Sankta Sebastiano
- Tiu artikolo estas pri kristana sanktulo. Pri la samnoma urbo, vidu: Donostio.
Sankta Sebastiano naskiĝis 256 en Narbono, Francio, kaj mortis en 286. Li estas martiro kristana, mortigita dum la persekutado de imperiestro Diokleciano.
Sankta | ||
Sankta Sebastiano | ||
---|---|---|
senatano en la Antikva Romo | ||
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 256 en Narbonne | |
Morto | 20-an de januaro 287 en Romo | |
Mortis pro | vundita per sagoj • klabo [#] | |
Religio | katolika eklezio [#] | |
Ŝtataneco | Roma regno [#] | |
Profesio | ||
Okupo | soldato [#] | |
Sanktulo, martiro | ||
Festotago | 20-a de januaro | |
Atributoj | trafita de sagoj | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |

Laŭ aprokrifa verko atribuita al Sankta Ambrozio de Milano, Sebastiano estis soldato kiu eniris romian armeon ĉirkaŭ 283. Diokleciano, ne sciante ke li estis kristano, nomis lin kapitano de sia gvardio persona, la Pretora gvardio. Ĉirkaŭ 286, lia milda konduto kontraŭ arestitaj kristanoj igis lin kondamnita de perfido, kaj la imperiestro ordonis lian ekzekutadon per sagoj (kiuj fariĝis lia simbolo de sanktulo). Sed Sebastiano ne mortis, kaj oni kondukis lin denove al Diokleciano, kiu ordonis bati lin ĝis la morto.
La barbara metodo de ekzekutado de Sebastiano, igis lin ofta temo de mezepoka arto, kiam li aperis, ĝenerale, kiel junulo ligita al paliso kaj vundita de multaj sagoj.
La festotago de Sankta Sebastiano estas la 20-a de januaro.
Eksteraj ligilojRedakti
- http://bode.diee.unica.it/~giua/SEBASTIAN
- http://www.newadvent.org/cathen/13668a.htm
- http://www.ewtn.com/library/MARY/SEBASTN.htm
- http://www.catholic-forum.com/saints/saints03.htm
- Stanislavo Belov (2018-07-28)Romantika adiaŭo al Vieno (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-03-10. Alirita 2019-03-10. (raporto pri vizito al preĝejo de Sankta Roĥo en Vieno en 2016)