Damaĝa organismo

(Alidirektita el Plago)

La esprimo damaĝa organismodamaĝulo (aŭ kelkfoje plago) estas komuna esprimo por organismoj (bestoj, plantoj, fungoj, mikroorganismoj) kiuj kaŭzas rimarkindan ĝenon aŭ danĝeron al aŭ personoj aŭ aliaj (gravaj) organismoj aŭ la tuta naturo.

Damaĝo al personoj redakti

La ĉefaj manieroj damaĝi estas formanĝado de cerealoj aŭ aliaj kulturplantoj aŭ utilbestoj, ronĝado de konstruaĵoj, kaj transdonado de infektoj aŭ al personoj mem aŭ al iliaj utilplantoj aŭ utilbestoj. Ili aŭ kaŭzas ĝenon kaj ekonomian perdon, aŭ rekte endanĝerigas la sanon kaj vivon.

Damaĝaj organismoj aperas plej ofte en ne protektitaj kultivareoj. Ili povas plej rapide evolui en monokulturoj, neprizorgitaj per kemiaĵoj. Ekstrema klimato (varmego, sekego) malfortigas la plantojn kaj povas malfermi la pordon por la damaĝaj organismoj.

Damaĝo al ceteraj organismoj kaj naturo redakti

Foje iu specio povas esti pritaksita kiel damaĝulo el vidpunkto de alia organismo (utila organismo, aŭ eĉ cetera organismo). Plejparte temas pri invadaj specioj. La ĉefaj manieroj damaĝi estas transdonado de infektoj, rekta manĝado de la trafitaj organismoj, iliaj idoj aŭ ovoj, aŭ formanĝado de ilia manĝajo, foje eĉ detruo de iliaj konstruaĵoj.

Listo de specioj redakti

Vidu ankaŭ redakti