sankta Tomaso. Tiam oni ĉie en la urbo povas trovi budojn kun manĝaĵoj (talo, txistorra, cidro) kaj aliaj produktoj.

Famuloj redakti

Referencoj redakti

  1. Eŭska toponimio: *Donostia < Don Sostia < Don Sebastiao « Sankta Sebastiano »
  2. Pri la deveno de la nomo Easo vidu la artikolon Oiasso
  3. Euskal Herria.org Monto Ulia
  4. Euskal Herria.org Arkivigite je 2014-07-10 per la retarkivo Wayback Machine Monto Ulia

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti